27/07/2019
21/07/2019
Estu membro de GEA!
GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio vivas sian novan fazon
post la perdo de la sidejo en kiu disvolviĝis siaj aktivecoj dum longa tempo.
La plej grava afero estas tio, ke ĝi daŭrigas sian aktivadon, ĉefe en la kampo
de E-lernigado. Oni revigligis la okazigon de Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto kaj
aranĝas aliajn eventojn tra la jaro por kunfratigi la esperantistojn
niaregione, kiel ekzemplo la ĵus okazinta promeno al Guaíba. Nia biblioteko
sukcesis ŝirmon en nova kaj pli adekvata ejo danke al la ege grava komplezemo
de nia samideano Antônio Filippini.
Sub la respondeco de la institucio tri diversnivelaj E-kursoj okazas nuntempe mardon vespere kaj sabaton posttagmeze ĉe Centro Cultural CEEE-Erico Veríssimo, iu bela partnereco kiu GEA tenas jam de kelkaj jaroj. Sekve al tio, nia regiona
Esperantoasocio, samkiel iu ajn alia, bezonas la apogon de ĉiuj kiuj povas persone kontribui pere de membriĝo al ĝi. La monrimedoj akiritaj kontribuas por ke ni ekzemple povu okaze de kursdiskonigado pagi reklamafiŝojn en Facebook pri novaj kursoj.
Britio: vestaĵoj nur por fari foton
Laŭ enketo
komisiita de la kreditkarto-kompanio Barclaycard, preskaŭ unu el 10 aĉetantoj
(9%) en Britio agnoskas la aĉeton de vestaĵoj nur por fari foton por socimediaj
amaskomunikiloj kiel Instagram. Post kiam la kostumo de la tago iĝas reta, ili redonas ĝin ree al la vendejo.
Kontakto
n-ro 289 (2019:1)
17/07/2019
Mi iam en Prago
En Prago (1996) mi estis
partoprenanta en la Universala Kongreso de Esperanto kaj mi iutage troviĝis en
la restoracio de la impona kulturdomo en kiu la evento realiĝis, sidanta ĉe la
verŝotablo por trinki kafon,
se mi bone memoras... Mi ekbabilis kun japano kiu sidis apud mi kaj li demandis
al mi pri mia profesio. Mi respondis, ke mi estas instruisto. Li tuj sin turnis
al siaj kunuloj samlandanoj sidantaj aliflanke kaj komentis al ili, ke mi estas
instruisto. Ĉiuj rigardis min kun granda admiro sur la mieno... Fine, ĝuinda
momenteto en kiu la japana spirito pri respekto kaj valorigo de la instruistoj
trafis min.
Deveno de la primitivaj adverboj
Plejmulte
de la tiel nomataj primitivaj adverboj de E-o devenas el la franca lingvo (adiaŭ, ĉi, heraŭ,
parkere...) El la germana: ajn,
baldaŭ, des, for, ja, ju, morgaŭ, nun, nur. El la latina: eĉ, hodiaŭ, jam, jen, supre, tamen. El la itala: almenaŭ, ankaŭ, ankoraŭ. El la angla: jes, ĵus. El la rusa: nepre.
Referenco: La Fonto de Esperanto, de D.B. Gregor (Kardo, 1982)
Assinar:
Postagens (Atom)