17/08/2021
TELEGRAM | La nova paradizo de falsaj novaĵoj en Brazilo
21/11/2020
Biblioteko de Vatikano: minaco al ĝia cifereca kolekto
La Apostola Biblioteko de Vatikano estas konsiderata unu el la plej gravaj esplorinstituicioj en mondo, kun vasta kolekto da manuskriptoj (inkludante eĉ tiujn el inkaa deveno), libroj, bildoj, moneroj, medaloj kaj artverkoj. Ĝi estis fondita de Nikolao la 5a kaj estas la plej antikva en Eŭropo.
En 2012 oni komenci la ciferadon de ĝia materialo kun imensa historia valoro kun 41 milionoj da paĝoj. Pro la kibernetikaj atakoj pli kaj pli oftaj de hakeroj, Vatikano kontraktis la servojn de entrepreno pri kibernetika sekureco por la protektado de la cifererigita laboro.
"Ni devas protekti nian interretan laboron por ke la legantoj povu fidi, ke la registroj temas pri preciza kaj neŝanĝita historio", asertis Malio Miceli, direktoro pri informado de la biblioteko.
Referencoj:
BIBLIOTECA APOSTÓLICA VATICANA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Biblioteca_Apost%C3%B3lica_Vaticana. Aliro: 19 nov. 2020.
SHERWOOD, Harriet. Anjos robôs. CartaCapital, San-Paŭlo, 18 nov. 2020. QI p. 49.
Bildo:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Codice_Palatino_927_-_part.jpg. En 19 nov. 2020.
05/10/2020
"The Social Dillema": io naiva en la starpunktoj de la pentitoj...
The Social Dillema [La Socia Dilemo], usona dokumentfilmo lanĉita antaŭnelonge de Netflix, analizas la rolon de la sociaj retejoj kaj la damaĝojn kiuj ili kaŭzas al la socio (Olhar Digital). Por tio ĝi kalkulas je la asertoj de multaj eksaj funkciuloj de sociaj retoj, samkiel tiuj de akademiuloj. En sia rubriko en loka taggazeto, de 3-4/okt, verkistino Julia Dantas ne malagnoskas la valoron de la filmo, sed atentigas pri la naiva starpunkto de eks-altrangaj funkciuloj de Google kaj Facebook. Kvankam ili faras siajn "mea-kulpa", ŝi diras, ŝajnas, ke ili ankoraŭ vivas en aparta mondo, donante la ekzemplon de unu el la pentitaj altoficistoj, kiu asertas, ke malgraŭ ĉio, la teknologio havas sian pozitivan flankon, magian, kiel la eblo uzi aplikaĵon por disponi pri aŭtomobilo post kelkaj minutoj pere de Uber kaj aliaj. Tia aserto eble resumas la mondpercepton kiu la dokumenta filmo adoptas: la ideo laŭ kio kiu aperas ĉe nia pordo estas "iu aŭtomobilo", kaj ne iu kompatinda laboristo kiu sen laborsekureco transdonas altan elcentecon de mongajnoj al entrepreno pri teknologio, memorigas la rubrikisto. La novaj herooj sugestas, ke ĉio temas pri simple malfunkciigi la sciigojn de la saĝtelefonoj, spite al la fakto, ke la problemoj estas neapartigitaj de la grandaj korporacioj, preskaŭ tute indiferentaj al la grandaj sociaj demandoj de la ordinaraj homoj.
31/07/2020
30/07/2020
La simbolo da la heliko diverslingve
Bulgara -simivosto aŭ simieto
Ĉina - muso
Dana - elefantnazego
Franca - heliko
Germana -simivosto aŭ simieto
Greka - anaseto
Hebrea - strudelo
Hungara -tervermo aŭ larvo
Indoneza -simivosto aŭ simieto
Itala - heliko
Korea - marheliko
Finna - katvosto
Kazaĥa -lunorelo (malkreskanta)
aŭ hundovizaĝo
Norvega - rokambolo
Pola - simivosto aŭ simieto
Rusa - hundeto
> Fonto: Revuo Superinteressante
18/07/2020
Aŭtopromeno tra urbostratoj de la mondo aŭdante lokajn radiostaciojn
Danke al la la retejo Drive and Listen eblas al vi simuli agrablajn promenojn pere de aŭtomobilo tra stratoj de diversaj urboj en la mondo kiel Berlino, Budapeŝto, Seulo, San-Peterburgo kaj Tokio, en kiu vi samtempe aŭdas lokajn radiostaciojn. Vi povas ankaŭ duobligi la rapidecon de la veturilo.
27/07/2019
23/03/2019
Gaja Haveno PDF-forme
Gaja Haveno, sendependa E-gazeteto de Porto Alegre legeblas PDF-forme ĉe www.esperantors.net.br/gajahaveno






