Zamenhof, kiel idealista junulo, havis noblan
konvinkon, ke la manko de komuna lingvo estas la kerno de problemo de
miskomprenoj inter homoj. Observante la malamikan, streĉitan etoson inter
multnacia komunumo, konsistantan plejparte el Judoj, Poloj, Rusoj kaj Germanoj
– en lia naskiĝurbo – Bialistoko, Zamenhof revis pri paco. (...) Li estis konvinkinta, ke la ĉefa kaŭzo
de miskompreno, malakordoj kaj kvereloj inter homoj estas la lingva baro kaj
nur unu, komuna lingvo estas la solvo. (...) Se ni rigardas la situacion en nia
mondo, ni povas konstati, ke ne la manko de komuna lingvo estas la kaŭzo de
kvereloj kaj de malpaco, sed plejparte la malbonvolo kompreni unu la alian. La
komuna lingvo de la Islama Ŝtato kaj de la loĝantoj de Sirio estas la araba.
[Fragmento de artikolo de Jolanta van
Holstein, en Heroldo de Esperanto
n-ro 1 (2268)
Nenhum comentário:
Postar um comentário