16/07/2021

La fingro kiu montras/ Tradukfuŝoj/ La unuaj vortoj de Adamo al Eva/ La plej longa vorto en la angla


 

"La fingrmontro" en kelkaj afrikaj lingvoj signifas la ciferon sep, pro tio, ke se ni kalkulos per la fingroj ekde la fingreto de la maldekstra mano, la sepa estos ĝi...


Antaŭ kelkaj jardeko, afrika franclingva delegito deklaris la jenon en UN-kunveno: "Afriko ne plu starigas altarojn al la dioj" (L'Afrique n'érige plus des autels aux dieux). Problemo okazis: la interpretisto konfuzis autels kun hôtels kaj aux dieux kun odieux kaj la traduko fariĝis tiel: "Afriko ne plu konstruas terurajn hotelojn(L'Afrique n'érige plus des hôtels odieux).


En konkurso pli la plej bona palindromo pri la unuaj vortoj de Adamo al Eva, venkis tio: "Madam, I'm Adam". ("Sinjorino, mi estas Adamo" en la angla).


"Antidisestablishmentarianism", vorto kiu signifas kontraŭan starpunkton pri la apartigo inter la la Eklezio de Anglio kaj la Eklezio de Irlando, estas konsiderata la plej longa vorto en la angla lingvo, ne konsiderante medicinajn aŭ sciencajn terminojn.


Fonto |

As Línguas do Mundo [La lingvoj de la mondo], de Charles Berlitz. Eldonejo Nova Fronteira, 1988.

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/07/lgmlxzssaw-la-anonco-de-la-pastro.html


2 comentários: