En la 60aj jaroj Notícias Populares (Popularaj Novaĵoj) estis
san-paŭla taggazeto fama pro sia skandalema redaktlinio, kun tre frapokulaj
ĉeftitoloj. Unu el ili, kiu famiĝis en la epoko, rilatiĝis al la kantisto
Roberto Carlos, kiu feriis en Novjorko. Lia entreprenisto ne sukcesis trovi lin
ie ajn iutage. La ĵurnalo en la sekvanta tago prezentis unuapaĝe la jenan
ĉeftitolon: Desapareceu Roberto Carlos
(Malaperis Roberto Carlos).
Nenhum comentário:
Postar um comentário