Mostrando postagens com marcador Travivaĵoj. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Travivaĵoj. Mostrar todas as postagens

17/12/2020

Mia neforgesebla ŝakpartio!

 



Mia patro lernigis la filojn, mian fraton kaj mi, ludi ŝakon. Li inkluzive ludis ŝakon per koresponsaĵoj kun amiko kiu vivis aliurbe. En mia mezlernejo mi ludis multe kaj tie estis jara ĉampionturniro pri diversaj sportoj kaj ŝako. Mi kune kun kolego reprezentis nian klason je la ludo de la reĝoj kaj dum tri sinsekvaj jaroj ni fariĝis ĉampionoj. Fakte ni ne sufiĉe bone ludis sed ni troviĝis inter tiuj kiuj en la lernejo plibone ludis des pli pro tio, ke ne troviĝis multe da lernantoj kiuj interesiĝis pri ŝako.

Mi neniam forgesis la partion en kiu mi fariĝis trifoje ĉampiono. Dum la ludo mi subite perdis mian reĝinon! Kia granda fuŝaĵo! Perdita ludo! - mi pensis. Kion fari? Mi simple movis la peonojn antaŭen por kune kun aliaj pecoj restantaj ataki la kontraŭan reĝon sed sen multe da espero pri pozitiva rezulto. Komencantoj en la ŝakludo dependas multe pri siaj strategioj utiliganta la damon. Sed mi sukcesis venki la ludon per neatendita eterna ŝakigo danke al miaj bravaj peonetoj. Feliĉe mia kontraŭulo samkiel mi havis siajn limojn... 

20/01/2020

Mia unua kontakto pri Esperanto


Kiam mi estis infano, mi havis mian unuan kontakton kun Esperanto pere de ekzemplero de la portugallingve Curso Prático de Esperanto (Praktika Kurso de Esperanto) de Ferenc Szilágyl. Okazis, ke mia patro partoprenis en kelkaj lecionoj de kurso pri la lingvo, li tuj rezignis pri ĝi sed konservis la lerno-tekstojn sur lia librobretaro, kiu inkludis Método de Esperanto de Ismael Gomes Braga. Mia scivolemo kiam mi foliumis la verkon de Szilágyl sin direktis al la kuriozaj ilustraĵoj rilatigitaj al la fikciulo Adamson... Mia patro poste klarigis al mi pri kio temis tiu "stranga" lingvo...

10/01/2020

La 6 plej belaj lokoj kiujn mi konis en la vivo




Perseo, de Cellini (1554) - Piazza della Signoria, Florenco

6a - Piazza del Duomo, Milano
5a - Av. Nueve de Julio, Bonaero
4a - Piazza di Spagna, Romo
3a - Placo de la Malnova Urbo, Prago
2a - Piazza della Signoria, Florenco
1a - Golfeto de Guanabara, vidata el la montego Corcovado, Rio-de-Ĵanejro

10/10/2019

Miaj preferataj TV-serioj


Sur la televidilo mi precipe spektas TV-seriojn kaj futbalmatĉojn. Por bona informiĝo mi utiligas interreton. La 24an de septembro komenciĝis la 4a sezono de unu el miaj preferataj serioj: This Is Us (Fox Premium). Ĝi rakontas la historion de tri gefratoj, unu el ili (nigrhaŭtulo) estas adoptita. La intrigo disvolviĝas tra malsimilaj epokoj. La 5a sezono de Outerland (Fox Premium), mia preferata serio, debutos nur komence de 2020. Ĝi estas bazita sur libroj de usona verkistino Diana Gabaldon kaj miksas elementojn de sciencfikcio, fantazio kaj historio: Claire Handall, angla flegistino dum la 2a Granda Milito, post la evento, okaze de vojaĝo kun la edzo al Skotlando, pro ia magia procedo, vojaĝas tra la tempo kaj subite ŝi troviĝas en la jaro 1743 en la sama regiono en kiu ŝi gastis kun la edzo.
Nuntempe mi ankaŭ akompanas la intrigdisvolviĝon de aliaj serioj. Succession (HBO), jam en la 2a sezono, spegulas la vivon de la familio Roy kaj la konfliktemajn rilatojn de ĝiaj membroj. La patro estas posedanto de granda aro da amaskomunikiloj, li estas maljuna kaj malsana kaj la filoj luktas por la kontrolo de la entreprenoj. Big Little Lies (HBO) pritraktas la envolviĝon de kvin virinoj en murdinvestigado. Kun Nicole Kidman, Reese Witherspoon kaj

Meryl Streep. Ho! Divorce (HBO) rakontas al ni pri la postdivorca vivo de mezaĝa paro. Ŝajnas al mi, ke ĉe la fino ili interpaciĝos...=

25/09/2019

Travivaĵoj de E-isto en Argentino


Komence de la lasta jardeko mi forvojaĝis al Argentino por koni Kordobon, la belan preskaŭ500jaran duan plej grandan urbon en la lando. Tie mi kontaktiĝis kun Hugo Garrote, esperantisto kiu inkluzive prezentis al mi sian patron, esperantistan veteranon, ambaŭ tre afablajn homojn. Hugo irigis min aŭtomobile koni ion pri la urbo. Post mi vojaĝis al Roque Saenz Peña, urbo en Chaco ['ĉako], norda provinco, kaj gastiĝis kelktage ĉe Rubén Diaconu Tkachenko, tre aktiva argentina E-isto. Mi jam estis konatiĝinta kun Rubén persone kiam li venis kune kun aliaj samlandanoj por partopreni en Gaŭĉa E-Renkontiĝo. Kiam mi restis liaurbe ni vizitis lokan radiostacion. Li volis, ke mi partoprenu en programero por esti intervjuata pri Esperanto.

Mi interkonsentis kun li: "mi parolos portugallingve kaj vi tradukos al la hispana." Sed fine mi estis sufiĉe kuraĝa por respondi al la demandoj de la prezentanto tute en la hispana, lingvo kiun mi studis en la universitato. Amuza afero estis tio por Rubén: mi respondis per iu "de facto" al demando kiam laŭ li mi devus diri "de hecho" ("fakte"), ĉar fine la unua esprimo estis konsiderata malsimpatia al la argentinanoj: ĝi estis kutima esprimo de la homoj respondecaj pri la terura diktaturo de antaŭ kelkaj jardekoj...

17/07/2019

Mi iam en Prago



En Prago (1996) mi estis partoprenanta en la Universala Kongreso de Esperanto kaj mi iutage troviĝis en la restoracio de la impona kulturdomo en kiu la evento realiĝis, sidanta ĉe la verŝotablo por trinki kafon, se mi bone memoras... Mi ekbabilis kun japano kiu sidis apud mi kaj li demandis al mi pri mia profesio. Mi respondis, ke mi estas instruisto. Li tuj sin turnis al siaj kunuloj samlandanoj sidantaj aliflanke kaj komentis al ili, ke mi estas instruisto. Ĉiuj rigardis min kun granda admiro sur la mieno... Fine, ĝuinda momenteto en kiu la japana spirito pri respekto kaj valorigo de la instruistoj trafis min.

25/05/2019

Futbalfanoj ne plu estas tiel fidelaj...



Se dependus de mia patro, mi estus Grêmio-ano ĝis hodiaŭ kaj mia frato, Internacional-ano... Sed kiam mi atingis la adoleskantaĝon mi mem elektis mian futbalklubon por apogi: Sport Club Internacional (1906). Nuntempe krom Internacional, en mia koro de fano ankaŭ troviĝas spaco por Liverpool Foot-ball Club (1892) kaj Società Sportiva Calcio Napoli (1926).

Ho jes! Mi sekvas modernan tendencon en kiu futbalaj fanoj ie ajn ne restas tiel fidelaj kiel en la pasinteco, laŭ artikolo de la ĵurnalisto Nirlando Beirão en CartaCapital de 16/jan - "Réquiem para o torcedor fiel".


Laŭ li tio ŝuldiĝas al la tutmondiĝo de la sporto danke al iu ega eksponado sur la TV de aliaj futbalkonkuroj en la mondo, precipe en Eŭropo, se ne paroli aliflanke pri la malalta kvalito de la praktikado de futbalo nuntempe en Brazilo, kun multe da faŭloj kaj malmulte da steluloj, kiuj brilas eksterlande. Nirlando mencias la penson de Alan Tapp, profesoro pri merkatumo de British Business School: la amo al la teamo eble ne ŝanĝiĝis sed la intenseco jes.

23/03/2019

Miaj lingvoj

Post la mezlerneja studperiodo, mi eniris en fakultaton pri Beletro ĉar mi volis esti instruisto de la angla lingvo. La lingvistika studado instigis min fariĝi instruisto de la portugala, mia gepatra lingvo, kio fine estis mia elekto. La konatiĝo al Esperanto en 1980 (kiam mi estis studanta la hispanan) ankaŭ influis en la senco, ke mi perdis grandparte de la intereso pri la angla.

Pasis la jaroj kaj post mia emeritiĝo kiel instruisto, mi ekstudis la italan, pri kio mi diplomiĝis antaŭkelktempe. Mi persone konsideras la italan la plej belsona lingvo en la mondo. Kion pri Esperanto? Bone, ĝi ankaŭ estas belsona lingvo kaj por mi ĝi estas la plej bela laŭ strukturo.

La beleco kiu doloras


En 2015 dum mia unua tago en Florenco, kiun mi ankoraŭ ne konis, mi estis trairanta la ĉirkaŭaĵojn de Piazza della Repubblica, kune kun tri vojaĝkunuloj, venintaj el Piazza della Signoria kaj ties beleco, vera muzeo liberaere pri renesanca arto. Krepuskis. Subite ni ekvidis sinsekvantajn konstruaĵojn tiel belajn, kiuj ravis nin pli kaj pli en momento de granda emocio kaj estetika ĝuo. Mi komente ekkriis: Estas beleco kiu doloras! Miaj geamikoj tute konsentis kun mi. Beleco kiu doloras!

Pasis la tempo kaj kurioze kiam mi estas ekleganta la romanon portugallingve A Descoberta da Escrita (La Malkovro de la Skribo), de noverga verkisto Karl Ove Knausgard, la sama esprimo estis eldirita de la protagonisto (la propra aŭtoro...) okaze de vojaĝo per trajno, dum lia junulaĝo, tra la landinterno de la malnova Jugoslavio, inter valoj kaj riveroj, farmoj kaj vilaĝoj:

La scenejo aliflanke de la fenestro estas tiel bela, ke ĝi eĉ doloris.