03/10/2021
05/09/2021
Kio troviĝas ene de la mansaketo de Elizabeto la 2a kaj aliaj kuriozaĵoj
Ho ve! Ni estis trompitaj. :-) Oraj olimpiaj medaloj enhavas nur 6 g da oro! La resto temas pri 92,5% da arĝento!
La demando kiu ne volas silentiĝi: fine, kio troviĝas ene de la mansaketo de Elizabeto la 2a? Unue sciu, ke ĝia komercmarko estas Launer kaj la reĝino posedas pli ol 200 el ili. Sed ni vidu kion ŝi ordinare portas en ĝi: legokulvitrojn, bongustaĵojn por siaj hundetoj, kiuj eventuale akompanas ŝin, poŝtranĉileton, pastelon el mento, etan ŝminkilujon kaj de tempo al tempo eltondaĵojn el taggazetoj pri krucenigmoj.
La robotoj de YouTube detektas ne rajtigitan uzon de certaj muzikaĵoj kaj ili forviŝas la videofilmetojn pri ili. Policisto el Oakland, en Kalifornio, sciis pri tio kaj sekve ekaŭdis la muzikaĵon "Blank Space" pere de la poŝtelefono kiam li arestis ulon. Alifoje li utiligis la muzikaĵon "Sublime" kiam ĵurnalisto alparolis al li. Sola kialo: malpermesi, ke la registradon de la du momentoj estu afiŝitaj en la videokanalo.
En Usono oni realigis la unuan transplanton de tute artefarita koro.
Partoj el Meksik-urbo enprofundiĝas ĉirkaŭ 50 cm pojare laŭ konkludo de sciencistoj de Nacia Universitato Aŭtonoma de Meksiko. La kialo por tia fenomeno kuŝas sur la fakto, ke la urbo eltiras akvon el akvaroj, kiuj estas malpleniĝantaj kaj igas tion, ke la grundo estu cedanta.
Fonto |
Superinteressante (brazila revuo)
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/kuriozajoj-germanaj-familiaj-nomoj-kiuj.html
18/08/2021
KURIOZAĴOJ | Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas prefesion/ "Finiĝi per pico"/ Deveno de la termino "adoleskantaĝo"
29/07/2021
Polemika leĝo en Usono/ Nomoj de homoj en la rusa/ Forbruligitaj libroj kaj aliaj kuriozaĵoj
16/07/2021
La fingro kiu montras/ Tradukfuŝoj/ La unuaj vortoj de Adamo al Eva/ La plej longa vorto en la angla
"La fingrmontro" en kelkaj afrikaj lingvoj signifas la ciferon sep, pro tio, ke se ni kalkulos per la fingroj ekde la fingreto de la maldekstra mano, la sepa estos ĝi...
Antaŭ kelkaj jardeko, afrika franclingva delegito deklaris la jenon en UN-kunveno: "Afriko ne plu starigas altarojn al la dioj" (L'Afrique n'érige plus des autels aux dieux). Problemo okazis: la interpretisto konfuzis autels kun hôtels kaj aux dieux kun odieux kaj la traduko fariĝis tiel: "Afriko ne plu konstruas terurajn hotelojn" (L'Afrique n'érige plus des hôtels odieux).
En konkurso pli la plej bona palindromo pri la unuaj vortoj de Adamo al Eva, venkis tio: "Madam, I'm Adam". ("Sinjorino, mi estas Adamo" en la angla).
"Antidisestablishmentarianism", vorto kiu signifas kontraŭan starpunkton pri la apartigo inter la la Eklezio de Anglio kaj la Eklezio de Irlando, estas konsiderata la plej longa vorto en la angla lingvo, ne konsiderante medicinajn aŭ sciencajn terminojn.
Fonto |
As Línguas do Mundo [La lingvoj de la mondo], de Charles Berlitz. Eldonejo Nova Fronteira, 1988.
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/07/lgmlxzssaw-la-anonco-de-la-pastro.html
01/07/2021
l;;gmlxzssaw/ La anonco de la pastro/ Platono kaj Aristotelo pri la demokratio kaj aliaj kuriozaĵoj...
l;;gmlxzssaw
Tiu estis stranga vorto kiu aperis en Twitter-mesaĝo de US Strategic Command, militista divizio kiu zorgas pri la nuklea arsenalo de Usono. Ĝi estis forigita post kelkaj minutoj kaj sekvita de kripta rimarko: "ne konsideru la afiŝon". Ĉu estus kodo? Adeptoj de QAnon, konspira teorio ekstremdekstra, supozeble malkodis la mesaĝon, kiu signifus "Q senkulpigita". La armeo klarigis ĉion: la militisto kiu zorgas pri la konto kaj estis laboranta hejme nevole lasis la komputilon malfermita kaj lia fileto tute hazarde tajpis ion sur la klavaron.
La anonco de la pastro en brazila taggazeto
15/06/2021
Pli longaj someroj en la norda hemisfero, la besto-vegetaĵo kaj aliaj kuriozaĵoj...
07/06/2021
Pri erektiĝo, bakterioj, plej mallonga milito kaj aliaj kuriozaĵoj
La vorto semajno devenas el la latina lingvo septmana, tio estas, sep matenoj. Tia tempodaŭro rilatiĝas al la tempo kiun la Luno bezonas por ŝanĝi sian fazon.
Leonardo da Vinci, en la 15a jc eltrovis, ke estas la sango kaj ne la aero kiu igas la penison erektiĝi laŭ oni kredis ekde la Antikveco.
Se paroli pri tio, la brazila portugala havas 369 sinonimojn por la vorto peniso, 299 por vagino, 279 por prostituitino, 232 por seksumi, 90 por sidvangoj, 72 por sekskuniĝo kaj 46 por testikloj.
Ekzistas proksimume 100 milionoj da bakterioj en unu mililitro da salivo. En la buŝo vivas pli ol 600 malsamaj specioj de bakterioj.
La plej mallonga milito en la Historio okazis en 1896 inter Zimbabvo kaj Anglio: 38 min.
La esperanta teniso devenas el la angla tennis, kiu siavice devenas el la franca volitiva verboformo tenez, kutime kriita de tiu ludisto kiu ĵetas la pilkon.
La vorto ĉarlatano devenas el la itala ciarlatano, kiu siavice devenas el la verbo charlare = babili. La termino ciarlatano estis uzata en la renecansa Italio por nomumi la vendistojn de falsaj kuraciloj kiuj provis disvendi siajn produktojn en la placoj, kun multe da elokvento kaj karismo, eĉ inkluzive per teatrecaj gestoj.
Nur 0,5% el la brazila loĝantaro 25-65jaraĝa havas magistrecon, 0,1% doktorecon. En Francio, tiaj nombroj estas 10% k 1% respektive. En Germanio, 12% k 1%. Usono: 11% k 2%.
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/la-unuaj-europaj-virinoj-alvenintaj-al.html
28/05/2021
La unuaj tri eŭropaj virinoj alvenintaj al Brazilo (1551) kaj aliaj kuriozaĵoj
En 1551 tri orfinoj fratinoj estis la unuaj tri eŭropaj virinoj kiuj alvenis al Brazilo. Multaj, en tia kondiĉo, eke estis senditaj por edziniĝi al kolonianoj, kio reprezentis monŝparon por la Eklezio en la senco de orfejoj.
Kelkaj plantoj perceptas la sonojn, eĉ se ili kompreneble ne havas la kapablon aŭdi. Ekzemplo: Plantoj Arabidopsis thaliana povas detekti la bruon de maĉado de raŭpeto kaj produkti toksinojn en la folioj por lukti kontraŭ ĝi.
La aligatoro, kiam ĝi eventuale perdas sian voston, povas kreskigi ĝin denove ĝis 22 cm.
La plej antikva respubiko en la mondo estas San-Marino, kreita en 301 p.K.. En Eŭropo ankoraŭ troviĝas 12 monarkioj.
Vi lernis en la lernejo: primo estas natura nombro kies ununuraj naturaj divizoroj estas 1 kaj ĝi mem. Ili estas senfinaj. La plej granda jam konata havas 17,4 milionojn da ciferoj.
Fonto | Brazila revuo Superinteressante
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/en-akvoguto-en-la-maro-trovigas-1.html
26/05/2021
La plej antikva sporto, alergio al katoj kaj aliaj kuriozaĵoj
La biblia esprimo "doni perlojn al la porkoj" havas version en la ĉina lingvo: "ludi pianon al bovino".
Ĉu vi estas alergia al katoj? Atentu! Ĉar tio estas kaŭzata de proteino nomata Fel d1. Ĝi ĉeestas en la salivo tiaj felisoj, kiu disiĝas tra la hararo kiam ĝi sin lekas. Entrepreno Purina kreis novan porcion kiu parte eliminas la alergenon, kio estas sufiĉa por malaperigi la homan alergion.
Onidire estas pruvite, ke ĉevaloj sin rekonas antaŭ spegulo, tio estas, ili havas memkonscion.
Estas 1,01 telefonlinio por ĉiu enloĝanto en la planedo.
La forĵeto de ĵetlancoj estas konsiderata la unua sporto kiu aperis en la mondo. Konata ankaŭ de la neandertaloj, la ĵetlanco estis uzata por la ĉaso. Arkeologiaj evidentaĵoj atestas, ke estis trejnadoj per ĝi antaŭ ol la prahistoriaj homoj foriros por ĉasado. Verŝajne konkuroj inter ili rezultis el tia praktiko.
Fonto | Brazila revuo Superinteressante
Prie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/maksimuma-nombro-da-skribsignoj-en.html
13/05/2021
Maksimuma nombro da skribsignoj en Facebook, WhatsApp k.a./ Pli multekostaj TV-serioj kaj aliaj kuriozaĵoj
Maksimuma nombro da skribsignoj po unu afiŝo | Instagram: 2.200, WhatsApp: 65.536, Facebook: 63.206, Telegram: 4.096.
La plej multekostaj TV-serioj: 1º - Game of Thrones: US$ 15 milionoj, 2º The Crown: US$ 13 milionoj, 3º - ER: US$ 12,5 milionoj.
Oni kalkulas, ke jam ekzistis 108 miliardoj da homoj en la planedo.
En la sensencaj konkursoj por vidi kiu manĝas plie kaj pli rapide, usonano Joey Chestnut havas la rekordon pri manĝado de kolbasobulkoj: 75 en 10 minutoj.
La esprimo propeka kapro en sia deveno rilatiĝas kun la Malnova Testamento: okaze de la juda festo pri Yom Kipur (Tago de la Pardono), du kaproj estis elektitaj. Unu estis oferbuĉata kaj alia elpelita al la dezerto kiel ofero. De tio la esprimo, kiu signifas "kapro prenanta sur sin la pekon de aliaj" (PIV).
8,7 milionoj da specioj ekzistantaj en la mondo ankoraŭ ne estis klasifikitaj, tio estas, 80% el la tuto.
Fonto | Brazila revuo Superinteressante
Plie en |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/kiomo-da-infandemandoj-cina-ideogramo.html
17/04/2021
16/04/2021
Leonardo da Vinci
estis pentristo,
skulptisto, sciencisto,
inĝeniero, anatomiisto,
matematikisto, verkisto
kaj arkitekto.
12/04/2021
La romanoj (7) | Kiel eviti la hajrofalojn kaj havi brilajn dentojn
Galeno (ĉ.129-ĉ.217), romia kaj fama kuracisto kaj filozofo, kies ideoj ĝuis grandan prestiĝon dum jarcentoj, iam dikonigis en unu el siaj verkoj du tre simplajn receptojn por eviti la harajn falojn. Atentu bone: iun pomadon surbaze de pulvorigtitaj muskapoj kaj alian faritan el ekskrementoj de tiaj ronĝuloj.
Katulo, romia poeto en la 1a jc. a.K., nakiĝinta en Verono, diboĉis pri la brilaj dentoj de rivalo, atribuanta ilin la hispana kutimo lavi la dentojn per urino. Alie la amonio el la urino havigitaj en la "latrinae publicae" estis uzata por la lavado de vestaĵoj.
Plinio (23-79 d.C.), en sia Natura Historio, registris tion, ke la malriĉuloj kutimis fari bruojn sur la muroj de siaj domoj kvazaŭ ili estus fenestroj, kutimo poste forlasita pro perfortaj raboj.
"Kiam iu ne sciante manĝas homan viandon, servitan de posedantoj de senskrupulaj restoracioj kaj samtipaj personoj, la simileco kun porkviando estas tuj rimarkebla." (Galeno, Pri la povo de la manĝaĵo)
Referenco:
MCKEOWN, J.C.. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.
Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/la-romanoj-6-la-kvalitoj-de-bona.html
19/03/2021
La Antikveco malkonis la bluon
Brita William Ewart Gladstone (1809-1898), intelektulo, kaj diversfoje Unua Ministro, admiranto de la verkoj de Homero, estis tiu kiu unuafoje rimarkis, ke la greka poeto malgraŭ liaj multnombraj priskriboj, neniamomente faris aludon al la tonoj de la koloro bluo, ĉeestantaj en la Naturo. En siaj esploroj rilataj al la mencio de koloroj ĉu en Iliado ĉu en Odiseado, li konstatis, ke dum la blanko estis menciita centfoje kaj la nigro preskaŭ ducent, la ruĝo, la verdo kaj la flavo estis malofte menciitaj. Nenia aludo al la bluo, inkluzive en aliaj verkoj de la epoko.
Germana lingvistiko Lazarus Geiger konstatis, ke la fenomeno samokazis en aliaj kulturoj, tiaj kiaj en la araba (Alkorano), ĉina, hebrea (en la unuaj partoj de la Biblio), islanda kaj hinda (Vedoj).
Jules Davidoff, psikologo (Londono), levis demandon pri la kuriozeco pri la blua koloro por la ĉielo kaj la maro, konsiderante, ke la kolorecoj estas ŝanĝemaj en ambaŭ kazoj. En eksperimento ĉe tribo de Namibio, li observis, ke homoj havis neniun vorton por nomumi la bluon. Kompense ili uzis diversajn terminojn por nomumi malsimilajn verdtonojn.
Deutscher, alia esploristo scivolema pri la demando, faris eksperimenton kun la propra filino kiam ŝi estis infaneto: Li instruis al ŝi la nomojn de la koloroj de objektoj inkluzive la bluon. "Kiam mi certis, ke ŝi sciis uzi la vorton blua por la objektoj, mi eliris kun ŝi en tagoj de blua ĉielo kaj demandis pri kia estis ĝia koloro." Ŝi ne sciis respondi. Li komprenis, ke ne estis urĝa neceso por ŝi por atribui koloron al la ĉielo. Ĝi ne estas objekto... La antikvaj popoloj pensis sammaniere.
Referenco:
Por que civilizações antigas não conheciam o azul? Disponebla ĉe: https://www.bbc.com/portuguese/noticias/2016/02/160221_civilizacoes_antigas_cor_azul_rb?. Aliro en: 18 mar. 2021
12/02/2021
Kiomo da infandemandoj, ĉina ideogramo por "virino" k aliaj kuriozaĵoj
23/01/2021
La romanoj (2) | Ĉu estos aliaj marbordoj trans la oceano?
"La grekoj estas raso kiu valoras nenion. Oni sukcesas lernigi nenion al ili." (Katono la pli maljuna, citita de Plinio en lia Natura Historio)
"Onidire estas aliaj marbordoj trans la oceano. Tia tipo de afero estas granda malvero, ĉar la oceano ne povas esti navigebla." (Seneko)
"Kvankam estas ordinara afero skurĝi la lernantojn, certe mi ne agnoskas la kutimon." (Kvintiliano)
Referenco:
01/01/2021
La romanoj (1) | Ia ŝipo brilis sur la ĉielo
Romo | Muzeo de Ostia Antica (2016)
Ĉu trinki lakton? Porti pantalonojn en la Antikva Romo? Neniel! Aferoj de barbaroj! La uzado de pantalonoj, kiu eke disvastiĝis tra la tempoj estis malpermesita de la imperiestro Honorio ĉe la fino de la 4a jc p.K.
La gaŭloj inventis tualetan sapon surbaze de besta graso kaj cindroj. La romanoj, tiaj kiaj la grekoj, utiligis olivoleon kaj spongon dum la baniĝo.
"Sonĝi, ke mortis aŭ estas krucumata estas antaŭvido pri geedziĝo por la fraŭloj." Artemidoro el Daldis en sia verko Pri la interpretado de la sonĝoj.
"Io kio similis al ŝipo brilis sur la ĉielo...", "Io kiu similias al granda floto estis ekvidita sur la ĉielo en Lanuvio, proksima al Romo." (citita de Tito Livio en lia libro Historio de Romo).
Referenco:
31/12/2020
Japanio | Nova maniero forpeli ursojn el la plantejoj...
En la urbo Takikawa, en Japanio, la terkultivistoj havas novan alternativon por forpeli la predantojn kiel ursojn el la plantejoj pere de la instalo de du mekanikaj lupoj. Tiaj robotoj, kiuj estas altaj je 2,6 m, havas malveran felon, videblajn dentojn kaj ruĝajn okulojn kaj krome ili balancas la kapon se ne paroli pri la eligo de hurloj, bojoj kaj pafoj por ke la ursoj ne allkutimiĝu...
Referenco:HARA, Carlos Eduardo. Animais robôs. Superinteressante, San-Paŭlo, dec. 2020. Supernovas.
10/11/2020
"Päästää sammakko suustaan"
En la finnlanda lingvo, "Päästää sammakko suustaan" signifas "liberigi la bufon el la buŝo", populara esprimo kiu estas dirata kiam vi diras ion tute malkonvenan ekzemple demandi al virino ĉu ŝi estas graveda kaj ŝi ne fakte ne estas.
Referenco:
VAIANO, Bruno. Päästää sammakko suustaan. Superinteressante. San-Paŭlo, okt. 2020. Oráculo, p. 70.
















