12/04/2019

Kuriozaĵoj pri la ruĝo


La ruĝo estas la unua koloro kiun la homo nomis.

Ĝi estas la unua kiun la bebo vidas.

La besto ne distingas la ruĝon el la verdo.

La koloro estas rilatigita al al amo. Ne hazarde inoj gajnas ruĝkolorajn bukedojn kiel signon de amsento.

La ruĝo estas la plej populara koloro en Ĉinio. Ĝi signifas ĝojojn kaj riĉecon. Ĝi regas dum la jarfinaj festoj.

En la lingvoj estas nomoj de homoj kiuj signifas ruĝon: Rufus, Roy, Robinson, Roger, Rudolf, Roberto, Scarlet, Ruby, Susana i.a.

Ekzistas 105 katalogitaj ruĝtonoj. Virinoj obsevas pli da tonvariaĵoj ol viroj.

En la Biblio la koloro estas ligita al la peko. La patrino de la amorado estas priskribita kiel havanta ruĝan verston.

> Fonto: http://followthecolours.com.br

09/04/2019

Ludo de Tronoj: lasta sezono



La 14an de aprilo komenciĝos la oka kaj lasta sezono de Game of Thrones (Ludo de Tronoj), plensukcesa televidserio de HBO kiu furoras tutmonde ekde ĝia debuto en 2011. Ĝi estis bazita sur A Song of Ice and Fire (Kanto de Glacio kaj Fajro), serio da fantastaj romanoj verkitaj de George R.R. Martin, kies unua volumo estis lanĉita en 1996. La adapto al la televido jam gajnis rekordan nombron da preskaŭ 50 Emmy-premioj.

Situata en la fikciaj kontinentoj de Westeros kaj Essos, la serio centriĝas sur la Trono el Fajro de la Sep Regnoj kaj disvolvas intrigon de aliancoj kaj konfliktojn inter nobelaj dinastiaj familioj, ĉu konkurante por rajtpostuli la tronon ĉu luktante por ties sendependeco. (Wikipedio portugallingve)

En oficiala reklamvideo pri la lanĉo de la fina sezono, videblas scenoj en kiuj Jon Snow (Kit Harington), akompanata de Sansa (Sophie Turner) kaj Arya (Maisie Williams), iras tra koridoro en la kripto de Winterfell kaj antaŭ statuoj de la forpasintaj Lyanna, Catelyn kaj Ned Stark, ili aŭdas iliajn voĉojn pere de kiuj Jon Snow povas sciiĝi pri gravaj aferoj rilataj al sia origino. (C.D.S)

Fontoj:  https://pt.wikipedia.org/wiki/Game_of_Thrones

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ludo_de_tronoj
https://entretenimento.uol.com.br/noticias/redacao/2019/01/14/game-of-thrones-8-temporada-ganha-data-de-estreia.htm

06/04/2019

Adekvata | konvena | taŭga | trafa



Adekvata signifas (a) klare kaj tute ampleksanta ĉiujn karakterojn de la objekto: klara difino; (b) ĝuste konforma al la cirkonstancoj (PIV): adekvataj preparoj, instrukcioj.

Konvena: el la verbo konveni = esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj (PIV): ruĝaj ŝuoj por funebro estis ne tre konvenaj (Z).  Ili metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili (Z).

Taŭga: tia, ke ĝi taŭgas. El la verbo taŭgi = (a) esti bona por io, uzebla por ia celo tia, ke ĝi taŭgas; (b) havi Ian valoron, povi esti uzata: (c) havi kapablon por io (PIV). E. montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj. La supervivo de la plej taŭgaj laŭ la darvina teorio.

Trafa: tia, ke ĝi ĝuste atingas la celon (PIV): trafa respondo, argumento, demonstro.