26/09/2019

Fondoj de Grêmio kaj Internacional


Je la 15a de septembro, 1903, 31 junuloj kunvenis ĉe Praça XV, en Porto Alegre, por fondi futbalklubon kiun ili nomis Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense. Je la 4a de aprilo, 1909, ĉe avenuo Redenção, n-ro 141 (nuntempe av. João Pessoa, n-ro 1025), nova klubo estis kreita: Sport Club Internacional. Ĉe Grêmio komence la apogantoj estis precipe germandevenuloj; ĉe Inter, la plejmulto de la kvardek membroj-fondintoj estis junuloj kiuj laboris en la loka komerco.

25/09/2019

Paroli Esperanton



"Paroli fremdan lingvon estas rompi landlimon. Paroli multajn estas rompi plurajn. Paroli Esperanton estas voli rompi ĉiujn samtempe."

Affonso Romano de Sant'Anna (1937-...), 
brazila verkisto kaj poeto

Travivaĵoj de E-isto en Argentino


Komence de la lasta jardeko mi forvojaĝis al Argentino por koni Kordobon, la belan preskaŭ500jaran duan plej grandan urbon en la lando. Tie mi kontaktiĝis kun Hugo Garrote, esperantisto kiu inkluzive prezentis al mi sian patron, esperantistan veteranon, ambaŭ tre afablajn homojn. Hugo irigis min aŭtomobile koni ion pri la urbo. Post mi vojaĝis al Roque Saenz Peña, urbo en Chaco ['ĉako], norda provinco, kaj gastiĝis kelktage ĉe Rubén Diaconu Tkachenko, tre aktiva argentina E-isto. Mi jam estis konatiĝinta kun Rubén persone kiam li venis kune kun aliaj samlandanoj por partopreni en Gaŭĉa E-Renkontiĝo. Kiam mi restis liaurbe ni vizitis lokan radiostacion. Li volis, ke mi partoprenu en programero por esti intervjuata pri Esperanto.

Mi interkonsentis kun li: "mi parolos portugallingve kaj vi tradukos al la hispana." Sed fine mi estis sufiĉe kuraĝa por respondi al la demandoj de la prezentanto tute en la hispana, lingvo kiun mi studis en la universitato. Amuza afero estis tio por Rubén: mi respondis per iu "de facto" al demando kiam laŭ li mi devus diri "de hecho" ("fakte"), ĉar fine la unua esprimo estis konsiderata malsimpatia al la argentinanoj: ĝi estis kutima esprimo de la homoj respondecaj pri la terura diktaturo de antaŭ kelkaj jardekoj...

Kial li parolis malsaman lingvon?


Arbaro

El la libro "1492: o ano em que o mundo começou" ("1492: la jaro en kiu la mondo komenciĝs"), de Felipe Fernández-Armesto: Ch'oé Pu estis korea funkciulo kiu ŝipdronis en 1488 ĉe la marbordo de Ĉinio. Feliĉe li estis savita de la ĉinoj sed oni restigis lin en la lando sub enketado dum kelkaj jaroj. Forte impresis lin la riĉeco de la lando kaj la vivkvalito. "Eĉ la knaboj en la vilaĝoj scipovas legi", li alnotis en sia vojaĝtaglibro. Unu afero estis nekomprenebla al la ĉinoj: kial li parolis malsaman lingvon se la karakteroj kiujn li uzis por skribi estis la samaj?

23/09/2019

Neide Barros Rêgo kantas "Sankta Luĉio"

Malpermesataj antaŭnomoj en la mondo...





En 2000, en Francio, oni malpermesis al gepatroj baptonomi la filinon kiel Megane Renaud ĉar ĝi estis tro simila al la aŭtomobila komercmarko Renault Megane. Antaŭnelonge oni volis elekti la nomon Nutella por la filino.

En 2013, en Nov-Zelando, oni publikigis liston pri prohibitaj baptonomoj: Maestà (Moŝto), Regina Vittoria (reĝino Victoria), Lucifero, Mafia No Fear, Justice (Justico), Stallion (Stallone), Anal (Anusa), “.” (Punkto), 4Real, V8.

Bridge (Ponto) estis malpermesita en Norvegio.

En Venezuelo la leĝo malpermesas nomojn kiuj eksponas la infanojn “al la ridindigo, ekstravagancajn nomojn, aŭ tiujn kiuj estas malfacile prononceblaj”. Malgraŭ tio, oni trovis du homojn kun la nomo Superman.

En Ĉinio “@” (la interreta heliko) estis malpermesita samkiel Devil (Demono) en Japanio.

En Usono, la gepatroj ne povis bapti siaj bebojn utiligante la nomojn Hashtag kaj Messiah (Mesio)


21/09/2019

Reinaldo Frederico Geyer, unu el la pioniroj de la gaŭĉa E-Movado


Filo de unu el la fondintoj de Casa Masson, tradicia horloĝvendejo en Porto Alegre, Reinaldo Frederico Geyer estis kuracisto, ĵurnalisto, anarkiisto kaj... esperantisto. En septembro 1906, kune kun aliaj samideanoj, inter ili Christiano Kraemer, li fondis la unuan Esperantoinstitucion en la gaŭĉa ĉefurbo: Esperantan Societon Sud-Riograndan (*), kun la celo "disvastigi kaj diskonigi la neŭtralan lingvon Esperanto pro la faciligo kaj utileco kiujn Esperanto alportas al la rilatoj inter individuoj el malsamaj landoj kaj, tre precipe, al la laboristaj rilatoj", laŭ oni informis en A Luta (La Lukto), anarkiista semajngazeto kiu cirkulis en Porto Alegre inter 1906 kaj 1912.

Kiel kuracisto, li estis antaŭe unu el la pioniroj en la esploroj pri sifiliso, unu el la tiamaj santurmentoj. Anarkiisto, li aktive partoprenis en la sociaj luktoj siatempaj, elstarigeble la serio da strikoj en 1915, 1916 kaj 1917, ĉilasta kun nacia amplekso.


Dum sia travivado kiel esperantisto, en la ĵurnalisma kampo, li estis unu el la fondintoj (**) de Brazila Revuo Esperantista, nuntempe Brazila Esperantisto, ekaperinta en Rio-de-Ĵanejro en 1907.


Carlos Cavaco, en sia libro Na Luz da Liberdade (Ĉe la Lumo de la Libero), de 1914, asertis, ke Reinaldo Geyer posedis la kondiĉon de iu vera homo dum epoko en kiu la konsciencoj estis luigataj kiel malpurajn litojn ĉe bordeloj. Li honorigis la sciencon kiun li praktikis kaj la epoko en kiu li vivis. Kompreneble, ke por ni brazilaj esperantistoj, aparte la gaŭĉaj, lia memoro restas speciale grava.



(*) La societo estis fondita sub la iniciato de Christiano Kraemer, ĝia unua prezidanto, je la 2a de septembro, 1906, en kunsido realigata ĉe la Komerca Klubo de Porto Alegre. Ĝi sukcesis ĉ. 120 anojn kaj Reinaldo Geyer estis ĝia 1a sekretario.

Okaze de la fondo, oni ricevis el L.L. Zamenhof poŝkarton kiu teksis jene: Varsovio, 28-06-1906. Karaj Sinjoroj! Al la Esperanta Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj dezirojn de plej bonaj sukcesoj. Via Zamenhof. P.S.: - La titolo de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko.


(**) Alberto A. Vieira kaj Everardo Backheuser estis la aliaj fondintoj.


Fontoj: Os Anarquistas no Rio Grande do Sul, de João Batista Marçal; Esperantaj Societoj en Sud-Riogrando, de Alberto Flores kaj Ivo Sanguintetti.


> Originale publikigita en Gaja Haveno n-ro 14, Aprlio 2002

1914: unika okazintaĵo en futbalmatĉo inter Brazilo kaj Argentino


1914, finalo de la Pokalo Roca, kontraŭ Argentino: Leonardi faras golon per la mano, validigita de la arbitraciisto. Laus, argentina skipestro, vidis la manmovon de la kompano kaj devigas lin pardonpeti la brazilan golulon. Post li konvinkas la arbitraciiston nuligi la golon. Aliaj tempoj kun pli da justludeco (“fair-play”)... Fine Brazilo venkas la ludon: 1-0 kaj konkeras sian unuan internacian titolon.

16/09/2019

Ne manko de komuna lingvo estas la kaŭzo de malpaco




Zamenhof, kiel idealista junulo, havis noblan konvinkon, ke la manko de komuna lingvo estas la kerno de problemo de miskomprenoj inter homoj. Observante la malamikan, streĉitan etoson inter multnacia komunumo, konsistantan plejparte el Judoj, Poloj, Rusoj kaj Germanoj – en lia naskiĝurbo – Bialistoko, Zamenhof revis pri paco.  (...) Li estis konvinkinta, ke la ĉefa kaŭzo de miskompreno, malakordoj kaj kvereloj inter homoj estas la lingva baro kaj nur unu, komuna lingvo estas la solvo. (...) Se ni rigardas la situacion en nia mondo, ni povas konstati, ke ne la manko de komuna lingvo estas la kaŭzo de kvereloj kaj de malpaco, sed plejparte la malbonvolo kompreni unu la alian. La komuna lingvo de la Islama Ŝtato kaj de la loĝantoj de Sirio estas la araba.

[Fragmento de artikolo de Jolanta van Holstein, en Heroldo de Esperanto
n-ro 1 (2268)

05/09/2019

Lingvaj kuriozaĵoj (1)




=Onidire estas 6 912 lingvoj en la mondo. Praktike duono el ili havas tre malgrandan nombron da parolantoj. Pli ol 500 lingvoj tendencas malaperi. 160 havas maksimume 10 parolantojn.

=Papuo-Nov-Gvineo, lando kun ĉ. 5 milionoj da enloĝantoj estas tiu kun la plej granda nombro da lingvoj: ĉ. 820. Sud-Afriko estas la lando kun plej granda nombro da oficialaj lingvoj: 9.

=Laŭ studkonkludoj de britaj esploristoj (2009), la vaska (eŭska) lingvo estas konsiderata la plej malfacila lingvo por lerni pro ties strukturo tute fremda al iu ajn alia lingvo.

=La skribata lingvo kun malplej da literoj estas la rotokas, de Papu-Nov-Gvineo: 11 literoj. Tiu kun pli da grafemoj estas la khmer en Kamboĝo: 74.


=La tradukretejo de Google nuntempe disponigas tradukaĵojn al 103 lingvoj inter ili Esperanto.

=Esperanto estas la sola lingvo en kiu ne estas malregulaj verboj. La lingvo ĉampiono pri tiaj malregulaĵoj estas la franca: 2 238 verboj.

=En la archi, lingvo parolata ĉe la Kaspio Maro, ĉiu verbo ebligas 1,5 milionon da konjugacioj!

=Ekzistas pli ol 200 indiĝenaj lingvoj en Eŭropo. En la landoj apartenantaj al la Eŭropa Unio, 56% de la enloĝantaro parolas alian lingvon krom la patrina.

=En Londono estas parolataj pli ol 300 lingvoj. En Rusio inter 120-200. La neeŭropaj lingvoj plej parolataj en la kontinento estas la hinda, la araba kaj la mandarena.

=La latino uzeblas ĉe la aŭtomata kaso de Vatikano por bankaj transakcioj. Inserito scidulam quaeso ut faciundum cognoscas rationem signifas enmetu vian karton por ke la konto povu esti rekonata.


;Referenco:
https://hridiomas.com.br