Mostrando postagens com marcador Humuro. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Humuro. Mostrar todas as postagens

08/07/2021

Virina seksa fantazio kaj aliaj humuraĵoj...

 



Se mi estus iomete pli humila, mi estus perfekta.

(Ted Turner)


Hipokondrio estas la sola malsano kiun mi ne havas. (Oscar Lavante)


Virina seksa fantazio

17jaraĝa - Verdaj okuloj kaj bela

25jaraĝa - Verdaj okuloj, bela kaj riĉa

35jaraĝa - Verdaj okuloj, riĉa kaj inteligenta

48jaraĝa - Viro kun haroj

(Nekonata aŭtoro)


Reklammesaĝo en bierejo en Norvegio: 

"Helpanta la malbelulinojn seksumi ekde 1862."


Tri frazoj por faciligi vian vivon:

Tenu ĝin por mi.

Ĝi jam troviĝis tiele kiam mi alvenis.

Bone pensite, ĉefo! (Homer Simpson)

(Nekonata aŭtoro)


- Patro, ĉu veras, ke en kelkaj orientaj landoj la viro ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?

- Jes... Ĉi tie same okazas, filo!

07/06/2021

2 italoj, 2 usonanoj kaj 2 angloj en dezerta insulo

 




Du italoj en dezerta insulo: post duonhoro ili ekkverelas...

Du usonanoj en dezerta insulo: ili denuncas unun al la alia pro invado de privata propraĵo.

Du angloj: post du jaroj ili ankoraŭ ne interparolis ĉar neniu prezentis unun al la alia.

15/01/2021

Brito, franco, germano kaj usonano tute ne volis vakciniĝi...

 

En granda transnacia firmao, kuracisto devas vakcini briton, francon, germanon kaj usonanon. Li diras al la brito:

- Pretas la injektilo, bonvolu veni.

- Mi ne volas!

- Nu! Gentlemano vakcinos vin!

- Ho, se li faros tion, do jes!

Kaj pik! Vakciniĝas la brito.

La kuracisto alvokas la germanon.

- Nun, viavice.

- Ne, dankon!

- Tio estas ordono!

- Do konsentite.

Kaj pik! Vakciniĝas la germano.

La kuracisto alparolas al la usonano:

- Nun, venu vi!

- Neniel!

- Ĉu vi scias, ke via najbaro vakciniĝis?

- Ĉu? Do jes, en ordo.

Kaj pik! Vakciniĝas la usonano.

La kuracisto al la franco:

- Nun, jen via vico!

- Mi ne vakciniĝos!

- Ĉu? Gentlemano vakcinus vin!

- Min, tute ne!

- Estas ordono.

- Ne!

- Ĉu vi scias, ke via najbaro vakciniĝis?

- Mi prifajfas!

- Huuum, el kie vi venis?

- Mi estas franco.

- Haaa..., franco! Nu, bone. Fakte je la vakcino ne rajtas la francoj.

- Kio?! Kial mi ne rajtos? Skandalo! Mi postulas!

Kaj pik... Vakciniĝas la franco.

15/12/2020

Li volis manĝi oranĝon

 




Mi preterpasis straton kaj vidis frenezulon supreniranta foston. Mi demandis:

- Kial vi supreniras tie?

Li respondis:

- Mi manĝos oranĝon!

Mi diris:

- Tio estas fosto, ne oranĝarbo.

Li respondis:

- La oranĝo troviĝas en mia poŝo kaj mi manĝas tie kie mi volas!

29/11/2020

La kamuflado de la soldato

 


- Soldato Petro, hodiaŭ mi ne vidis vin dum la instruo pri kamuflado!

- Dankon, sinjoro serĝento!

08/11/2020

L.F. Verissimo: kio okazus se la nederlandanoj estus koloniintaj Brazilon?



Kio okazus se la nederlandanoj estus venkitaj la portugalojn kaj ili estus koloniintaj Brazilon? Por komenci, niaj modeloj pri beleco estus tute aliaj. Anstataŭ nigrharaj, niaj virinoj estus brunaj kun glataj haroj kaj la plej konata brazilanino en la mondo estus ia longstatura ino de la norda tipo, nomata Gisele al io simila. Oni tute ne povas imagi.

27/07/2020

Brazilo/Argentino: ŝercemaj frazoj sur kotŝirmiloj de kamionoj


En la 19a jc en Argentino oni havis la ideon ornami la kotŝirmilojn de kamionoj kun desegnaĵoj kaj humuraj, ŝercemaj frazoj, kiuj poste fariĝis kutimo ankaŭ en Brazilo, precipe en la 80aj jaroj. Jen brazilaj ekzemploj pri ili:

Ĝojo de fosto estas troviĝi en arbaro sen hundo.


Mi neniam dormis antaŭ la stirilo... sed jam vekiĝis stiranta.


Se ne plaĉas al vi la manieron pere de kiu mi stiras, for de la trotuaro!


Mi estas pli perdita ol kalsono dum la miela tempo!


Estas du vortoj kiuj malfermas ĉiujn pordojn: tiru kaj puŝu.


La diferenco inter la prizono kaj la geedziĝo estas tio, ke oni povas ludi futbalon en dimanĉo.


Mono ne alportas feliĉon, sed helpas suferi en Parizo.


Dio faris la viron unue por virino ne fari konjektojn.


Ne estas rapidemo, estas resopiro.


Sur kamiono de porkoj: Mi ne estas... (nomo de futbalklubano), sed mi portas la fanaron.

Ĉu vi kredaj je amo en la unua ekvido aŭ vi volas, ke mi preterpasu denove?

10/12/2019

Anedokto: la plej antikva profesio


Politikisto, arkitekto kaj kuracisto diskutas por sciiĝi kiu estas la plej antikva profesio. Diras la kuracisto:
- La plej antikva profesio estas la medicino. Kiam Dio faris la virinon el ripo de Adamo, tio estis la unua kirurgia ago en la Historio.

Refutas la arkitekto:
- Tute ne! La kreado de la mondo estis la unua verko de la arkitekturo kaj la profesio de arkitekto estas do la plej antikva. Antaŭ la kreado de la mondo estis nur la kaoso!

Ĝuste tiam prenas la vorton la politikisto, tute fiera:
- Kaj kiu vi pensas, ke faris la kaoson?

09/12/2019

La rifuĝinto



En Italio ulo serĉis la pastron kaj konfesis:
- Pardonu min, pastro, mi pekis! Dum la 2a Granda Milito, mi kaŝis rifuĝinton en mian subtegmenton.
- Bone – diris la pastro – tio ne estas peko. Tute kontraŭe.
Sed – konfesis la viro – la kazo estas tio, ke mi igis lin pagi luon.
- Tio ne estis iu bela afero – diris la pastro -, sed vi riskiĝis kaj ankoraŭ devis nutri lin!
- Ho, dankon, pastro! Sed mi havas demandon...
- Kiun?
- Ĉu vi trovas, ke mi devas rakonti al li, ke la milito finiĝis?

25/05/2019

La plej multekosta advokato en la urbo

Homo sin direktas al la plej multekosta advokato en la urbo.
- Mi scias, ke vi estas multekosta advokato, sed ĉu mi povas fari al vi du demandojn kontraŭ 1000 realoj?
La advokato respondas:
- Kompreneble! Kiu estas la dua?

23/03/2019

Esperanto kaj la Cosa Nostra

Agentoj de CIA  kaj FBI ricevis la taskon aliĝi al E-Societoj kaj aktivi en ili. Post nelonge oni forlasis la komunisman teorion por koncentriĝi al la kontaktoj kun la usona mafio. Unu agento post la alia povis raporti, ke oni senkaŝe paroladas pri nia afero, kiu laŭ FBI-a E-usona vortaro tradukiĝas al cosa nostra, la esprimo, kiun la usona mafio uzas por siaj interrilatoj.

> Anekdoto menciita de Aleksandro S. Melnikov en la eseo Reflektiĝo de la specifa Esperanto-kulturo en publicistiiko, en La Arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonnkin, originale aperinta en la interreta E-gazetoMale

Anekdoto: la grafino kaj la porkino


Grafino procesis viron ĉar li nomis ŝin porkino. Post kiam li aŭdis la verdikton kaj pagis la monpunon, la ulo demandis al la juĝisto:
- Do mi ne plu povas nomi grafinon porkino?
- Ĝuste - respondis la juĝisto.
- Sed se mi volos nomi porkinon grafino, ne estos problemo, ĉu? - rebatis la viro.
- Kompreneble ne - diris la magistrato.
Tiam la viro turniĝis al la grafino por ŝin adiaŭ:

- Bonan tagon, grafino.
Kaj li foriris.