09/08/2021

Parizo promesas renovigon en la Olimpiaj Ludoj de 2024




La Olimpiaj Ludoj en 2024, jam anoncitaj okaze de la malfermo de la konkurso en Tokio, estos en Parizo triafoje. La posttrijara evento signalos la centjariĝon de tiu okazinta en 1924.




La sportaj modalecoj disvolviĝos en diversaj lokaloj en la urbo, privilegiante tiujn kiuj ĝuas turisman karakteron. Parizo volas sin montri tiusence. Najbaraj urboj ankaŭ estos inkluditaj kiel ejoj por la olimpiaj aktivecoj. Marsejlo, sude de Francio, estos la subsidejo por sportkonkuroj pri futbalo kaj velado. Pro monŝparemaj kialoj, Parizo pensas profiti kiel eble plej multe la sportajn strukturojn jam ekzistantajn. La medaldisputoj de la surfado okazos en Teahupo'o, en la insulo Tahitio (Franca Polinezio). Gigantaj ondoj... La rompdancado (breakdance) debutos kiel olimpia modaleco.


Oni planas okazigi la malfermon de la evento borde de la rivero Sejno kaj ne kiel kutime en stadiono. Tio jam estis farita en la malfermo de la Junularaj Olimpikoj en 2018, malfemitaj ĉe la Obelisko en Bonaero. La fermaj ceremonioj estos en la Stade de France.


La Paralimpiaj Ludoj utiligos la saman logotipon de la tradiciaj Olimpiaj Ludoj, sen diferencoj pri koloroj kaj dezajno, sub la inspiro de la devizo pri libereco, egaleco kaj frateco de la Franca Revolucio.

Fonto |



Nenhum comentário:

Postar um comentário