Mostrando postagens com marcador Historio. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Historio. Mostrar todas as postagens

08/07/2021

HILDEGARD EL BINGEN | Doktorino de la Eklezio, sciencistino en la Mezepoko, aŭtorino de planlingvo

 



Hildegard el Bingen (1098-1179), naskiĝinta en Bermersheim vor der Höhe, malgranda urbo en la sudoriento de Germanio, estis unu el la plej rimarkindaj eminentuloj de la mezepoka erao. Ŝi estis kanonizita en 1584 kaj proklamita Doktorino de la Eklezio en 2012. Krom la fakto, ke ŝi apartenis al la ordeno de la benediktanoj kiel abatino, ŝi elstariĝis siatempe kiel teologino, komponistino, predikantino, natursciencistino, kuracistino, poetino, dramaturgino kaj verkistino, se ne paroli pri siaj notindaj kapabloj pri klarvideco ekde la infanaĝo, kio igis ŝin ĝui grandan distingecon en la Eklezio. 


Dediĉita al la sindonemoi kaj al la pieco, oni atribuas al ŝi miraklajn kuracojn kaj en la teologia aspekto ŝi predikis kunlaboran union inter la korpo kaj la spirito, inter la Naturo, la homa volo kaj la intencoj de Dio; ŝi rifuzis atribui al Eva la kulpon pri la Prapeko kaj multfoje en siaj tekstoj ŝi mencias Dion kiel patrinon kiu mamigas siajn filojn. En socio dominita de la patriarkeco, kiu vidas Dion nur kiel "patron"... Ŝi luktis kontraŭ la herezioj kaj estis ege kritikema pri la malvirtoj de la pastraro kiel ekzemplo la aĉetado de ekleziaj titoloj.


En plena mezepoka periodo, ŝi interesiĝis por senvualigi la misterojn ne nur tiuj de la religio sed ankaŭ de la Universo, de la Homo kaj de la Naturo, en perspektivo kiun hodiaŭe ni nomus holisma. En la branĉo de la botaniko, ŝi studis la Naturon per scienca objektiveco nekonata en la epoko. Ŝi interesiĝis antaŭĉio pri plantoj kun kuracaj karakteroj. En la medicino, ŝi okupiĝis pri diversaj temoj kaj ŝi eĉ proponis kuracmetodojn por la malsanoj kiuj afliktis la homojn.


Pli kaj pli oni rekonas siajn meritojn, kiel ekzemplo la jenajn:

- Ŝi estis la unua virino kiu estis konsiderita aŭtoritaton pri teologiaj aferoj;

- La sola virino en la Mesepoko kiu rajtiĝis prediki al la publiko;

- La dramaturgo de la 12a jc kiu ne restis en la anonimeco.

- La sola mezepoka virino kiu estas memorigata kiel komponisto;

- La unua persono kiu verkis pri sekseco kaj ginekologio sub la ina vidpunkto.



Alfabeto de Lingua Ignota, kreita de ŝi, kun siaj korespondantoj en la latina alfabeto.

Meritas speciala atento rilata al ŝi, de lingvistikoj kaj parolantoj de Esperanto, ŝia pionireco en la kampo de kreo de planita lingvo inter tiom multaj kiuj ekaperis tra la jarcentoj precipe en Eŭropo. Hildegard el Binden estis aŭtoro de Lingua Ignota (Nekonata Lingvo), kiu enhavis ĉikaŭ 900 vortojn pere de kiuj ŝi priskribis pri la fantastaj estuloj kiuj aperis en siaj vizioj, samkiel terminoj rilataj al la ĉiutageco de la monaĥejo. Oni inkluzive kredas, ke ili estis utiligataj kiel sekreta kodo antaŭ homoj fremdaj al la monaĥa vivo.


Fine iu admirinda virino multsence! En ĉi tiu momento en kiu mi finas tiun ĉi afiŝon, mi imagas tion, ke la civilizo povus esti en pli evolua staĝo se la ina elemento estus povinta havi la oportunon por disvolvi tra la tempo siajn kvalitojn kaj diversajn kapablojn proprajn al la homa estaĵo.

Fonto | 

https://pt.wikipedia.org/wiki/Hildegarda_de_Bingen


Plie |

La kruela morto de Hipatio

https://gajahaveno1.blogspot.com/2019/05/la-kruela-morto-de-hipatia.html


Bildoj |

<a title="Unknown authorUnknown author, Public domain, via Wikimedia Commons" href="https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hildegard_von_Bingen.jpg"><img width="256" alt="Hildegard von Bingen" src="https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Hildegard_von_Bingen.jpg/256px-Hildegard_von_Bingen.jpg"></a>

Por text by Hildegard von Bingen - Riesencodex [1], Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=8571181


11/06/2021

INKVIZICIO EN BRAZILO | Virinoj kondamnitaj al la morto en fajregoj

 



La Inkvizicio (1233-1821), kreita de papo Gregorio la 9a, "estis grupo de institucioj ene de la jura sistemo de la Katolika Eklezio kies celo estis batali kontraŭ la herezio, blasfemado, sorĉado kaj kutimoj konsiderataj devojiganta" (Vikipedio-PT). Por tio, ĝi eĉ utiligis torturon por perforte sukcesi konfesojn de la homoj konsiderataj hereziuloj. Ĝia agado estis nedubeble unu el la plej nigraj paĝoj de la Historio, en absoluta devojigo de la mesaĝo de la Kristo. Fakte ekde la 12a jc en Francio ĝi jam iasence aktivis en persekutado al kataroj kaj valdanoj.

Nature ĝi ankaŭ ekagadis en la amerikaj kolonioj. En la kazo de Brazilo, la persekutado al judoj kaj muzulmanoj kovertitaj al la kristana fido, sed viktimoj de suspektoj, fariĝis prioritato. Historiaj donitaĵoj registras persekutojn al 1076 homoj, 29 mortigitaj en fajregoj, 9 kruele mortigitaj per aliaj rimedoj kiel ekzemplo la dismembrigo de la korpo, kun piedoj kaj brakoj ŝnurligitaj al kvar ĉevaloj kurantaj en kontraŭajn direktojn.Inter la viktimoj troviĝis ankaŭ nigrhaŭtaj kuraculoj kaj virinoj akuzitaj de sorĉado. Specife pri tiuj lastaj ni vidu kelkajn ekzemplojn:

Mima Renard | En la fino de la 17a jc, tiu franca junulino translokiĝis kun la edzo al San-Paŭlo, en Brazilo. Pro siaj fizikaj ĉarmoj, ŝi estis tuj sekse ĝenita senskrupule de diversaj viroj kaj unu el ili murdis ŝian edzon ĝuste por havi ŝin sub jugo. De tio rezultis, ke ŝi prostituiĝis kaj poste virino denuncis ŝin al pastro asertante, ke Mima ensorĉis la virojn, motivo por ke ŝi fine estu kondamnita al morto en fajrego.

Maria Dolores | Indianino sklavigita ekde kiam ŝi estis infano, en 1691 ŝi estis akuzita pri seksa delogo rilata al unu el la nepoj de la farmisto kiu subtenis ŝin en la sklaveco. Ŝi estis torturita de la loka pastro por ke ŝi rivelu la nomojn de la viritoj kiuj estis inicintaj ŝin en la artoj de la sorĉado. Eble ne tute bone sciante pri tio kio estis okazanta, ŝi menciis la nomojn de nigrulinoj kaj indianinoj kiuj instruis ŝin pri kelkaj pocioj. Ĉiuj estis distranĉitaj  de ĉevaloj laŭ sube menciita.

Maria da Conceição | 1798. Denuncita pro tio, ke ŝi helpis je malsanuloj pere de kuracherboj, ŝi estis kondukita al la fajrego de la Inkvizicio malgraŭ tio, ke en sia defendo diris, ke ŝi nur preparis teojn.

Branca Dias | 


Multaj sefardoj samkiel portugalaj novkristanoj venis al Brazilo por fuĝi de la persekutado des pli pro tio, ke la lastaj estis vidataj multefoje kun suspektemo. Ĉirkaŭ 1540, Diogo Fernandes, teksaĵkomercisto, novkristano, faris la samon, lasante en Portugalio sian edzinon kaj filojn, kiuj ne povis akompani lin. Ŝi nomiĝis Branca Dias kaj post kelka tempo estis kondamnita de la Inkvizicio al du jaroj da prizono sub la akuzo praktiki la judismon, kaŭze de denunco farita de siaj propraj patrino kaj fratinoj, kiuj estis arestitaj antaŭe kaj interesataj redukti siajn punojn. Branca iamaniere post la prizontempo sukcesis foriri al Brazilo por loĝi kun Diogo en Pernambuko, nuntempe unu el la nordorientaj brazilaj ŝtatoj, en sukerfabriko kiun li starigis post kiam li gajnis terpecon.

Ŝi komencis instrui ne nur al siaj filoj sed ankaŭ al la filoj de samlandanoj. Inkluzive ŝi estas konsiderata kiel la unua instruistino en la lando. Sen multe da diskreteco, ŝi kreis sinagogon por ke la judoj povu praktiki siajn religiajn ritualojn malpermesitajn. Oni supozas, ke ŝi mortis en 1590. Sed en sia unua tasko en Brazilo, la Inkvizicio eke persekutis ŝiajn multnombrajn posteulojn. La familio estis procesita kaj kondamnita. Kelkaj filoj kaj nepoj estis irigitaj al Portugalio por plenumi siajn  punojn. La restaĵoj de Branca Dias ankaŭ estis transportitaj al Eŭropo por esti bruligitaj kiel postmorta puno. Kompreneble, ke ĉio en la nomo de Dio kaj Jesuo...


Fontoj |

https://brasildrummond.com.br/bruxaria-no-brasil/?fbclid=IwAR3Jme5-6eaD-DQkWVUy30BoNzxjk8JzzYIO04tRPREDZypn39tX-DQPO4g#google_vignette

https://brasildrummond.com.br/branca-dias-perseguida-pela-inquisicao-heroina-dos-judeus-sefarditas/

https://pt.wikipedia.org/wiki/Inquisi%C3%A7%C3%A3o


22/05/2021

La romanoj (10) | "Neniu soldato devas ŝteli kokinojn."/ La linĉo de roma ambasadoro en Egiptio

 



Amfiteatro de Ostia Antica, Romo. Foto de C.D. (2016)


"Iam estis proponita al la Senato, ke la sklavoj devu esti diferencigitaj de liberaj homoj pere de la vestaĵoj, sed tuj oni perceptis da danĝeron, kiu la ideo povus reprezenti, se la sklavoj komencus kalkuli kiom ni estas." (Seneko, en De clementia)

Rim.: Kaj se ili ekkonstatus kiom pli grandnombra ili estis..


"Neniu soldato devas ŝteli kokinojn de aliuloj aŭ rabi ŝafinojn. Neniu soldato devas ŝteli vinberojn, aŭ mueli maizon kiu apartenas al aliulo, aŭ trudpreni olivoleon, salon aŭ brullignon. Soldatoj devas kontentiĝi per siaj propraj provizoj kaj vivi el rabado de eroj de la malamikoj, kaj ne de la larmoj de la provincanoj. (Aŭgusta Historio. La vivo de Aŭreliano)


"Antaŭe la homoj lavis la brakojn kaj la krurojn ĉiutage, sed ili baniĝis nur post la tagoj de foiro." (Plinio, Natura Historio)

Rim.: La foiroj estis realigataj je ĉiu ok tagoj.


Historiisto Diodoro Sicila, en Historia Biblioteko, rakontas, ke iam en la 1-a jc a.K., li atestis la fakton, ke roma ambasadoro estis linĉita en Egiptio pro tio, ke li senintence mortigis katon, sanktegan beston.


Fonto | O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo, de J.C. McKeown

Plie en |

14/05/2021

NAZIISMO | La rasa apartigismo estis inspirita de la usona leĝaro

 




En la brazila revuo Piauí de aprilo, 6paĝa reporteraĵo havanta kiel titolo Os nazistas e a aceleração das castas [La naziistoj kaj la akcelado de la kastoj], Isabel Wilkerson montras kiel la usona leĝaro inspiris la Trian Regnon (1933-1945). En la 5a de junio, 1934, nazia komiteo kunvenis por debati la juran bazon de la nova reĝimo starigita en Germanio kaj en la tagordo troviĝis diskuto pri kiel aliaj landoj protektis sian rasan purecon. Tiusence la leĝoj pri usona rasa apartigado, ekzistantaj en la epoko, ĝuis specialan atenton precipe tiuj pri enmigrado kaj interrasaj geedziĝoj.

Okaze de la 1a Granda Milito, asertas la reporteraĵo, Germana Societo pri Rasa Higieno laŭdis la "dediĉon de la usonanoj al la aranĝo de esploroj en la kampo de la rasa higieno kaj transloko de la teoria kono al la praktiko". La eŭgenika movado en Usono estis laŭmoda kaj famuloj kiel la inventisto Alexander Graham Bell kaj la magnato en la aŭtomobila industrio Henry Ford estis inter ĝiaj ĉefaj sekvantoj.

Hitler estis admiranto de Usono kaj laŭdis la genocidon de la usonaj indianoj samkiel la kreon de rezervejoj por tiuj kiuj postvivis, Ironie malgraŭ la laŭdoj al la leĝoj de rasa apartigo en Usono, la naziistoj konsideris troigaj la rigorojn rilataj al la klasifikado de la homoj en la demando esti aŭ ne esti nigrhaŭtulo, laŭ James Q. Whitman, citita en la teksto, historiisto pri juro en la Universitato Yale.


05/05/2021

La romanoj (09) | Cindroj sur Pompejo / Virseksaj kaj inseksaj urinujoj/ Skribaĵo sur tombo

 




"Ĉio ĉirkaŭ Vezuvio estis subterigita de malĝojaj flamoj kaj cindroj; nek eĉ la dioj dezirus havi tiel grandan povon. (Marcialo, Epigramoj)


La matella estis urinujo propra por viroj kaj la scaphium, por virinoj. La ĝentlemanoj kalkulis je kuvoj surstrate por urini. La akumulita urino estis poste vendata por la vestlavistoj kiel purigilon. Romo inventis la reutiligadon...
 

"Ĉi tie tombkuŝas Leburna, administranto de teatra trupo, kiu vivis plimalpli dum cent jaroj. Mi mortis kelkfoje [verŝajna aludo al la roloj kiujn li ludis en la teatro] sed neniam tiamaniere. Mi deziras bonan sanon al ĉiuj kiuj estas en la supra mondo."



Fonto | O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo, de J.C. McKeown

Foto: Pompejo, de C.D.

26/04/2021

(08) La romanoj | Urinujoj el oro kaj argento/ Parfumoj: "iu senutila lukso"

 



"Parfumo estas la plej senutila el la luksaĵoj. La perloj kaj aliaj grandvaloraj ŝtonoj almenaŭ fariĝas eroj por heredo dum vestaĵoj almenaŭ daŭras dum certa tempo, sed la parfumoj rapide finiĝas tuj post kiam ili estas uzataj. (...) Perfumo kostas pli ol 400 denarii po duonkilo; oni pagas tion por plaĉigi aliajn homojn, ĉar kiu utiligas ĝin tiu ne ĝin aprecas. (Plinio, Natura Historio)


"Mi trovas, ke la urinujoj el argento ne estas inkluditaj kiel erojn de heredo, ĉar ili ne apartenas al la kolekto de argentaĵoj." (Justiniano, Digesto) Oni diras, ke ekzistis eĉ urinujoj el oro, pli raraj, kiel tiu de Marko Aŭrelio.


Oni ŝuldas al monaĥo nomata Dionysius Eziguus (525 p.K) la ideon kalkuli la jarojn surbaze de la naskiĝo de Jesuo. Onidire Dionysius estis la unua homo kiu utiligis la nulon, kiu jam estis uzata de la araboj, sed el hinda deveno. Alie la uzo de la simbolo "0", akorde kun tiu kiun oni supovas, estas rilatigita al la greka vorto oudén, kio signifas nenion, malpli ol unu. La unua litero de la vorto fariĝis simbolo de la nulo.


Referenco:

MCKEOWN, J.C.. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Foto de C.D. (2016)

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/la-romanoj-7-kiel-eviti-la-hajrofalojn.html

12/04/2021

La romanoj (7) | Kiel eviti la hajrofalojn kaj havi brilajn dentojn

 




Galeno (ĉ.129-ĉ.217), romia kaj fama kuracisto kaj filozofo, kies ideoj ĝuis grandan prestiĝon dum jarcentoj, iam dikonigis en unu el siaj verkoj du tre simplajn receptojn por eviti la harajn falojn. Atentu bone: iun pomadon surbaze de pulvorigtitaj muskapoj kaj alian faritan el ekskrementoj de tiaj ronĝuloj.


Katulo, romia poeto en la 1a jc. a.K., nakiĝinta en Verono, diboĉis pri la brilaj dentoj de rivalo, atribuanta ilin la hispana kutimo lavi la dentojn per urino. Alie la amonio el la urino havigitaj en la "latrinae publicae" estis uzata por la lavado de vestaĵoj.


Plinio (23-79 d.C.), en sia Natura Historio, registris tion, ke la malriĉuloj kutimis fari bruojn sur la muroj de siaj domoj kvazaŭ ili estus fenestroj, kutimo poste forlasita pro perfortaj raboj.


"Kiam iu ne sciante manĝas homan viandon, servitan de posedantoj de senskrupulaj restoracioj kaj samtipaj personoj, la simileco kun porkviando estas tuj rimarkebla." (Galeno, Pri la povo de la manĝaĵo)


Referenco:

MCKEOWN, J.C.. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie enhttps://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/la-romanoj-6-la-kvalitoj-de-bona.html


29/03/2021

La romanoj (6) | La kvalitoj de bona kirurgo / La "vomitorium"

 




Akorde kun la Leĝo Julia (18 a.K), virino kiu adultis povis esti mortigita de la patro, se la amanto estis mortigita. Al la edzo ne estis rajtigita fari la agon. La leĝo menciis nenion pri viraj adultoj. Eble ili ne ekzistis...


"Kirurgo devas (...) havi fortajn kaj firmajn manojn kaj vidkapablon; li devas havi grandan deziron kuraci sian pacienton, sed samtempe havi sufiĉan seninteresiĝon por ne rapidiĝi aŭ tranĉi malpli ol tio kio estas necesa. La kirurgo devas plenumi sian devon kvazaŭ la krioj de la paciento havus nenian efekton pri li." (Celso, De medicina)


La ideo, ke la riĉaj romanoj havis ĉambron siahejme nomatan vomitorium por sin direkti al ĝi kun la celo vomi kaj reveni al bankedo por plumanĝi tute ne havas historian konfirmon. La termino nur tekste aperas en la 4a jc p.K kiam Makrobio komentas, ke la "pordojn tra kiuj la homoj amase eniris en la teatrojn kaj amfiteatrojn, 'elŝutiĝantaj' sur la sidlokojn, ni nomas vomitoria ĝis nuntempe." (Macróbio, Saturnais)


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/05-la-romanoj-5-kia-stranga-estas-la.html

Bildo: Arko de Konstanteno. Foto de C.D (2016)


12/03/2021

La romanoj (5) | Kia stranga estas la Oriento!

 



"Sonĝi, ke oni mortis aŭ estas krucumata estas antaŭvido de edziĝo por la fraŭloj.(Artermidoro el Daldis, Anatolio, nuntempa Turkio, en Pri la Interpretado de la Sonĝoj - 2a jc p.K.)


Teksaĵo el vento (ventus textilis) estis granda sensaciaĵo en la tempoj de Aŭgusto, konata inter ni nuntempe kiel silkaĵo. Ĝi estis ege multekosta ĉar ĝi estis importita el Ĉinio, kiu ĝuis la monopolon pri fabrikado. Nur en la mezo de la 6a jc p.K. la silkraŭpoj estis enkonduktitaj en la Okcidento.


Plinio la Maljuna, en sia Natura Historio, parolas pri Srilanko: "Neniu havas sklavojn aŭ dormas post la sunnaskiĝo nek dormetas post la tagmanĝo; iliaj domoj havas modestan grandon; la tritikprezo neniam plialtiĝas; ili ne havas kortumojn aŭ jurajn disputojn."


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/la-romanoj-4-ho-ve-soldatoj-portantaj.html

Bildo: Foto de C.D. (2016)

24/02/2021

La romanoj (4) | Ho ve! Soldatoj portantaj spegulojn, aferojn de virinoj!

 





Seneko rakontis, ke la moralistoj restis tute ŝokitaj pri la speguloj kiujn la romiaj soldatoj kunportis, "aferoj de virinoj".

Svetonio, en sia biografio pri Nerono, skribis, ke la ĉefaj manĝĉambroj de lia grandioza palaco estis rondformaj kaj moviĝis tra la tago pere de mekanismo, kiu verŝajne temis pri tiu kiu estis eltrovita en 2009. Iu inĝenieria verko kiu ebligis akompani la movon de la ĉielo.

"Troa drinkado estas nenio krom memvola frenezo." (Seneko)

"Onidire la partoj ŝokiĝis kiam ili trovis pornografiaĵon en la bagaĝo de romia oficisto en Kartas." (Plutarko)


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/la-romanoj-3.html

Bildo: Koliseo (foto de C.D. - 2016)


22/02/2021

Ajuricaba, amazonia indiana heroo kontraŭ la portugala dominado

 



Estis lanĉita en la pasinta decembro, en Manaus, ĉefurbo de la ŝtato Amazonas, en la brazila Amazonio, la grafika novelo Ajuricaba [aĵuri'kaba], kies scenaro estis disvolvita de Ademar Vieira, kun desegnaĵoj de Jucylande Júnior, kaj temas pri la vivo de la indiano Ajuricaba (?-1728), el la tribo de la manaoj, kiu komence de la 18a jc ribelis kontraŭ la portugala invado kaj koloniado, en regiono borde de la rivero Negro, alfluaĵo de la granda rivero Amazono. Lia vivhistorio estis antaŭe literature rakontita kaj eĉ fariĝis temo por teatro kaj bildrakontoj. Li estas sufiĉe bone konata en la regiono.

Ademar Vieira sindediĉis dum ses monatoj al historia kaj antropologia esploroj. Kiam Ajuricaba estis arestita, li devis esti sendita al la urbo Belém (1616), proksima al la rivero Amazono, por esti vendita kiel sklavo. Dum la vojaĝo per barko, li memmortigis kune kun alia tribestro, sinĵetantaj en la riveron, post malsukcesa provo mortigi la soldatojn kiuj irigis ilin. La manaoj estis tute ekstermitaj post tri jaroj en 1730. En letero sendita de la koloniantoj al la reĝo Johano la 5a, li estas priskribata kiel "malfidelula", "orgojla" kaj "tre malrespektema"... La grafika novelo estis disdonita al ĉiuj bibliotekoj de Manaus kaj en kelkaj ŝtataj lernejoj.

Pri la lingvo de la manaoj, kiel kuriozaĵo, oni scias malmulte krom listo de 140 vortoj registritaj en verkaĵo en la latina, Glossaria Linguarum Brasiliensium (Vort-aroj de la Brazilaj Lingvoj), verkita de la germana naturisto Carl Friedich Philipp von Martius (1867). En sia scenaro, Vieira utiligis kelkajn el tiaj vortoj inter ili huena-n (ni iru), kiu servas kiel stimula krio al la militistoj sub la komando de Ajuricaba.


Referencoj:

AJURICABA (INDÍGENA). En: Wikipédia, a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Ajuricaba_(ind%C3%ADgena). Aliro: 19 feb. 2021.

LICHOTTI, Camille. Ajuricaba, o insolente. Piauí, Rio-de-Ĵaneiro, n-ro 173, p. 11-12, 2021.


Bildo uzata simple kiel ilustraĵo.


15/02/2021

José Saramago: Historio estas "muntaĵo" de tiuj kiuj havas voĉon

 


La historiistoj prezentas simplan kaj logikan kronologian realecon. Sed la vero estas tio, ke temas pri iu muntaĵo surbaze de iu vidpunkto. Historio estas skribata sub maskla starpunkto. Se ĝi estis farita de virinoj estus malsimila afero. Fine, estas iu Historio de tiuj kiuj havas voĉon kaj alia, ne rakontata, de tiuj kiuj ne ĝin havas.


Referenco:

AGUILERA, Fernando Gómez. As palavras de Saramago: catálogo de reflexões pessoais, literárias e políticas. San-Paŭlo: Companhia das Letras, 2010.

08/02/2021

La romanoj (3) | Afrodiziigaĵoj el ekskrementoj de bestoj

 




Senata dekreto ĉe la fino de la 2a jc p.K. permesis krompagon de ĝis 500 sestercoj al venkintaj gladiatoroj. Aliflanke eble instruistoj nur sukcesis gajni tian monkvanton post unu jaro da laboro.

"Civitanoj, se ni povus vivi sen edzinoj, ni vivu sen tiun ŝarĝon. Sed pro tio, ke la Naturo eĉ ne volis, ke ni povos vivi komforte kun ili, nek sukcesis vivi sen ili, ni devas preni sur konsideron la vantaĝojn je longa tempo anstataŭ la simplan konvenecon de la momento." (Metelo el Numidio, censisto en 102 a.K, en provo por plialtigi la takson pri naskiĝado pere de la geedziĝo)

"La ekskrementoj de limakoj kaj kolomboj estas afrodiziigaĵoj kiam trinkitaj kun olivoleo kaj vino."
(Plinio la Maljuna, en Natura Historio)

Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:

Bildo: Romo, Muzeo de Ostia Antica (2016)


02/02/2021

Ĉilio 1-0 USSR | La plej malĝoja golo en la historio de Ĉilio

 



La 11an de septembro, 1973. Militista puĉo en Ĉilio. En la sekvanta tago, kamionoj kaj busoj irigis al la Nacia Stadiono grandan nombron da arestitoj, ne nur ĉilianojn sed eksterlandanojn el ĉirkaŭ 40 naciecoj, akuzitajn de revolucio. Entute 7 mil homoj. Sekve vestejoj fariĝi ĉambroj por demandado aŭ ĉeloj tiel plenhomigitaj ke ne estis spaco por ke ĉiuj dormu samtempe.

Estis difinita antaŭe la dato de la 21a de novembro por la realigo de la dua matĉo inter Ĉilio kaj Sovet-Unio, kiu validus por kvalifiko al la Monda Futbal-Pokalo de 1974 en Germanio. La du teamoj bezonis venki ĝin. Samtempe estis necese montri al la mondo, ke Ĉilio revenis al la normaleco. Pro tio, en la tago en ke la reprezentantoj de FIFA iris al la stadiono por inspektado, la plej granda nombro da malliberiguloj estis ŝlositaj en la vestejoj. Post kiam ili ekzamenis la ludkampon, ili konkludis, ke ĉio estis en ordo. Malgraŭ tio, okazis, ke la USSR de Leonid Breĵnev minacis bojkoti la ludon.

La ĉilia militistaro kiel antaŭzorgo invitis Santos, brazila futbalklubo, por anstaŭigi la teamon de USSR se hazarde tio estu necesa. Iu ludo devis okazi. Konsekvenco: la ludistoj de Ĉilio eniris en la kampon, tute solaj sen la ĉeesto de la antaŭuloj, faris kelkajn pasmovojn kaj tiam iu ŝotis en la golejon kaj la pilko atingis la reton. 1-0. La golo estas konsiderata la plej malĝoja en la historio de Ĉilio. Post tio, realiĝis la matĉo kontraŭ Santos (sen Pelé). 5-0 por la brazila teamo.

Video pri la golo:

Referenco:

SIMON, Roberto. O Brasil contra a democracia. Piauí, Rio de Janeiro, jan. 2021, p. 16.

26/01/2021

Atena, mia preferata diino

 



Atena, filino de Zeŭso kaj Metiso, estis diino de la Saĝo, de la Civilizo, de la Artoj, de la Justico i.a. Nehazarde ŝi estas mia preferata diino... Ŝi fariĝis protektanta diino de la urbo Ateno. Ŝia patrino estis la unua edzino de Zeŭso, la Patro de la Dioj. Kiam Metiso estis graveda de ŝi, oni ennmetis en la kapon de Zeŭso la ideon, ke ŝi naskos knabinon kaj poste knabon, kiu sentronigos lin. Zeŭso, timanta pri tio, simple englutis la edzinon eĉ gravedan. Kiam la gravedeco estis finanta, Hefesto (Vulkano), sub la ordonoj de la Ĉiopova, alnomo de Zeŭso, malfermis la kapon de la patrino kaj de tie ekaperis Atena, sufiĉe bone armita por la militaj defioj.


Kontraŭe al sia frato Areso (Marto), filo de Zeŭso kaj Hera, lia edzino, kiu alie persekutis la amantojn de la edzo kaj la bastardetoj kiuj naskiĝis el tiaj amrilatoj, Atena preferis la militan arton en si mem, ĝiajn strategiojn kaj taktikojn kaj ne propre la aferojn en la batalkampoj. Inventema, de ŝi ekaperis la ideo konstrui kvadrigojn kaj militĉarojn, se ne paroli pri terkulturaj iloj. Atena enkondukis la olivarbon en Atiko, regiono en kiu troviĝis Ateno, kaj instruis la mortulojn produkti olivoleon. Videblas, ke la kuirarto tre ŝuldas al Atena. Ŝi krome estis diino de la Racio kaj stimulis la artojn kaj la literaturon. En epoko en kiu ne estis ministerioj pri kulturo, kiel okazas en Brazilo nuntempe, la apogo de diino kiel Ateno estis ege utila.


Oni rakontas, ke en la greka urbo Kolofono, en Lidio (Turkio), talenta sed tromemfida junulino nomata Arakna, fanfaronis, ke ŝi estas pli bona brodistino ol Atena! La diino sciiĝinte pri tio defiis sin por konkurso. Arakna ellaboris tapeton kies temo estis la amoj de la dioj. Atena siavice elektis reprodukti bildon pri la grandaj faroj de la olimpaj herooj. Laŭ versio de la historio, Atena ĉagreniĝis pro Arakna kaj transformis ŝin en araneon kiu por ĉiam kiel puno devos fadenigi kaj teksi. Bone, pli malbonan sorton havis Josef K., fikciulo de Kafka, kiu transformiĝis en blaton, kiu estas multe pli malbela.


En tre bedaŭrinda okazaĵo, Hefesto, dio de la fajro, ŝia duonfrato pere de la patro, provis delogi ŝin malrespektante la ĉastecon kiun ŝi tiel aprecis. La stultulo provis seksperforti ŝin kaj fine lia semeno estis ejakulita sur la femuron de la diino, kiu naŭze puriĝis pere lanaĵo kaj poste ĵetis ĝin sur la teron. de tio naskiĝis Eriktonionla unua mita reĝo de Ateno.


Referenco:

Dicionário de Mitologia Greco-Romana. San- Paŭlo: Abril Cultural, 1976. 

23/01/2021

La romanoj (2) | Ĉu estos aliaj marbordoj trans la oceano?

 



"La grekoj estas raso kiu valoras nenion. Oni sukcesas lernigi nenion al ili." (Katono la pli maljuna, citita de Plinio en lia Natura Historio)

"Onidire estas aliaj marbordoj trans la oceano. Tia tipo de afero estas granda malvero, ĉar la oceano ne povas esti navigebla." (Seneko)

"Kvankam estas ordinara afero skurĝi la lernantojn, certe mi ne agnoskas la kutimon." (Kvintiliano)


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:

12/01/2021

Tutti braziliani | La granda sagao de la italaj enmigrantoj en la sudo de Brazilo

 




En la dua duono de la 19a jc, la Imperia Registaro de Brazilo (1822-1889) aranĝis la enmigradon de italoj kaj aliaj naciecoj kun la celo loĝatigi regionojn en la sudo de la lando kaj intensigi la produktadon de nutraĵoj, se ne paroli pri kaŝitaj kaj antaŭjuĝaj intencoj blankigi la rason... Oni kalkulas, ke en la periodo inter 1885 kaj 1914 ĉirkaŭ 150 mil personoj devenintaj el la Boto setlis en la lando pro la malbonaj vivkondiĉoj  en la nordo de Italio tiuepoke (1), kaŭze de proceso de granda elmigrado al Ameriko - precipe al Usono, Argentino kaj Brazilo.


La enmigrantoj alportis en siaj bagaĝoj siajn esperojn pri bona vivo, allogitaj de la propagando de la brazila registaro kaj ĝiaj promesoj pri bonega akceptado kaj apogo, ne ne paroli pri la ricevo de bonaj terpecoj sub la pago post kelkaj jaroj. 
Ili alvenis al Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo de Brazilo, kaj de tie forvojaĝis al la tiama Provinco de São Pedro do Rio Grande do Sul, en la plej suda regiono de la lando, kies fina destino estis Porto Alegre, la provinca ĉefurbo. Tie ili restis kelkajn monatojn vivantaj en barakegoj kaj estis devigataj labori en la konstruado de vojoj ĝis kiam la tago en kiu ili ricevis siajn terlotojn, semon kaj ilojn kaj estis irigitaj al la krudaj regionoj destinitaj al ili en la gaŭĉa montaro (2). 

Tiusence la germanoj, alvenintaj antaŭ duonjarcento, estis pli bonŝancaj. Ili ricevis terpecojn ĉe riverbordoj proksimaj al Porto Alegre, kio faciligis la komercadon de iliaj varoj. La italoj aliflanke frontis pli grandajn defiojn: ili devis adaptiĝi al la medio de grandaj arbaroj en kiuj la grundoj multfoje havis deklivojn aŭ eĉ estis ŝtonkovritaj laŭ dokumentfilmo kiun mi vidis antaŭnelonge sur la TV.


Sed ili ekdisvolvis siajn kapablojn laŭ meblofarado, ĉarpentado kaj feraĵfabrikado, en kiuj ili fabrikis ĉarojn kaj plugilojn, kaj preparis la teron por vinber- kaj tritikkultivado. Polento, vino, grappa tute ne povis manki. Fine la italaj enmigrantoj multe kontribuis samkiel aliaj enmigrantoj diversdevenaj al la disvolviĝo ne nur de la sudo de Brazilo sed de aliaj regionoj de la lando. Urboj estis fonditaj de ili. En mia ŝtato, la vinfabrikado kaj tritikkultivado estas unu el la ĉefelementoj de nia eksportadkomerco, se ne paroli pri gravaj kulturaj aspektoj. En Rio Grande do Sul nia dua plej granda urbo, Caxias do Sul [ka'ŝias do sul], estis fondita de la bravaj enmigrantoj. Industria urbo kun 500 mil enloĝantoj.

(1) Plej precize el la regionoj de Lombardio, Veneto kaj Tirolo.
(2) gaŭĉo = Rajdanta paŝtisto de brutaroj en la S-Amerikaj pampoj. (PIV); tradicia nomo de la enloĝantoj de la ŝtato Rio Grande do Sul. | gaŭĉa = rilata al Rio Grande do Sul ĉikaze. 

Referencoj:
CAZARRÉ, Lourenço. Todos irmãos. Zero Hora, Porto Alegre, 09-10 jan. 2021. Doc, p. 12.

Imigração Italiana no Rio Grande do Sul. Museu Etnográfico da Coluna Maciel. Disponebla ĉe: 

01/01/2021

La romanoj (1) | Ia ŝipo brilis sur la ĉielo

 


Romo | Muzeo de Ostia Antica (2016)


Ĉu trinki lakton? Porti pantalonojn en la Antikva Romo? Neniel! Aferoj de barbaroj! La uzado de pantalonoj, kiu eke disvastiĝis tra la tempoj estis malpermesita de la imperiestro Honorio ĉe la fino de la 4a jc p.K.


La gaŭloj inventis tualetan sapon surbaze de besta graso kaj cindroj. La romanoj, tiaj kiaj la grekoj, utiligis olivoleon kaj spongon dum la baniĝo.


"Sonĝi, ke mortis aŭ estas krucumata estas antaŭvido pri geedziĝo por la fraŭloj." Artemidoro el Daldis en sia verko Pri la interpretado de la sonĝoj. 


"Io kio similis al ŝipo brilis sur la ĉielo...", "Io kiu similias al granda floto estis ekvidita sur la ĉielo en Lanuvio, proksima al Romo." (citita de Tito Livio en lia libro Historio de Romo).


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

04/12/2020

Alexander Humboldt kaj Euclides da Cunha: du malsamaj vidpunktoj - de raviĝo kaj malŝato pri Amazonio

 



Alexander von Humboldt (1769-1859), prusa natursciencisto kaj esploristo, kaj Euclides da Cunha [eŭ'clides da 'kunja] (1866-1909), brazila verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de fama verko pri la Sertano (tipa regiono en la nordoriento de Brazilo), registris du malsamajn vidpunktojn pri ilia sperto koni Amazonion.

Humboldt, verŝajne ĝia plej elstara esploristo, sur letero al la frato esprimas sian raviĝon pri tio kion li trovis en la venezuela Amazonio: "Ni kuris tien kaj reen kiel infanoj." Lia vojaĝkunulo, botanikisto, skribis pri sia unua kontakto kun la arbarego asertante, ke "li freneziĝus se la admirindaĵoj ne finiĝus tuj".

Aliflanke Euclides da Cunha, en vojaĝo al Amazonio por estri ekspedicion pri demarkacio ĉe la landlimoj inter Brazilo kaj Peruo, en sia postmorta verko À margem da História (Marĝene al la Historio), kiu temas pri la jaro en kiu li vivis en la granda arbaro, li utiligas terminojn kiel elreviĝo-n rilatita al la riverego Amazono, monotonio-n, por la pejzaĝo; malordo-n (la naturo), malperfektaĵo-n (la flaŭro), monstra-n (la faŭno), malŝatinda-n, por pasaro kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, li klasifikis la naturon kiel nekompleta-n.

Tre distingaj perceptoj pri la amazonia mondo...


Referenco:

SALLES, João Moreira Salles. Arrabalde: parte I - A floresta difícil. Piauí, Rio-de-Ĵanejro/San-Paŭlo, nov. 2020, p. 44.

Imagem:

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Acervo_Museu_do_Senado_(20349015646).jpg Aliro je: 25 nov 2020