30/07/2021
(21) Kiel diri | "Absorvente higiênico"/ "Cão-salsicha"/ "Massa de modelar" kaj aliaj PT-vortoj
BRAZILO | Instituto Butantan planas ĉiujaran vakcinon por la SARS-Cov-2
Instituto Butantan (*) jam havas planojn por miksi dozojn de ButanVac - la unua vakcino kun nacia teknologio - en la sama injektilo de la Gripo A (H1N1) por aranĝi ĉiujaran imunigon kontraŭ la du virusoj kaj simpligi la logistikon. Tiu studo, ankoraŭ en embria fazo, baziĝas sur la sama rezonadon de ĈAO de Pfizer kaj de multaj epidemiologistoj: ni ne venkos Sars-Cov-2. Ni kunvivos kun ĝi. Por novaj variaĵoj estos aktualigitaj vakcinoj dum regulaj intervaloj. (Revuo Superinteressante, n-ro 429, de jul/2021, en A terceira dose e o futuro da vacinação [La tria dozo kaj la estonteco de la vakcinado], de Bruno Vaiano)
(*) Brazila centro pri biologia esplorado, en San-Paŭlo
29/07/2021
Polemika leĝo en Usono/ Nomoj de homoj en la rusa/ Forbruligitaj libroj kaj aliaj kuriozaĵoj
27/07/2021
Verboj uzataj figurasence (2)
Propedeŭtika valoro de Esperanto
22/07/2021
KAPOJ PENSAS (5) | Sportetiko/ Kubo/ "Plendado"/ La sekso de la aliaj
21/07/2021
(20) Kiel diri | "Criado-mudo"/ "detergente"/ "liquidificador" kaj aliaj PT-vortoj
19/07/2021
ESPERANTOGRAMATIKO (3) | Rekta parolo/Nerekta parolo: uzo de la verbaj tempoj
Kiel klarigas Bertilo Wennergren: "Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s." Estas grave atentigi al la fakto, ke en nerekta parolo oni devas konservi la originan verboformon el la rekta parolo:
Rekta parolo:
Maria diris en 1980: - Mi volas havi nur du filojn.
Nerekta parolo:
Maria diris en 1980, ke ŝi volas havi nur du filojn.
Portugallingve:
Rekta parolo:
Maria disse em 1980: "Quero ter dois filhos"
Nerekta parolo:
Maria disse em 1980 que quereria ter dos filhos.
Rekta parolo:
Li ordonis: Faru tion!
Nerekta parolo:
Li ordonis, ke li faru tion.
Portugallingve:
Rekta parolo:
Ele ordenou: "Faça isso!
Nerekta parolo:
Ele ordenou que fizesse aquilo.
Fonto |
Detala Gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/07/esperantogramatiko-2-kiel-eble-plej.html
16/07/2021
La fingro kiu montras/ Tradukfuŝoj/ La unuaj vortoj de Adamo al Eva/ La plej longa vorto en la angla
"La fingrmontro" en kelkaj afrikaj lingvoj signifas la ciferon sep, pro tio, ke se ni kalkulos per la fingroj ekde la fingreto de la maldekstra mano, la sepa estos ĝi...
Antaŭ kelkaj jardeko, afrika franclingva delegito deklaris la jenon en UN-kunveno: "Afriko ne plu starigas altarojn al la dioj" (L'Afrique n'érige plus des autels aux dieux). Problemo okazis: la interpretisto konfuzis autels kun hôtels kaj aux dieux kun odieux kaj la traduko fariĝis tiel: "Afriko ne plu konstruas terurajn hotelojn" (L'Afrique n'érige plus des hôtels odieux).
En konkurso pli la plej bona palindromo pri la unuaj vortoj de Adamo al Eva, venkis tio: "Madam, I'm Adam". ("Sinjorino, mi estas Adamo" en la angla).
"Antidisestablishmentarianism", vorto kiu signifas kontraŭan starpunkton pri la apartigo inter la la Eklezio de Anglio kaj la Eklezio de Irlando, estas konsiderata la plej longa vorto en la angla lingvo, ne konsiderante medicinajn aŭ sciencajn terminojn.
Fonto |
As Línguas do Mundo [La lingvoj de la mondo], de Charles Berlitz. Eldonejo Nova Fronteira, 1988.
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/07/lgmlxzssaw-la-anonco-de-la-pastro.html
14/07/2021
KAPOJ PENSAS (4) | Ni ne beligu la pasintecon/ E-o: socia kreaĵo/ "Latin-Ameriko" ne spegulas la realecon
12/07/2021
ESPERANTOGRAMATIKO (2) | Kiel eble plej/ Plejeble/ Kiom eble
Kiel eble plej esprimas tion, ke oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:
Faru la laboron kiel eble plej rapide.
Portugallingve: Faça o trabalho o mais rápido possível.
Plejeble havas la samon signifon:
Faru la laboron plejeble rapide.
Portugallingve: Faça o trabalho o mais rápido possível.
Kiom eble (plej/pli), kontraŭe al maksimumo, indikas, ke estas limoj en la ebloj:
Faru la laboron kiom eble plej rapide.
Portugallingve: Faça o trabalho tão rápido quanto possível.
Laŭble havas la saman sencon:
Faru la laboron laŭeble plej rapide.
Portugallingve: Faça o trabalho tão rápido quanto possível.
Fonto |
Detala Gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/1-esperantogramatiko-speciala-uzo-de-pri.html
09/07/2021
Kiel diri (19) | "Enlatado"/ "Lavar a louça"/ "Ripa" kaj aliaj PT-vortoj
Almofada = kuseno
Alto-falante = laŭtparolilo
Comida enlatada, enlatado = ladmanĝaĵo
Concha = kulerego
Fogão = kuirforno, fornelo
Fronha = kusensako
Lavar a louça = lavi/purigi la manĝilaron
Peneira = kribrilo
Ripa, sarrafo = lato
Sabão em pó = lavpulvoro
Fonto |
Hejma Vortaro
https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/kiel-diri-18-contusao-grelha-saca.html
08/07/2021
Virina seksa fantazio kaj aliaj humuraĵoj...
Se mi estus iomete pli humila, mi estus perfekta.
(Ted Turner)
Hipokondrio estas la sola malsano kiun mi ne havas. (Oscar Lavante)
Virina seksa fantazio
17jaraĝa - Verdaj okuloj kaj bela
25jaraĝa - Verdaj okuloj, bela kaj riĉa
35jaraĝa - Verdaj okuloj, riĉa kaj inteligenta
48jaraĝa - Viro kun haroj
(Nekonata aŭtoro)
Reklammesaĝo en bierejo en Norvegio:
"Helpanta la malbelulinojn seksumi ekde 1862."
Tri frazoj por faciligi vian vivon:
Tenu ĝin por mi.
Ĝi jam troviĝis tiele kiam mi alvenis.
Bone pensite, ĉefo! (Homer Simpson)
(Nekonata aŭtoro)
- Patro, ĉu veras, ke en kelkaj orientaj landoj la viro ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?
- Jes... Ĉi tie same okazas, filo!
HILDEGARD EL BINGEN | Doktorino de la Eklezio, sciencistino en la Mezepoko, aŭtorino de planlingvo
Hildegard el Bingen (1098-1179), naskiĝinta en Bermersheim vor der Höhe, malgranda urbo en la sudoriento de Germanio, estis unu el la plej rimarkindaj eminentuloj de la mezepoka erao. Ŝi estis kanonizita en 1584 kaj proklamita Doktorino de la Eklezio en 2012. Krom la fakto, ke ŝi apartenis al la ordeno de la benediktanoj kiel abatino, ŝi elstariĝis siatempe kiel teologino, komponistino, predikantino, natursciencistino, kuracistino, poetino, dramaturgino kaj verkistino, se ne paroli pri siaj notindaj kapabloj pri klarvideco ekde la infanaĝo, kio igis ŝin ĝui grandan distingecon en la Eklezio.
Dediĉita al la sindonemoi kaj al la pieco, oni atribuas al ŝi miraklajn kuracojn kaj en la teologia aspekto ŝi predikis kunlaboran union inter la korpo kaj la spirito, inter la Naturo, la homa volo kaj la intencoj de Dio; ŝi rifuzis atribui al Eva la kulpon pri la Prapeko kaj multfoje en siaj tekstoj ŝi mencias Dion kiel patrinon kiu mamigas siajn filojn. En socio dominita de la patriarkeco, kiu vidas Dion nur kiel "patron"... Ŝi luktis kontraŭ la herezioj kaj estis ege kritikema pri la malvirtoj de la pastraro kiel ekzemplo la aĉetado de ekleziaj titoloj.
En plena mezepoka periodo, ŝi interesiĝis por senvualigi la misterojn ne nur tiuj de la religio sed ankaŭ de la Universo, de la Homo kaj de la Naturo, en perspektivo kiun hodiaŭe ni nomus holisma. En la branĉo de la botaniko, ŝi studis la Naturon per scienca objektiveco nekonata en la epoko. Ŝi interesiĝis antaŭĉio pri plantoj kun kuracaj karakteroj. En la medicino, ŝi okupiĝis pri diversaj temoj kaj ŝi eĉ proponis kuracmetodojn por la malsanoj kiuj afliktis la homojn.
Pli kaj pli oni rekonas siajn meritojn, kiel ekzemplo la jenajn:
- Ŝi estis la unua virino kiu estis konsiderita aŭtoritaton pri teologiaj aferoj;
- La sola virino en la Mesepoko kiu rajtiĝis prediki al la publiko;
- La dramaturgo de la 12a jc kiu ne restis en la anonimeco.
- La sola mezepoka virino kiu estas memorigata kiel komponisto;
- La unua persono kiu verkis pri sekseco kaj ginekologio sub la ina vidpunkto.
Meritas speciala atento rilata al ŝi, de lingvistikoj kaj parolantoj de Esperanto, ŝia pionireco en la kampo de kreo de planita lingvo inter tiom multaj kiuj ekaperis tra la jarcentoj precipe en Eŭropo. Hildegard el Binden estis aŭtoro de Lingua Ignota (Nekonata Lingvo), kiu enhavis ĉikaŭ 900 vortojn pere de kiuj ŝi priskribis pri la fantastaj estuloj kiuj aperis en siaj vizioj, samkiel terminoj rilataj al la ĉiutageco de la monaĥejo. Oni inkluzive kredas, ke ili estis utiligataj kiel sekreta kodo antaŭ homoj fremdaj al la monaĥa vivo.
Fine iu admirinda virino multsence! En ĉi tiu momento en kiu mi finas tiun ĉi afiŝon, mi imagas tion, ke la civilizo povus esti en pli evolua staĝo se la ina elemento estus povinta havi la oportunon por disvolvi tra la tempo siajn kvalitojn kaj diversajn kapablojn proprajn al la homa estaĵo.
Fonto |
https://pt.wikipedia.org/wiki/Hildegarda_de_Bingen
Plie |
La kruela morto de Hipatio
https://gajahaveno1.blogspot.com/2019/05/la-kruela-morto-de-hipatia.html
Bildoj |
<a title="Unknown authorUnknown author, Public domain, via Wikimedia Commons" href="https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hildegard_von_Bingen.jpg"><img width="256" alt="Hildegard von Bingen" src="https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Hildegard_von_Bingen.jpg/256px-Hildegard_von_Bingen.jpg"></a>
Por text by Hildegard von Bingen - Riesencodex [1], Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=8571181
06/07/2021
KAPOJ PENSAS (3) | Hipokrituloj/ Soleco/ Lumo/ La Dalai-Lamao kaj tiel plu
Se vi timas la solecon, ne provu esti justa.
Jules Renard (1864-1910), franca verkisto
Ekzistas du manieroj por disvastigi la lumon: esti kandelo aŭ la spegulo kiu ĝin reflektas.
Edith Wharton (1862-1937), usona verkistino
La Dalai-Lamao, kiam li estis demandita pri tio kio plej surprizis lin en la homaro, respondis: "La homon. Ĉar li oferas la sanon por sukcesi monon. Tiam li oferas monon por reakiri la sanon. Tiam li restas tiel anksia pri la estonteco ke li ne ĝuas la estantecon; la rezulto estas tio, ke li vivas nek la estantecon nek la estontecon; li vivas kvazaŭ li neniam estus mortinta kaj tiam li mortas neniam reale esti vivinta."
Neniam nia mondo havis tiom da komunikado. Kaj neniam estis tiel drama nia soleco. Neniam estis tiom da vojoj. Kaj neniam ni intervizitis tiom malmulte.
Mia Couto (1955-...), mozambika verkisto
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/pensantaj-kapoj-2-pri-ideologia-bazo-la.html
01/07/2021
l;;gmlxzssaw/ La anonco de la pastro/ Platono kaj Aristotelo pri la demokratio kaj aliaj kuriozaĵoj...
l;;gmlxzssaw
Tiu estis stranga vorto kiu aperis en Twitter-mesaĝo de US Strategic Command, militista divizio kiu zorgas pri la nuklea arsenalo de Usono. Ĝi estis forigita post kelkaj minutoj kaj sekvita de kripta rimarko: "ne konsideru la afiŝon". Ĉu estus kodo? Adeptoj de QAnon, konspira teorio ekstremdekstra, supozeble malkodis la mesaĝon, kiu signifus "Q senkulpigita". La armeo klarigis ĉion: la militisto kiu zorgas pri la konto kaj estis laboranta hejme nevole lasis la komputilon malfermita kaj lia fileto tute hazarde tajpis ion sur la klavaron.
La anonco de la pastro en brazila taggazeto