22/06/2019

Mankas krotaloj



Mi ĝojas,
ke ĉi tie ni ne havas
krotalojn.

ni havas financistojn
politikistojn
televidon
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenaĵojn.
Sed krotalojn
ni ne havas.

La vivo povus esti
eĉ pli malagrabla.


William Auld (2024-2006) - skota E-verkisto 

DESSEAK - granda laboro por E-o en la Sudo


Imagu tutan etaĝon diversĉambran en konstruaĵo je la dispono por instruado kaj aktivecoj rilataj al Esperanto! Tio estis DESSEAK - Departemento de Esperanto de Soc. Espírita Allan Kardec, la plej grava Esperantoinstanco iam ekzistanta en Porto Alegre. Meze de la 70aj jaroj komenciĝis kursoj en la menciita societo, unue en ties sidejo ĉe str. Andrade Neves kaj poste en ĝia “Nukleo 1” ĉe str. Fernando Machado. Mi tute certe ne povus ne mencii la valoregan laboron i.a. de homoj kiel S-ano Dorval da Silva Pereira (tiam prezidanto de SEAK, tiel pretema), S-anino Lucila Dávalos Fernandes (direktorino de DESSEAK dum multaj jaroj, tiel senlaca) kaj S-anino Nydia Aidós Krieger, mia karmemora instruantino kaj poste kolegino, tiel karisma, por ke DESSEAK estu transformita en unikan spacon por Esperanto niaurbe. 

Danke al DESSEAK multaj homoj lernis E-on kaj poste ekinstruis ĝin en aliaj lokoj de la urbo, kiel ekz. ĉe ESPA-Esperantista Societo de Porto Alegre, GEA-Gaŭĉa E-Asocio, Soc. Esp. Beneficente Bezerra de Menezes, União Espírita Porto-Alegrense kaj Grupo Espírita Francisco Xavier. Bedaŭrinde la tempo pasis, ŝanĝiĝis la estraroj de Allan Kardec kaj tiam komence de 2003 oni anoncis la finon de la E-departemento pro financaj kialoj. La Esperantomovado en Porto Alegre neniam plu restis la sama.

20/06/2019

Miks-



Unu  miliono da specioj de insektoj jam estis nomumitaj kaj priskribitaj - nur 20% el la tuto ekzistanta. Ekzistas 12 mil tipoj de formikoj, preskaŭ 12 mil variaĵoj de abeloj, ĉirkaŭ 400 mil specioj de majskaraboj.

Laŭ la Baromêtre Cevipof de januaro ĉijara, la elcenteco de fido de la franca enloĝantaro je la institucioj estas: Ter-, Mar- kaj Aer-armeo: 74%, Justico: 44%, amasmedioj: 23% kaj politikaj partioj: 9 %.

Laŭ la censo de 2010, ekzistis 900 mil indianoj en Brazilo, 32 989 en Rio Grande do Sul kaj 3 308 en Porto Alegre.

En multaj kulturoj en Mozambiko, la homoj havas diversajn nomojn tra la vivo. Unu por ĉiu etapo: naskiĝo, adoleskantaĝo, edz(in)iĝo, patr(in)iĝo, maljunaĝo.

La grekoj nomis scholé al la momento de senokupo, ripozo, en kiu oni povis kleriĝi, mediti danke al la interrompo de la laboro. De tio venis ekz. la esperanta skolo kaj la portugala escola.

Mafalda, la edzino de Erico Verissimo, kutimis regali Mário Quintana per tiom multe da ŝtrumpetoj, ke li plendis: “Ŝi ŝajne trovas, ke mi estas iu skolopendro.”

Laŭ Atlas da Violência, 553 mil brazilanoj estis mortigitaj inter 2006 kaj 2016, nombro supera al tiuj de mortigintoj en Sirio post sep jaroj da milito.

Ruĝa Kufulineto estis malpermesita en Usono...


Ruĝa Kufulineto (Pt Chapeuzinho Vermelho) estis cenzurita en Usono ĉar la protagonisto kiam iras tra la arbaro por viziti la avineton portas grandan botelon da vino en la kesto, detalon kiu povos reprezenti negativan mesaĝon al la infanoj, observis Marcelo Tas en la libro Cidadania Obscena (Obscena Civitaneco), 109paĝa (Eldonejo Papirus 7 Mares, 2007). Aliflanke La Aventuroj de Tom Sawyer estis prohibita kaŭze de la fakto, ke ĝi havas nigrhaŭtan fikciulon.

Barcelono: infero en la Turo


Dum sep monatoj, brazilanino Fernanda laboris en Barcelono, kiel moderigisto de videofilmoj, ĉe Competence Call Center, unu el entrepenoj kiuj laboras por Facebook kaj Instagram, kies adreso estas la turo Le Glòries, 38etaĝa, unu el la plej belaj konstruaĵoj en la urbo. La salajro estas tre alloga: preskaŭ 10 mil eŭroj monate.


Post analizo la moderigistoj baras ĉiujn videojn kiujn ili konsideras malkonvenaj pro troo da perfortoj, netaŭgaj seksaj scenoj, incito al malamo ekzemple. La laboro dependas de denuncoj farataj de la uzuloj de Facebook/Instagram, kiuj utiligas la tri punktetojn tiucele ĉe la supra kaj maldekstra angulo de la afiŝo. Ie en la mondo la denuncitaĵoj aperos sur la ekrano de moderigisto. La plejmulto de la denuncoj senditaj de brazilanoj estas taksata de Competence Call Center en Hispanio, kun ses mil funkciuloj, inter ili ĉirkaŭ 350 brazilanoj kiel Fernanda.

Sed multaj moderigistoj tute ne sukcesas rezisti al tiel altgrada nivelo de stresigo. Estis la kazo de Fernanda kaj aliaj kolegoj en Barcelono. Krom la fakto, ke temas pri 8 horoj da laboro potage, nur 20 minutoj el ili por manĝi ion, 45 minutoj semajne kiel rajto al ripozo, la konstanta spektado de tre ŝokaj kaj abomenindaj videoj kiel ekzemplo scenoj de perfortaj krimoj, pornografio eĉ kun prezentado de seksperfortoj de infanoj kaj bestoj povas kaŭzi seriozajn damaĝojn al la psika sano de la individuo.

Ŝi rakontas, ke iunokte kolego komencis sin mordi. “Li kriis, faris sonojn kvazaŭ li bojus. Oni bezonis tri horojn por trankviligi lin.” En la kazo de Fernanda, ŝi nuntempe submetiĝas al iu psikologia kuracado kaj prenas kontraŭdeprimilojn. Ŝi ne sukcesas forgesi i.a. la scenon de bebo kiu estis ĵetata de iu muro al alia.

Teksto bazita sur la raportaĵo Inferno na torre, de Lílian Cunha, publikigita en CartaCapital de 17/apr/2019.

12/06/2019

Napoleono kaj la itala damo



Onidire iam Napoleono Bonaparto, la franca imperiestro, parolis kun juna itala damo. Li demandis al ŝi: Tutti gli italiani danzano si male? (Ĉu ĉiuj italoj dancas tiel malbone?) kaj ŝi tuje respondis: Non tutti, ma buona parte (Ne ĉiuj sed bona parto). 

07/06/2019

"La fina deziro/ estas la amo."



Ne estas paco
sen amo
Ne estas dormo
sen sonĝoj
pri amo -
Ĉu freneza, ĉu malvarma
obsedata pri anĝeloj
aŭ maŝinoj,
la fina deziro
estas la amo.

> Allan Ginsberg (1926-1997), usona poeto

“Nian fokon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ”.



Mi legis raportaĵon, en numero de la brazila revuo Piauí, pri la degelo en Gronlando, en kiu vivas nur ĉ. 60 mil homoj. Preskaŭ triono el ili loĝas en Nuuk (“La Duoninsulo” en la gronlanda lingvo), fondita komence de la 18a jc de Hans Hegede, iu norveg-dana misiisto. 

Kurioze kiam li alvenis al la granda insulo, li eltrovis, ke ne ekzistis vorto por “pano” en la lingvo de la indiĝenoj ĝuste pro tio, ke ili ne sin nutris pere de ĝi. Sekve kiam Hegede pensis traduki en la gronlandan lingvon la “Patron Nian”, la plej konatan preĝon de la kristanismo, unu el la verso fariĝis tiel: “Nian fokon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ”.

Novliberalismo: la kulturo anstataŭita de la amuziĝo


En tiu novliberala socio kiu spiras iun globokoloniantan kulturon konsumistan, la vera kulturo estas anstataŭita de la amuziĝo. Oni klopodas formi konsumantojn kaj ne civitanojn. Malpli da racio kaj pli da emocio.

Kulturo estas ĉio kio humanigas nian spiriton kaj nian konsciencon. Nu bone, kiel la sistemo multobligos siajn profitojn se la homoj havos kritikan sencon kaj spiritualan rafinon?

> Frei Betto

05/06/2019

Miks-


Opinieto - Iam gravulo malafable diris al Mário Quintana: “Mi tre ŝatis viajn versetojn”, al  kio Quintana replikis: “Dankon pro via opinieto.”

Skolopendro - Mafalda, la  edzino de Erico Veríssimo, kutimis regali Mário-n Quintana-n per tiom multe da ŝtrumpetoj, ke li plendis: “Ŝi ŝajne trovas, ke mi estas skolopendro.”

Bestetvivoj - Formikoj povas vivi dum 5-7 jaroj. Tervermoj, inter 4 kaj 8 jaroj. Hejma blasto povas havi ĝis 20 mil idojn!

Spermatozoidoj - En unu sekundo, la genera aparato de la viro produktas 1.400 spermatozoidojn.

Alvenjaroj - La hispanoj alvenis al Rio Grande do Sul en 1626; la bandejrantoj, en 1636; la afrikanoj (kiel sklavoj),  en 1725; la germanoj, em 1824 kaj la italoj, en 1875.

Krokodili | Aligatori | Kajmani



Krokodili = paroli sian nacian lingvon en esperantista medio.

Aligatori = paroli en la nacia lingvo de iu alia, estante en esperantista medio.

Kajmani = paroli en nacia lingvo stranga ĉu por la  parolanto ĉu por la aŭskultanto

La verboj de ĉiuj signoj... Kiu estas via?


Ŝafo: Mi volas!
Taŭro: Mi havas!
Ĝemeloj: Mi pensas!
Kankro: Mi sentas! 

Leono: Mi estas! 
Virgo: Mi analizas! 
Pesilo: Mi amas! 
Skorpio: Mi kontrolas! 

Sagitario: Mi observas! 
Kaprikorno: Mi povas! 
Amforo: Mi scias! 
Fiŝoj: Mi kredas!

Nomumo de la zodiakaj signoj laŭ Marjorie Boulton en sia verko Faktoj kaj Fantazioj. (Wikipedio)