18/08/2021

KURIOZAĴOJ | Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas prefesion/ "Finiĝi per pico"/ Deveno de la termino "adoleskantaĝo"

 



Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas profesion

La sudo de Brazilo estas regiono al kiu alvenis multe da enmigrantoj ĉefe portugalanoj (el Azoroj), germanoj kaj italoj. Sube kuriozaj familiaj nomoj germandevenaj kiuj multaj brazilanoj havas:


Bauer = terkultivisto
Becker = panfaristo
Koch = kuiristo
Küster = sakristiano
Maurer = masonisto
Müller = muelisto
Schäfer = paŝtisto
Schmidt = feraĵisto
Schneider = tajloro
Schumacher = ŝufaristo
Zimmer = lignaĵisto
Weber = teksisto


"Finiĝi per pico"

En la brazila portugala ekzistas la esprimo acabar em pizza (finiĝi per pico) kiu rilatiĝas al situacio kiu ne estis solvita malgraŭ kelkfoje multe da diskutado pri la afero. 

La esprimo estis kreita surbaze de okazaĵo. En la 60aj jaroj estis momento de serioza krizo inter la estraranoj de la futbalklubo Palmeiras, en la urbo San-Paŭlo. Por diskuti la problemon, ili aranĝis kunvenon en kiu post 14 horoj da seninterompa diskutado kies celo estis solvi la konklikton. Ili komencis malsati kaj iu sugestis pri mendo de 14 picoj akompanataj de barelbiero kaj vino. La kunveno rezultigis nenion... En la sekvanta tago, sporta ĵurnalisto Milton Peruzzi, de Gazeta Esportiva, publikigis novaĵon kies titolo estis la jeno: Crise do Palmeiras termina em pizza. Krizo en Palmeiras finiĝas per pico.

La esprimo estas kutime uzata en la lando kiam politika skandalo finiĝas per pico...


Adoleskantaĝo

La koncepto pri adoleskantaĝo estas relative ĵusa. Ĝi aperis antaŭ 300 jaroj. La romanoj ekz-e donis nenian nomon al tiu vivperiodo inter infanaĝo kaj adolteco. Ĉu unuaj barbharoj en la knaboj? Ili jam estis preta por la armeo. Menstruo en la knabinoj? Ili jam estis preta por edziniĝi. 

Pro la unuaj lernejoj en la 17a jc la afero ŝanĝiĝis. "La infanoj ne plu intermiksiĝis kun la adoltoj aperis la lernoĉambroj en kiuj ili estis dividitaj laŭ aĝo kaj nivelo de simila lernado", laŭ historiisto Philippe Ariès en sia libro portugallingve História da Criança e da Família [Historio de la Infano kaj de la Familio]. Sekve al tio la termino estis kreita. Adoleskantoaĝo = aĝo de adoleskanto.


Um comentário: