16/12/2019

Porto Alegre | 13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto (14/12/2019)


13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto. Realigita je 14/dec/2019 en Porto Alegre, ĉe Clube de Cultura, en la kvartalo Bom Fim. Surfote: plej granda parto de la partoprenanta grupo.

10/12/2019

Litova lingvo kaj sanskrito: kelkaj similaj vortoj



Kuriozaĵo pri la granda hindeŭropa familio de lingvoj: sanskrito/litova: agnis - ugnis (fajro), vajus - vėjas (vento), devas - dievas (dio), navyas - naujas (nova), aśru - ašara (larmo), madhu - medus (mielo).

La plej oftaj literoj diverslingve



Portugala: a, e, o, s, r.
Angla: e, t, a, o, i
Hispana: e, a, o, s, r
Franca: e, s, a, i, t
Germana: e, n, s, r, i
Itala: e, a, i, o, n
Pola: a, i, e, o, n=

;Referenco: Superinteressante, okt/2019

Anedokto: la plej antikva profesio


Politikisto, arkitekto kaj kuracisto diskutas por sciiĝi kiu estas la plej antikva profesio. Diras la kuracisto:
- La plej antikva profesio estas la medicino. Kiam Dio faris la virinon el ripo de Adamo, tio estis la unua kirurgia ago en la Historio.

Refutas la arkitekto:
- Tute ne! La kreado de la mondo estis la unua verko de la arkitekturo kaj la profesio de arkitekto estas do la plej antikva. Antaŭ la kreado de la mondo estis nur la kaoso!

Ĝuste tiam prenas la vorton la politikisto, tute fiera:
- Kaj kiu vi pensas, ke faris la kaoson?

Plano de Usono: Amazonio por eksaj sklavoj


Mattheu Fontaine Maury (1806-1873), oceanologo kaj meteologo, direktoro de la Mararmea Observatorio de Vaŝingtono, proponis al la registaro de sia lando, ke ĝi koloniu Amazonion pere de la nigrhaŭta enloĝantaro de Usono, antaŭe sklavigitaj. Laŭ historiisto Luiz Alberto Moniz Bandeira, la ideo ricevis fortan apogon de la gazetaro, sklavistoj, fabrikantoj de armiloj kaj komercistoj. La brazila registaro forte reagis kaj la ideo estis fine abortita.

 ;Referenco: Le Monde Diplomatique Brasil, okt/2019

09/12/2019

La rifuĝinto



En Italio ulo serĉis la pastron kaj konfesis:
- Pardonu min, pastro, mi pekis! Dum la 2a Granda Milito, mi kaŝis rifuĝinton en mian subtegmenton.
- Bone – diris la pastro – tio ne estas peko. Tute kontraŭe.
Sed – konfesis la viro – la kazo estas tio, ke mi igis lin pagi luon.
- Tio ne estis iu bela afero – diris la pastro -, sed vi riskiĝis kaj ankoraŭ devis nutri lin!
- Ho, dankon, pastro! Sed mi havas demandon...
- Kiun?
- Ĉu vi trovas, ke mi devas rakonti al li, ke la milito finiĝis?

Malbenita soldato


06/12/2019

La deveno de la portugala "chiclete"


En la portugala lingvo, chiclete [ŝi’klete] signifas maĉgumo-n. La vorto havis metonimian originon: ĝi devenas el Chiclets, usona komercmarko pri maĉgumo. Siavice Chiclets devenis el la hispana chicle [‘ĉikle], termino konata de la usonanoj ekde la 19 jc. Chicle aliflanke originas el tziklti, vorto de la indiana lingvo naŭatla, ankaŭ konata kiel azteka lingvo. Tziklti signifas glueca-n substanco-n, kiu estis aprecata de la aztekoj por maĉi.

;Referenco: revuo Superinteressante el okt/201

Amazonio influas sur niajn pluvojn




La arboj de la amazonia arbarego ĉiumomente estas demetantaj akvon el la grundo kaj liberigantaj ĝin en la aeron per la proceso de vegetaĵa spirado. Tiu spirado generas nubojn, kiuj estas kondukataj  de la vento al aliaj mondopartoj. Unu el tiaj lokoj estas la brazila Centr-Okcidento. Sen Amazonio komenciĝus proceso de dezertigo tie.

>Fabio Marton, en la artikolo E se a Amazônia inteira fosse destruída?, en la revuo Superinteressante (okt/2019)

Kiel diri kelkajn vortojn en Esperanto




trança, rabicho
harplekt(aĵ)o  

creme hidratante
haŭtkremo

animal doméstico,
de estimação  
hejmbesto

aquecedor, estufa
hejtforno   

controle remoto
telekomando

erva
herbo

creche 
infanvartejo  

ingrediente
ingrediento=

; http://dvd.ikso.net/vortaro/

03/12/2019

02/12/2019

Iutage en la vivo de Dimitri Mereĵkovski


Dimitri Mereĵkovski, unu el la plej gravaj rusaj romanistoj kaj kritikistoj en la 19a jc, rakontis, ke kiam li estis adoleskanto, li eke verkis poemojn. Lia patro okaze de noktomanĝo aŭdace petis de Dostojevskij, ke li opiniu pri la verkaĵoj de lia filo. Post kelkatempe Mereĵkovski, akompanata de la patro, vizitis la faman verkiston en lia malgranda apartamento. Embarase kaj eĉ balbutante li komencis legi siajn adoleskantecajn poeziaĵojn al la aŭtoro de Krimo kaj Puno. Bedaŭrinde al Dostojevskij tute ne plaĉis la enhavo de la lego kaj diris al la knabo, ke liaj poemoj valoras nenion. Por bone verki oni bezonas suferi, suferi!, aldonis Dostojevskij en frazo kiu fariĝis fama. La patro aŭdinte tion replikis: Do li ne verku plibone, ĉar mi ne volas, ke li suferu.=

;Referenco: Paulo Nogueira Batista Jr. en As crianças de Fossoli, artikolo publikigita en CartaCapital de 28/aŭg/2019.

Fernanda Montenegro: 90jariĝo de granda artistino



En la librovendejoj, Fernanda Montenegro: prólogo, ato, epílogo: memórias, bela memorlibro pri la vivo de Fernanda Montenegro, unu el la plej grandaj brazilaj stelulinoj kaj de la dramaturgio kaj de la TV kaj kino. Sekvas kuriozaĵoj pri ŝia vivo kiujn mi deprenis el tia leginda verkaĵo.

Arlette Pinheiro da Silva Torres (edziniĝa nomo) naskiĝis en 1929 en Rio-de-Ĵanejro. Ŝia patro estis lignaĵisto el portugala familo enmigrinta el Azoroj kaj ŝia patrino, el italdevena familio el Sardenjo.

Kiam ŝi estis 15jara kaj studis en teknika kurso pri sekretarieco, ŝi sukcesis en porgejunula konkurso por parolistoj ĉe Radiostacio MEC, ŝia unua dungo. La unua programero en kiu ŝi partoprenis estis melodramo pri la Revolucio Farroupilha [Faroŭ’pilja]. Ŝi ludis la rolon de Manuela, koramikino de Garibaldi. Al ŝia familio, estis motivo de certa fiero, ke Arlete ludis tian rolon: Garibaldi estis granda heroo en la lukto por la unuigo de Italio.

En la radiostacio ŝi havis lecionojn pri la portugala, deklamado, logopedio kaj ĝi havis bonegajn bibliotekon kaj diskotekon. Ŝi laboris tie dum dek jaroj kiel parolistino, redaktorino kaj radioaktorino. Kiam ŝi komencis verki, ŝi adoptis la pseŭdonimon Fernanda Montenegro. 

En 1950 ŝi debutis en la teatro pere de la teatraĵo Alegres canções na montanha (Ĝojaj kanzonoj en la montaro). En la trupo troviĝis i.a. Nicette Bruno, Beatriz Segall kaj Fernando Torres (1927-2008), al kiu Fernanda edziniĝis en 1952 kaj havis du filojn: Cláudio Torres, kinoreĝisoro, kaj Fernanda Torres, artistino kaj verkistino. Sekviĝis tra la vivo multaj aliaj laboraĵoj kiuj famigis ŝin kiel grandan teatran artistinon.

En la 50aj kaj 60aj jaroj ŝi partoprenis en centoj da TV-teatraĵoj unue en la TV Tupi kaj poste en TV Rio kaj TV Globo.

Fernanda Montenegro ludis en diversaj TV-dramserioj tra la tempo. En la libro ŝi asertas, ke eble la plej memorinda sceno de dramserio en kiu ŝi partoprenis esti tiu kun Paulo Autran en Guerra dos Sexos (Milito de la Seksoj), TV Globo, 1983. Komedia sceno kun la du fikciuloj, Charlô kaj Otávio, sen nenia provludo pro manko da tempo. Neforgesebla ankaŭ por multaj TV-spektantoj. 

Ŝi agadis kiel kinoartistino en diversaj filmoj kiel Tudo Bem (1978), Eles não usam Black-tie (1981), O que é isso, companheiro (1997), Olga (2004), O Tempo e o Vento (2013) k.a. Sed pere de Central do Brasil (1998), de Walter Salles, ŝi sukcesis internacian rekonon pro ŝia ludo kiel Dora, eksa instruistino kiu pergajnas la vivon pere de etaj trompaĵoj. Ŝi estis indikita al Oscar kiel Plibonan Aktorinon. En 2013 Emmy International premiis ŝin kiel Plibonan Aktorinon pere de la filmo Doce de Mãe (Dolĉaĵo de Patrino).

Sur paĝoj de granda emocio, ŝi rakontas pri la defio eduki la filojn postvivante kiel artistoj; la senĉesa serĉado de la kvalito; la kombatema persisteco dum la “jaroj de plumbo” (*); la kapablo pri konstanta reinvento; la malsano de Fernando; la senatendita internacia sukceso en la 90aj jaroj; la kredo je la tero kiu akceptis siajn enmigrantajn antaŭulojn kaj la sindonemo al ĉi tiu lando.

> Fragmento el la klapoteksto de la libro. 

30/11/2019

Frazoj: vojaĝoj kiel temo...


2015: mi en la Galleria dell'Accademia, antaŭ Davido, de Mikelanĝelo


La vivo estas vojaĵo inter tri stacioj:
ago, sperto kaj rememoro.
Júlio Camargo

Mi vojaĝas por iri nenien, sed por iri.
Mi vojaĝas kun la celo vojaĝi.
La granda allogo estas moviĝi.
Robert L. Stevenson

Kiam mi vojaĝas, kio plej gravas
estas la personoj ĉar nur parolante kun ili
oni konas la medion.
Camilo Cela

Vojaĝi estas ŝanĝi la veston de la animo.
Mário Quintana


Sencoj: efekto/efiko, forta/fortika


EFEKTO/EFIKO

Efekto = Forta impreso farita sur la psikon, precipe el belarta verko, spektaklo ks.: la ĉefa efekto de la spektaklo estis la trapezistaj akrobataĵoj. PT efeito (produzido por espetáculo).

Efiko = Efiki: havi efektivan rezulton. Efiko: ago de io efikanta: saniga efikoj de la sunaj radioj. PT efeito, resultado.

FORTA/FORTIKA

forta = 1. Havanta grandan kapablon puŝi, tiri, rezisti, levi ks: forta luktisto.
2. Kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: forta vento, ondo, murego. 3. Intensa, posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta lumo, varmo; febro, tuso, odoro; kafo, teo, vino.

fortika = 1. Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston: fortika drapo, vesto, reto, muskolo, turo, muro, armeo. 2. (f) Malfacile rompebla, venkebla, detruebla: fortika sano, amikeco, argumento. 3. Provizita per remparoj (PT quaisquer meios de defesa ou abrigo): fortika urbo, loko. Kp kun fortikaĵo.

Verboj uzataj figurasence (1)





Aborti = Halti en sia evoluo, kreskado: Kiom da laŭte reklamitaj projektoj
de internacia lingvo ridinde abortis!

Kuri = (io) Rapide moviĝi de iu loko al alia: Malbona famo kuras rapide. (Z)

Levi = Pliintensigi, altigi la gradon de io: levi sian voĉon
= Meti en pli valoran, pli brilan staton: Per mirakloj ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo.

Morti = Ne plu esti, forpasi, malaperi: Jam mortis la printempo, mia
juneco.

Naski = Estigi (ion abstraktan): naski disputojn, malpacon.

Nudigi = Fari iun, ion –a: nudigi al iu sian koron.


;PIV - Plena Ilustrita Vortaro


21/11/2019

10 fotoj miaj el Romo (2013/2015/2016)











Gaŭĉaj diraĵoj | Ditados gauchescos




Mais assustado que veia em canoa.

Pli timigita ol oldulino en kanuo.


Mais sofrido que joelho de freira em Semana 

Santa.

Pli suferanta ol genuo de monakino en la 

Sankta Semajno.


Mais conhecido que parteira de campanha.

Pli konata ol akuŝistino en kamparo.


Mais ansioso que anão em comício.
Pli aflikta ol nano en mitingo


Devagarzito como enterro de viúva rica.

Malrapida kiel entombigo de riĉa vidvino.


Extraviado que nem chinelo de bêbado.

Malaperigita kiel pantoflo de ebriulo.


Mais faceiro que mosca em tampa de xarope.

Pli gaja ol muŝo sur ŝtopilo de siropo.


Mais feliz que puta em dia de pagamento no 

quartel.

Pli feliĉa ol putino en tago de pago en la 

kazerno.

20/11/2019

Kaj la ŝako alvenis al Anglio...



Neniu precize sciis kiam la ŝako alvenis al Anglio. Sendube la reĝo Kanuto [ĉ. 995-1035] ludis ĝin. Deveninte el Oriento, en Okidento ĝi suferis kelkajn ŝanĝojn. La ministro de la orienta reĝo fariĝis reĝino,  dum la paro da elefantoj ŝarĝantaj tronojn – strangajn figurojn por la eŭropanoj – estis transformitaj en duon da episkopoj [esperante “kurieroj”] ĉar la formo de la tronoj malprecize ŝajnis al mitro.=

> El "London: the novel", de Edward Rutherfurd

19/11/2019

Imperiestro Qin kaj granda bruligado de libroj

En la 3-a jarcento a.K. ĉina imperiestro Qin kondamnis al bruligo milojn da historiaj skribaĵoj, por ke li havu la nuran vidpunkton pri la ĉina pasinteco. La flamoj daŭris tri jarojn. Nur post kiam mil intelektuloj estis enterigitaj vivaj, la persekutado alvenis al la fino.

11/11/2019

San-Paŭlo: iu muzeo nomata Planeta Inseto (Planedo Insekto)



En San-Paŭlo ekzistas muzeo nomata Planeta Inseto (Planedo Insekto), kiu sin prezentas kiel la sola zoo de insektoj en Brazilo, tenata de la Biologia Instituto de la urbodomo. Tie oni realigas esplorojn por la agrikulturo (inkluzivante ekz. vakcinojn por bestbredado) kaj aranĝas daŭrajn ekspoziciojn pri vivantaj aŭ pajloŝtopitaj insektoj. 25 mil homoj vizitas la muzeon dum la jaro. Interalie ĉiutage kvar lernejoklasoj sub la orientado de monitoroj . Inter aliaj allogaĵoj por la infanoj, iu vera formikejo kaj sensacia kurado de blatoj... (Referenco: revuo Piaui de sep/2019)=


River Plate-Flamengo: la granda finalo de la Liberigintoj de Ameriko



Kiel certe multaj legantoj jam scias, la finalo de la Pokalo Liberigintoj de Ameriko, kies oficiala nomo estas Conmebol Liberigintoj, okazos la 23an de novembro en Limao, Peruo. Tiam estos difinita kiu estos la ĉampiono de la turniro al la jaro 2019 – ĉu River Plate aŭ Flamengo?

Club Atlético River Plate, fondita en 1901, estas argentina futbalklubo de Bonaero kaj kune kun Boca Junios, sia granda rivalo, formas la duon de la plej sukcesaj kluboj en la argentina futbalo. La matĉo inter ili estas konata kiel El Superclásico. River jam gajnis 4foje la Liberigintojn de Ameriko: 1986, 1996, 2015 kaj 2018 kaj ĝi estis ĉampiono de la Sud-Amerika Pokalo en 2014, inter aliaj internaciaj sportkonkeroj. En 1986 ĝi fariĝis ĉampiono de la Pokala Toyota, titolo nuntempe oficialigita de FIFA kiel monda ĉampiono samkiel tiuj de ĝia Monda Pokalo de Kluboj (Club World Cup), kies unua eldono okazis en la jaro 2000.

Clube de Regatas do Flamengo, fondita en 1895 kiel klubo dediĉita nur al la boat-konkurado, estas brazila klubo de Rio-de-Ĵanejro kiu agadas ĉe diversaj sportoj precipe futbalo kaj ĝi estas la plej populara futbalklubo en la lando. Ĝi havas unu titolon kiel ĉampiono de la Liberigintoj de Ameriko (1981), kvin titolojn kiel ĉampiono de la Brazila Turniro de Futbalo – 1a Divizio (1980, 1982, 1983, 1992 kaj 2009) kaj tri ĉampiontitolojn en la Pokalo de Brazilo: 1990, 2006 kaj 2013.

La Pokalo Liberigintoj de Ameriko, oficiale CONMEBOL Liberigintoj, estas la ĉefa futbalkonkurso interkluba de en Sud-Ameriko kaj ĝi estas organizata de CONMEBOL – Sud-Amerika Konfederacio pri Futbalo (portugallingve Confederação Sul-Americana de Futebol), fondita en 1916, kun sidejo en Luque, Paragvajo. La nomo de la turniro, kreita en 1960, omaĝas la ĉefajn historiajn figurojn en la proceso de sendependigo de la landoj en la kontinento:  José ArtigasSimón BolívarJosé de San MartínJosé Bonifácio de Andrada e SilvaPedro la 1aAntonio José de Sucre e Bernardo O'Higgins.

La venkinto de la Liberigintoj klasifikiĝas al la Monda Pokalo de Kluboj de FIFA kiel reprezentanto de CONMEBOL. Club Atlético Independiente, de (Avellaneda, Argentino), kun 7 ĉampiontitoloj. Argentino havas pli da titoloj (25) danke al siaj kluboj. Brazilo estas la lando kun pli da malsimilaj kluboj kiel ĉampionoj (10), kiuj estas la jenaj: Santos (1962, 1963, 2011), Cruzeiro (1976, 1997), Flamengo (1981), Grêmio (1983, 1995, 2017), São Paulo (1992, 1993, 1995), Vasco da Gama (1998),  Palmeiras (1999), Internacional (2006, 2010) kaj Corinthians (2012), Atlético Mineiro (2013).

06/11/2019

Viena: Museu Internacional do Esperanto faz 90 anos


São cerca de 35 mil volumes, 3.700 títulos de jornais e revistas, 3.000 objetos, 1.500 cartazes, 22 mil fotografias, 40 mil folhetos, 25 mil recortes de periódicos, 10 mil manuscritos e autógrafos entre outras coisas. É o Museu Internacional do Esperanto (Internacia Esperanto-Muzeo), localizado em Viena, Áustria, nas dependências do Palais Mollard, que abriga além disso a Biblioteca Nacional da Áustria, o Departamento de Música, o Departamento de Línguas Planejadas e o Museu do Globo.

A iniciativa de sua criação foi de Hugo Steiner (1978-1979), ferroviário esperantista, criador do jornal Aŭstria Esperantisto (1923) e posteriormente presidente da Associação Austríaca de Esperanto em 1933. O museu foi solenemente inaugurado a 1º de agosto de 1929, com cerca de 600 pessoas presentes, entre elas Wilhelm Miklas, presidente da Áustria, e Lidja Zamenhof, filha de L.L. Zamenhof e eminente esperantista, que discursou na ocasião.

Contou com um rápido crescimento de seu acervo a partir de então, mas teve que sofrer uma interrupção de suas atividades em 1938, determinada pela Gestapo, que o fechou. Foi reaberto no pós-guerra em 1947. Entre 2016 e 2018, foi visitado por 55 mil pessoas. Para outubro deste ano, em meio às comemorações do cinquentenário, programou-se um simpósio científico internacional sob o tema Esperanto, Línguas Planejadas, Planejamento de línguas.=

;Referências:

https://en.wikipedia.org/wiki/Palais_Mollard-Clary
https://eo.wikipedia.org/wiki/Hugo_Steiner
TUIDER, Bernhard. 90-jara jubileo: la Esperantomuzeo en Vieno festas!. Esperanto, v. 112, n. 1337, p. 150-151, jul./ago 2019.

Esperantosinonimoj


Reta adresaro de la gaŭĉa E-Movado



Associação Gaúcha de Esperanto/ Gaŭĉa Esperanto-Asocio


Associação Gaúcha de Esperanto/ Gaŭĉa Esperanto-Asocio

yGrupo no WhatsApp


> Esperanto GEA
9 9845-8040 (Renato)

yTwitter/Telegram


Informações sobre eventos/cursos locais

yGrupos no Facebook


yGrupo no Google

> Esperanto en Porto Alegre

01/11/2019

Feira do Livro de Porto Alegre: oficina sobre esperanto



Oficina sobre a língua planejada esperanto

10 de novembro, 15:00
Sala Avião Vermelho no CCCEV, Rua dos Andradas, 1223
Porto Alegre, RS 90020-008 Brasil 
+ Google Map

Breve apresentação sobre o esperanto: sua origem, estrutura e panorama atual
Membros da Associação Gaúcha de Esperanto