Komence de la lasta jardeko mi forvojaĝis al
Argentino por koni Kordobon, la belan preskaŭ500jaran duan plej grandan urbon
en la lando. Tie mi kontaktiĝis kun Hugo Garrote, esperantisto kiu inkluzive
prezentis al mi sian patron, esperantistan veteranon, ambaŭ tre afablajn
homojn. Hugo irigis min aŭtomobile koni ion pri la urbo. Post mi vojaĝis al
Roque Saenz Peña, urbo en Chaco ['ĉako], norda provinco, kaj gastiĝis kelktage ĉe
Rubén Diaconu Tkachenko, tre aktiva argentina E-isto. Mi jam estis konatiĝinta
kun Rubén persone kiam li venis kune kun aliaj samlandanoj por partopreni en Gaŭĉa
E-Renkontiĝo. Kiam mi restis liaurbe ni vizitis lokan radiostacion. Li volis,
ke mi partoprenu en programero por esti intervjuata pri Esperanto.
Mi interkonsentis kun li: "mi parolos
portugallingve kaj vi tradukos al la hispana." Sed fine mi estis sufiĉe
kuraĝa por respondi al la demandoj de la prezentanto tute en la hispana, lingvo
kiun mi studis en la universitato. Amuza afero estis tio por Rubén: mi
respondis per iu "de facto" al demando kiam laŭ li mi devus diri
"de hecho" ("fakte"), ĉar fine la unua esprimo estis
konsiderata malsimpatia al la argentinanoj: ĝi estis kutima esprimo de la homoj
respondecaj pri la terura diktaturo de antaŭ kelkaj jardekoj...
Nenhum comentário:
Postar um comentário