Kiam mi
estis infano, mi havis mian unuan kontakton kun Esperanto pere de ekzemplero
de la portugallingve Curso Prático de Esperanto (Praktika
Kurso de Esperanto) de Ferenc Szilágyl. Okazis, ke mia patro partoprenis en
kelkaj lecionoj de kurso pri la lingvo, li tuj rezignis pri ĝi sed konservis la
lerno-tekstojn sur lia librobretaro, kiu inkludis Método de Esperanto de
Ismael Gomes Braga. Mia scivolemo kiam mi foliumis la verkon de Szilágyl sin
direktis al la kuriozaj ilustraĵoj rilatigitaj al la fikciulo Adamson... Mia
patro poste klarigis al mi pri kio temis tiu "stranga" lingvo...
Bone, ke malsame al via patro vi ne rezignis pri la lernado de nia kara lingvo.
ResponderExcluir