27/02/2021
26/02/2021
Historio de la mondo
La historio de la grandaj okazintaĵoj en la mondo estas simple la historio de ĝiaj krimoj. (Voltaire)
24/02/2021
La romanoj (4) | Ho ve! Soldatoj portantaj spegulojn, aferojn de virinoj!
Seneko rakontis, ke la moralistoj restis tute ŝokitaj pri la speguloj kiujn la romiaj soldatoj kunportis, "aferoj de virinoj".
Svetonio, en sia biografio pri Nerono, skribis, ke la ĉefaj manĝĉambroj de lia grandioza palaco estis rondformaj kaj moviĝis tra la tago pere de mekanismo, kiu verŝajne temis pri tiu kiu estis eltrovita en 2009. Iu inĝenieria verko kiu ebligis akompani la movon de la ĉielo.
"Troa drinkado estas nenio krom memvola frenezo." (Seneko)
"Onidire la partoj ŝokiĝis kiam ili trovis pornografiaĵon en la bagaĝo de romia oficisto en Kartas." (Plutarko)
Referenco:
MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.
Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/la-romanoj-3.html
Bildo: Koliseo (foto de C.D. - 2016)
22/02/2021
Ajuricaba, amazonia indiana heroo kontraŭ la portugala dominado
Estis lanĉita en la pasinta decembro, en Manaus, ĉefurbo de la ŝtato Amazonas, en la brazila Amazonio, la grafika novelo Ajuricaba [aĵuri'kaba], kies scenaro estis disvolvita de Ademar Vieira, kun desegnaĵoj de Jucylande Júnior, kaj temas pri la vivo de la indiano Ajuricaba (?-1728), el la tribo de la manaoj, kiu komence de la 18a jc ribelis kontraŭ la portugala invado kaj koloniado, en regiono borde de la rivero Negro, alfluaĵo de la granda rivero Amazono. Lia vivhistorio estis antaŭe literature rakontita kaj eĉ fariĝis temo por teatro kaj bildrakontoj. Li estas sufiĉe bone konata en la regiono.
Ademar Vieira sindediĉis dum ses monatoj al historia kaj antropologia esploroj. Kiam Ajuricaba estis arestita, li devis esti sendita al la urbo Belém (1616), proksima al la rivero Amazono, por esti vendita kiel sklavo. Dum la vojaĝo per barko, li memmortigis kune kun alia tribestro, sinĵetantaj en la riveron, post malsukcesa provo mortigi la soldatojn kiuj irigis ilin. La manaoj estis tute ekstermitaj post tri jaroj en 1730. En letero sendita de la koloniantoj al la reĝo Johano la 5a, li estas priskribata kiel "malfidelula", "orgojla" kaj "tre malrespektema"... La grafika novelo estis disdonita al ĉiuj bibliotekoj de Manaus kaj en kelkaj ŝtataj lernejoj.
Pri la lingvo de la manaoj, kiel kuriozaĵo, oni scias malmulte krom listo de 140 vortoj registritaj en verkaĵo en la latina, Glossaria Linguarum Brasiliensium (Vort-aroj de la Brazilaj Lingvoj), verkita de la germana naturisto Carl Friedich Philipp von Martius (1867). En sia scenaro, Vieira utiligis kelkajn el tiaj vortoj inter ili huena-n (ni iru), kiu servas kiel stimula krio al la militistoj sub la komando de Ajuricaba.
Referencoj:
AJURICABA (INDÍGENA). En: Wikipédia, a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Ajuricaba_(ind%C3%ADgena). Aliro: 19 feb. 2021.
LICHOTTI, Camille. Ajuricaba, o insolente. Piauí, Rio-de-Ĵaneiro, n-ro 173, p. 11-12, 2021.
Bildo uzata simple kiel ilustraĵo.
17/02/2021
Cursos gratuitos de esperanto pela internet
Duolingo
https://pt.duolingo.com/course/eo/pt/Aprenda-esperanto
Lernu!
Programa Mia Amiko
http://esperanto.brazilo.org/programa-mia-amiko
Kurso de Esperanto
http://kurso.com.br/index.php?pt
Esperanto para um mundo moderno
Esperanto em 12 dias
https://learn.esperanto.com/pt/
Saluton! Esperanto Aŭtodidakte
15/02/2021
José Saramago: Historio estas "muntaĵo" de tiuj kiuj havas voĉon
La historiistoj prezentas simplan kaj logikan kronologian realecon. Sed la vero estas tio, ke temas pri iu muntaĵo surbaze de iu vidpunkto. Historio estas skribata sub maskla starpunkto. Se ĝi estis farita de virinoj estus malsimila afero. Fine, estas iu Historio de tiuj kiuj havas voĉon kaj alia, ne rakontata, de tiuj kiuj ne ĝin havas.
Referenco:
AGUILERA, Fernando Gómez. As palavras de Saramago: catálogo de reflexões pessoais, literárias e políticas. San-Paŭlo: Companhia das Letras, 2010.
12/02/2021
Kiomo da infandemandoj, ĉina ideogramo por "virino" k aliaj kuriozaĵoj
10/02/2021
Esperantaj sinonimoj (13)
verŝi - fluigi
vervo - fervoro, vigleco
vespero - krepusko, sunsubiro, tagfiniĝo
vestiblo - antaŭĉambro, enirejo
veterinaro - bestkuracisto
vetoo - malpermeso
Referenco:
OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999.
08/02/2021
La romanoj (3) | Afrodiziigaĵoj el ekskrementoj de bestoj
Referenco:
Bildo: Romo, Muzeo de Ostia Antica (2016)
06/02/2021
02/02/2021
Ĉilio 1-0 USSR | La plej malĝoja golo en la historio de Ĉilio
La 11an de septembro, 1973. Militista puĉo en Ĉilio. En la sekvanta tago, kamionoj kaj busoj irigis al la Nacia Stadiono grandan nombron da arestitoj, ne nur ĉilianojn sed eksterlandanojn el ĉirkaŭ 40 naciecoj, akuzitajn de revolucio. Entute 7 mil homoj. Sekve vestejoj fariĝi ĉambroj por demandado aŭ ĉeloj tiel plenhomigitaj ke ne estis spaco por ke ĉiuj dormu samtempe.
SIMON, Roberto. O Brasil contra a democracia. Piauí, Rio de Janeiro, jan. 2021, p. 16.