Se dependus de mia patro, mi estus Grêmio-ano
ĝis hodiaŭ kaj mia frato, Internacional-ano... Sed kiam mi atingis la
adoleskantaĝon mi mem elektis mian futbalklubon por apogi: Sport Club
Internacional (1906). Nuntempe krom Internacional, en mia koro de fano ankaŭ
troviĝas spaco por Liverpool Foot-ball Club (1892) kaj Società Sportiva Calcio
Napoli (1926).
Ho jes! Mi sekvas modernan tendencon en kiu futbalaj fanoj ie
ajn ne restas tiel fidelaj kiel en la pasinteco, laŭ artikolo de la ĵurnalisto Nirlando
Beirão en CartaCapital de 16/jan - "Réquiem
para o torcedor fiel".
Laŭ li tio
ŝuldiĝas al la tutmondiĝo de la sporto danke al iu ega eksponado sur la TV de
aliaj futbalkonkuroj en la mondo, precipe en Eŭropo, se ne paroli aliflanke pri
la malalta kvalito de la praktikado de futbalo nuntempe en Brazilo, kun multe
da faŭloj kaj malmulte da steluloj, kiuj brilas eksterlande. Nirlando mencias
la penson de Alan Tapp, profesoro pri merkatumo de British Business School: la amo al la teamo eble ne ŝanĝiĝis sed la
intenseco jes.
Nenhum comentário:
Postar um comentário