25/01/2020

Legeblis iam en la karioka gazetaro... :-)


La nova terapio alportas esperon al ĉiuj kiuj mortas pro kancero ĉiujare. (Jornal do Brasil)

La sep artistoj konsistigas talentan trion. (Extra)

La viktimo estis strangolita per tranĉilegfrapoj. 
(O Dia)

Niaj legantoj senkulpigos nin pro tia senkulpigebla eraro. (O Globo)

Tra la koridoro de la psikiatra hospitalo la malsanuloj kuris kvazaŭ ili estus frenezuloj. 
(O Dia)

Ŝi eksuferis pro la malsano en la epoko en kiu ŝi estis vivanta. (Jornal do Brasil)

Ŝajnas, ke ŝi estis mortigita de sia murdinto. (Extra)


La akcidento okazis en la malĝojiga kaj fama Rektangulo de la Bermudoj. (Extra)

La tribunalo, post mallongtempa interkonsiliĝo, estis kondamnita al unu monato da malliberigo. 
(O Dia)

La maljuna emerito, antaŭ ol premi la kolon de la edzino ĝismorte, sin mortis. (O Dia)

La polico kaj la justico estas la du manoj de la sama brako. (Extra)



La honora prezidanto estas iu 70jarula 81jaraĝulo. (Jornal do Brasil)

Kvar hektaroj da tritiko estis forbruligitaj. Principe temas pri incendio. (Jornal do Brasil)

Postkelktempe la kuranta akvo estis instalita en la tombejo por la ĝojigo de la enloĝantoj. (Jornal do Brasil)





Referenco: Gaja Haveno n-roj 24 k 25 de nov-dec/2005 k 2006:1 respektive

20/01/2020

Mia unua kontakto pri Esperanto


Kiam mi estis infano, mi havis mian unuan kontakton kun Esperanto pere de ekzemplero de la portugallingve Curso Prático de Esperanto (Praktika Kurso de Esperanto) de Ferenc Szilágyl. Okazis, ke mia patro partoprenis en kelkaj lecionoj de kurso pri la lingvo, li tuj rezignis pri ĝi sed konservis la lerno-tekstojn sur lia librobretaro, kiu inkludis Método de Esperanto de Ismael Gomes Braga. Mia scivolemo kiam mi foliumis la verkon de Szilágyl sin direktis al la kuriozaj ilustraĵoj rilatigitaj al la fikciulo Adamson... Mia patro poste klarigis al mi pri kio temis tiu "stranga" lingvo...

Kiel diri en Esperanto? (1)


aĉetĉareto = carrinho de compras (supermercado)

aŭskultilo = fone de ouvido

avenflokoj = flocos de aveia

bakformujo = forma de bolo

bakforno = forno (de fogão)

> Referenco: 
Hejma Vortaro: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html

Esperantaj sinonimoj (3)

biblioteko - librejo

bigamio - duedz(in)eco

bildo - ilustraĵo, desegnaĵo

bizara - ekstravaganca, stranga

> Referenco: Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)

10/01/2020

La 6 plej belaj lokoj kiujn mi konis en la vivo




Perseo, de Cellini (1554) - Piazza della Signoria, Florenco

6a - Piazza del Duomo, Milano
5a - Av. Nueve de Julio, Bonaero
4a - Piazza di Spagna, Romo
3a - Placo de la Malnova Urbo, Prago
2a - Piazza della Signoria, Florenco
1a - Golfeto de Guanabara, vidata el la montego Corcovado, Rio-de-Ĵanejro

08/01/2020

Esperanto en Porto Alegre | Historiaj fotoj


Esperantoevento ĉe ESPA - Esperantista Societo 
de Porto Alegre, la 14-an de Julio, 1952.



17a Brazila Kongreso de Esperanto - Porto Alegre 1961


17a Brazila Kongreso de Esperanto - Porto Alegre 1961


Esperantokurso ĉe porblindula Instituto Santa Luzia sub la gvido de Augusto N. Siqueira (1949)