23/03/2019

Triesto invitas vin al la 86a Itala Kongreso de Esperanto - 2019

Difinoj de kolombiaj infanoj...



Blanko: La blanko estas koloro kiu ne pentras. (Jonathan Ramírez, 11jara)

Ĉielo: De kie devenas la tago. (Duván Arnulfo Arango, 8jara)

Kolombio: Estas ludo pri futbalo. (Diego Giraldo, 8jara)


Milito: Homoj kiuj sin mortigas pro peco da tero aŭ paco. (Juan Carlos Mejía, 11jara)

Envio: Ĵeti ŝtonojn en la amikojn.(Alejandro Tobón, 7jara)

Preĝejo: Tie kie la homoj iras por pardoni Dion. (Natalia Bueno, 7jara)

Paco: Kiam la persono pardonas sin. (Juan Camilo Hurtado, 8 anos)

Sekso: Estas personoj kiuj sin kisas unu sur la alia. (Luisa Pates, 8jara)

> Fonto: Casa das estrelas: o universo contado pelas crianças, de Javier Naranjo

Belaj, ĉu?


Miaj lingvoj

Post la mezlerneja studperiodo, mi eniris en fakultaton pri Beletro ĉar mi volis esti instruisto de la angla lingvo. La lingvistika studado instigis min fariĝi instruisto de la portugala, mia gepatra lingvo, kio fine estis mia elekto. La konatiĝo al Esperanto en 1980 (kiam mi estis studanta la hispanan) ankaŭ influis en la senco, ke mi perdis grandparte de la intereso pri la angla.

Pasis la jaroj kaj post mia emeritiĝo kiel instruisto, mi ekstudis la italan, pri kio mi diplomiĝis antaŭkelktempe. Mi persone konsideras la italan la plej belsona lingvo en la mondo. Kion pri Esperanto? Bone, ĝi ankaŭ estas belsona lingvo kaj por mi ĝi estas la plej bela laŭ strukturo.

Esperanto kaj la Cosa Nostra

Agentoj de CIA  kaj FBI ricevis la taskon aliĝi al E-Societoj kaj aktivi en ili. Post nelonge oni forlasis la komunisman teorion por koncentriĝi al la kontaktoj kun la usona mafio. Unu agento post la alia povis raporti, ke oni senkaŝe paroladas pri nia afero, kiu laŭ FBI-a E-usona vortaro tradukiĝas al cosa nostra, la esprimo, kiun la usona mafio uzas por siaj interrilatoj.

> Anekdoto menciita de Aleksandro S. Melnikov en la eseo Reflektiĝo de la specifa Esperanto-kulturo en publicistiiko, en La Arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonnkin, originale aperinta en la interreta E-gazetoMale

Brazilo: la poliglota imperiestro


Pedro la 2a (1825-1891), dua kaj lasta imperiestro de Brazilo, estis iu vera poligloto. Li parolis la latinan, la francan, la germanan, la anglan, la italan kaj la hispanan; li legis la grekan, la araban, la hebrean, la sanskritan, la provencan kaj la tupi-gvaranian, indianan lingvon en Brazilo.

1894: en Porto Alegre, unua artikolo pri Esperanto


En 1894 estis publikigita tiu kiu estas konsiderata la unua artikolo pri Esperanto en la gazetaro de Porto Alegre, en la sudo de Brazilo, pli precize en la germanlingva ĵurnalo "Deutsche Zeitung", kies aŭtoro estis S-ro Arno Philipp, unu el la esperantistaj pioniroj en la regiono.

Arboj kreas strategiojn por postvivi


Antaŭnelonge en la revuo Quatro Cinco Um, la nova periodaĵo pri libroj, Leonardo Fróes, verkisto, verkis recenzon pri la libro A vida secreta das árvores ( La sekreta vivo de la arboj), de Peter Wohllebn (eldonejo Sextante). Mi trovis la artikoloj vere atentokapta ĉar ĝi montras pere de informoj enhavantaj en la libro, kaj baze de liaj propraj spertoj, kiel posedanto de bieneto en montaro de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, ke la arboj pere de siaj radikoj, difinas strategiojn por postvivi, kaj kreas "defendreton antaŭ la eksternaj minacoj".

Leonardo rakontas, ekzemple, ke en sia bieneto dum pli ol 40 jaroj li atente observas la “mirindaĵojn realigitajn de bestoj kaj plantoj kaj ekzistas arbo kiu naskiĝis ĉe la bordo de rivero. La kavaĵo sur kiu ĝi kreskis kaj fiksiĝis estas abrupta kaj ne estas sufiĉe solida. Eblis, ke la inundoj povos facile elradikigi kaj fortreni ĝin tra la riveron.

Antaŭzorge la arbo “sciis” kiel fronti la minacon. Kiam ĝi estis preskaŭ du metrojn alta, ĝi ekmodifis la strukturon de sia rektforma trunko, kurbiĝante tra la tempo “kvazaŭ ĝi estus kaŭĉuko” kun la intenco alkroĉiĝi al alia arbo “pli granda kaj firme staranta en seka punkto de la bordo. Poste kiam ĝi “perceptis”, ke sia vivo ne plu frontis danĝeron, ĝi denove kreskis rektlinie.

Anekdoto: la grafino kaj la porkino


Grafino procesis viron ĉar li nomis ŝin porkino. Post kiam li aŭdis la verdikton kaj pagis la monpunon, la ulo demandis al la juĝisto:
- Do mi ne plu povas nomi grafinon porkino?
- Ĝuste - respondis la juĝisto.
- Sed se mi volos nomi porkinon grafino, ne estos problemo, ĉu? - rebatis la viro.
- Kompreneble ne - diris la magistrato.
Tiam la viro turniĝis al la grafino por ŝin adiaŭ:

- Bonan tagon, grafino.
Kaj li foriris.

Stokholmo: la libera paskontrolilo

Antaŭ kelkaj jaroj, mi eniris en stacidomon en Stokholmo, la tiel civilizita ĉefurbo de la tiel unuamonda Svedio kaj mi rimarkis, ke estis inter multaj ordinaraj paskontroliloj unu por libera trapasado. Mi demandis al la biletvendistino pri la kialo de ekzisto de tiu paskontrolilo daŭre tute libera, sen neniu gardisto proksime, kaj ŝi klarigis al mi, ke ĝi estas destinata al la homoj kiuj pro ia ajn motivo ne havas monon por la bileto.


Mia nekredema menso kaj plena je brazilaj elturniĝoj [jeitinhos], tute ne povis ne fari la memkompreneman demandon (por ni): kaj se la homo havos monon kaj li simple volos trompi la leĝon? Tiuj svedaj kaj bluaj okuloj sin elpremis en rideto de pura konfuzo: sed kiel li/ŝi farus tion? - ŝi demandis al mi. Mi ne respondis al ŝi. Mi aĉetis la bileton, mi pasis tra paskontrolilo. Malantaŭ mi multaj homoj kiuj ankaŭ estis akirinta la bileton. La libera paskontrolilo neplu estis vaka, tiel vaka kiel mia brazila animo - kaj hontiĝinta.

> Décio Tadeu Orlandi, magistro pri Literaturo per UFG - Brazilo

Germanaj kutimoj...

Manuela Marques Tchoe estas brazilanino el Salvador, BA, kiu ekde 2005 loĝas en Germanio. Ŝi havas blogon pri kulturo kaj literaturo. El blogaĵo mi deprenis atentokaptajn rimarkojn ŝiajn pri nekutimaj aferoj (almenaŭ por ni brazilanoj) rilataj al la vivo en tiu eŭropa lando.

En Germanio estas kutimo la homoj de iu ajn socia klaso aĉeti uzitajn vestaĵojn en pulbazaro (Flohmarkt). Ne nur tion sed ankaŭ librojn, meblojn, ornamaĵojn.

La viroj urinas sidantaj sur la klozeto, kutimo kiu disiĝis en la lastaj tempoj ne nur en Germanio sed ankaŭ en aliaj nordaj eŭropaj landoj. Afero pri higieno en la necesejo...

La nudo estas asociigita al la “kulturo de la libera korpo”. Sekve dum somero estas ordinara afero trovi kelkajn homojn tute nudaj, eĉ maljunuloj, biciklante tra la stratoj.

Oni bone konas la pasion de la germanoj por biero. En Bavario multaj homoj konsumas bieron eĉ dum la matenmanĝo kaj multfoje ĝi estas miksita al aliaj aferoj. Kion pri ekzemple trinki sukon de banano kun biero?...

Se vi volas koni la blogon (portugallingve) de Manuela, jen la retadreso:

Gaja Haveno PDF-forme


Gaja Haveno, sendependa E-gazeteto de Porto Alegre legeblas PDF-forme ĉe www.esperantors.net.br/gajahaveno

Universalaj Kongresoj ekster-Eŭropo


06a - 1910 - Vaŝingtono, Usono
11a - 1915 - San-Francisko, Usono 
50a - 1965 - Tokio, Japanio
57a - 1972 - Portlando, Usono
66a - 1981 - Braziljo, Brazilo
69a - 1984 - Vankuvero, Kanado
71a - 1986 - Pekino, Ĉinio
75a - 1990 - Havano, Kubo 
79a - 1994 - Seulo, Sud-Koreio 
82a - 1997 - Adelajdo, Aŭstralio
85a - 2000 - Tel-Avivo, Israelo 
87a - 2002 - Fortalezo, Brazilo
89a - 2004 - Pekino, Ĉinio
92a - 2007 - Jokohamo, Japanio
95a - 2010 - Havano, Kubo 
97a - 2012 - Hanojo, Vjetnamio
99a - 2014 - Bonaero, Argentino
102a- 2017 - Seulo, Sud-Koreio
105a - 2020 - Montrealo, Kanado

La Ido-Skismo


En 1907 Esperanto devis fronti skismon pro la apero de Ido, planita lingvo kreita de la francoj Louis Couturat (1868 - 1914) kaj Louis de Beaufront (1855-1935) surbaze de provo pri reformo de la Zamenhofa lingvo.

Couturat estis filozofo, matematikisto kaj lingvisto kaj post la apero de Ido unu el la ĉefaj kontraŭuloj al Esperanto. De Beaufront siavice estis lingvisto kaj eminenta pioniro de Esperanto. La unua fondis en 1901 Delegacion por Alpreno de Lingvo Internacia, kies celo estis peti de la Internacia Asocio de Akademioj (1900) elekton de internacia lingvo aŭ laŭnecese starigo de propra komisiono tiucele.

El tiu ideo rezultis kreo de komisiono kiu kunvenis diversfoje en Parizo en 1907 kaj de Beaufront estis la esperantisto komisiita de Zamenhof por defendi Esperanton antaŭ aliaj proponoj. Malfeliĉe en koluzio kun Couturat, la franco anstataŭ fari tion, decidis agi favore al la projekto pri Ido, iu reformata Esperanto. La E-Movado kiel tuto neis ian ajn modifon en la lingvo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, 20% da E-gvidantoj kaj nur 3-4% el la tuta esperantistaro forlasis E-on favore al Ido. Ĝis 1910 el 307 societoj nur 14 aprobis ĝin. Tia komisiono, alie kun malmulte da lingvistoj partoprenantaj kaj malregulaĵoj, kiel ekzemple la kritikinda partopreno de Couturat kiel voĉdonanto (li estis aŭtoro de unu el la ekzamenataj projektoj – Ido...) en la fino rezignis pri iu ajn elekto.



Sed malgraŭ la iam akra polemiko inter la du lingvokomunumoj, Esperanto laŭ kelkaj profitis el impulsoj, kiujn donis Ido. Precipe en la literatura lingvo enuziĝis konsiderinda nombro da sinonimoj de pezaj morfem-kombinaĵoj, kies neoportunecon oni ekkonis en la praktiko, kiel konstatis Detlev Blanke en sia verko Internationale Plansprachen.” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_(lingvo))

La propra Ido suferis serion da reformoj kiuj malfortigis ĝin  pli kaj pli tra la tempo. Ido nuntempe havas nur inter 100 kaj 200 adeptojn precipe en Germanio, Francio kaj Hispanio, kompreneble sen nenia perspektvo iam esti agnoskita kiel solvo por la problemo da la internacia komunikado.

Zamenhof, okaze de sia salutparolado en la 4a Universala Kongreso en Dresdeno, Germanio (1908), malrekte aludis al la okazintaĵo pere de kelkaj alineoj. La unua parte jenas:

Karaj samideanoj! – En la daŭro de la lasta jaro en nia afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan. Nun ĉio jam denove trankviliĝis. Nia arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo, en la pasita jaro, plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ la tu, te neatenditaj atakoj, kiuj en la daŭro de kelka tempo kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon kaj perdis  nur tre malmultajn foliojn. Malgraŭ  la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. (C.D.S)

Patro Nia en Ido:

Patro nia, qua esas en la cielo,
Tua nomo santigesez;
Tua regno advenez;
Tua volo facesez
Quale en la cielo, tale anke sur la tero.

Donez a ni cadie l’omnadiala pano,
E pardonez a ni nia ofensi,
Quale anke ni pardonas
A nia ofensanti,
E ne duktez ni aden la tento,
Ma liberigez ni del malajo.


Amen.

Fontoj:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_(lingvo)

https://es.wikipedia.org/wiki/Ido

> Teksto originale publikigita en la gazeteto Gaja Haveno n-ro 39, januaro-februaro 2019 (Porto Alegre)

La beleco kiu doloras


En 2015 dum mia unua tago en Florenco, kiun mi ankoraŭ ne konis, mi estis trairanta la ĉirkaŭaĵojn de Piazza della Repubblica, kune kun tri vojaĝkunuloj, venintaj el Piazza della Signoria kaj ties beleco, vera muzeo liberaere pri renesanca arto. Krepuskis. Subite ni ekvidis sinsekvantajn konstruaĵojn tiel belajn, kiuj ravis nin pli kaj pli en momento de granda emocio kaj estetika ĝuo. Mi komente ekkriis: Estas beleco kiu doloras! Miaj geamikoj tute konsentis kun mi. Beleco kiu doloras!

Pasis la tempo kaj kurioze kiam mi estas ekleganta la romanon portugallingve A Descoberta da Escrita (La Malkovro de la Skribo), de noverga verkisto Karl Ove Knausgard, la sama esprimo estis eldirita de la protagonisto (la propra aŭtoro...) okaze de vojaĝo per trajno, dum lia junulaĝo, tra la landinterno de la malnova Jugoslavio, inter valoj kaj riveroj, farmoj kaj vilaĝoj:

La scenejo aliflanke de la fenestro estas tiel bela, ke ĝi eĉ doloris.

Anjo Amika | Se mi estus rozo



El koncerto dum la 34a Arkones, La Artaj Konfrontoj en Esperanto, en Poznań, Pollando.