01/07/2021

l;;gmlxzssaw/ La anonco de la pastro/ Platono kaj Aristotelo pri la demokratio kaj aliaj kuriozaĵoj...

 



l;;gmlxzssaw

Tiu estis stranga vorto kiu aperis en Twitter-mesaĝo de US Strategic Command, militista divizio kiu zorgas pri la nuklea arsenalo de Usono. Ĝi estis forigita post kelkaj minutoj kaj sekvita de kripta rimarko: "ne konsideru la afiŝon". Ĉu estus kodo? Adeptoj de QAnon, konspira teorio ekstremdekstra, supozeble malkodis la mesaĝon, kiu signifus "Q senkulpigita". La armeo klarigis ĉion: la militisto kiu zorgas pri la konto kaj estis laboranta hejme nevole lasis la komputilon malfermita kaj lia fileto tute hazarde tajpis ion sur la klavaron.


La anonco de la pastro en brazila taggazeto

"Kiu volas aĉeti knabo el la bengvela nacio, metilernanto pri masonado, plimalpli 15jaraĝa, serĉu en Rocio, ĉe la dekstra flanko, n-ro 4, Pastro Antônio Correia de Carvalho."  (Anonco publikigita en Gazeta do Rio de Janeiro, en 28/apr./1819)


Homaj ĉeloj

Homa korpo havas mezume 37,2 bilionojn da ĉeloi. El tiuj, 17% temas pri ruĝaj globuloj, sen genetika materialo, kiuj portas la proteinon hemoglobino, kiu cirkuligas la oksigenon.


Kiu landoj havas pli da landlimoj?

Ni vidu: Ĉinio (kun 14 landoj), Rusio (14 landoj - sama kvanto de Ĉinio pro Kaliningrado, rusa enklavo inter Pollando kaj Litovio), Francio (11 landoj, se oni kalkulas la transmarajn departementojn, kiel Francan Gujanon), Brazilo (10), DR Kongo kaj Germanio (9).


Demokratio: ĉu la plej bona politika reĝimo?

Por Platono, ne. Laŭ la greka filozofo, la popolo plej atentas al ŝajnecoj kaj emocioj kaj ne al la racio.  Li defendis registaron el saĝuloj kaj akademianoj. Aliflanke lia disĉiplo Aristotelo pensis tute kontraŭe: Por li, la simpla intelekta kono ne estas sufiĉa, sed ankaŭ la vivsperto. La kolektiva saĝeco pli grava ol tiu de la saĝuloj.


La surfaco de la Tero

La Tero estas planedo kun 500 milionoj da km2. El tiuj, 149 milionoj estas formitaj de kontinentoj. La dek plej grandaj landoj en la mondo okupas 47% el la firmaĵo. Brazilo ekz. okupas 5,7% el la tuto. 


Fonto |
Superinteressante (brazila revuo)

Plie |


Nenhum comentário:

Postar um comentário