02/08/2021

Kapoj pensas (6) | En la nomo de Dio/ Idiotoj/ Algoritmoj/ Lukti/ Negravuloj

 





Ni vivas la plej severan periodon de nia epoko, denove karakterizata de tempoj de perforto, kultura dekadenco, ekonomia fiasko kaj religia fanatikeco. En la nomo de Dio, la pligrandigo de politika ekstremeco en Brazilo pere de la ekstremdekstro provas subŝovi al ni novan ordon pri kutimoj, revigligante kadukajn konceptojn kiuj odoras al ŝimo, el epoko jam superita de la penso, de la arto, de la racio kaj de la scienco.

Marcelo Dutra da Silva, brazila ekologiisto, docento


Neniom kvanto da evidento persvados idioton.

Mark Twain (1815-1910), usona verkisto



La grandaj retoj de teknologio tre respondecas pri la avanco de la seninformado. Civilizitaj konversacioj, altnivelaj debatoj, racieco: tio ne prioritatas en la ellaborado de algoritmoj.

Anne Applebaum, ĵurnalistino kaj verkistino, aŭtorino de la libro portugallingve "O Crepúsculo da Democracia" [La Vesperkrespusko de la Demokratio] (Ed. Record)



Mi ne venkis ĉiufoje kiam mi luktis, sed mi perdis ĉiufoje kiam mi ne luktis.

Cecília Meireles (1901-1964), brazila poetino, pentristino kaj ĵurnalistino



Unuafoje en la Historio, teknologio estas efektive malaperiganta pli da dungoj ol kreanta ilin. Pli kaj pli robotoj prenas sur sin la respondecon pri ĉiu ripetata tasko. Estas krizo kiun la pandemio intensigis. Kaj nun ne plu temas pri lukto de klasoj, ĉar tia teknologia avanco estas kreanta la kategorion de la negravuloj.  

Rossandro Klinjey, brazila psikologo kaj verkisto


Plie |

Nenhum comentário:

Postar um comentário