31/07/2020
1938: Esperanto Internacia informas pri Str. Zamenhof, en Porto Alegre
30/07/2020
Kio estis dirita pri sekso...
Sekso: kunhelpo
Kiso: kareco
Brakumo: amo
Virtuala sekso estas la manko de sekso farita publika.
M.M. Soriano
Lingvaj kuriozaĵoj (3)
La plejmulto de la arabaj literoj havas kvar
malsimilajn formojn kaj ili estas uzataj depende ĉu ili troviĝas en la komenco
de la vorto, inter aliaj literoj, en la fino de la vorto aŭ tute sola.
La japanaj semajntagoj omaĝas la sunon, la lunon, la fajron, la akvon,
la lignon, la arĝenton kaj la kupron.
Por eviti konfuzon kun "drei" (3), kiam
parolata ĉe telefonalvokoj, la germana"zwei" (2) transformigas en "zwo" samkiel
la portugala "seis" (6)
transformiĝas em "meia" ("duona") - aludo al "meia
dúzia" ("duona dozeno").
La ĉina ideogramo por
"viro" aspektas kiel figuro kun du kruroj; tiu por
"virino", iu homo portanta ion.
En la ĉeĥa, "Rus" signifas
"ruso-n"; "rus", "blato-n".
Iu poemeto
Post multe mediti
Mi decidis editi
Ĉion kion la koro
Al mi diktos
> Paulo Leminski, brazila poeto
Jarcentoj da malpureco
Onidire la reĝino Izabelo, de Hispanio (1451-1504), nur banis sin nur dufoje tra la vivo. En la majesta Palaco de Versajlo, dekreto de 1715 de Luizo la 14a determinis, ke la fekaĵoj estu reprenitaj en la koridoroj de la palaco almenaŭ unufoje monate. Versajlo kalkulis kun nur unu banĉambro, kiu ne estis uzata. Oni diras, le Dom Johano la 6a, portugala reĝo, ne kutimis ŝangi la ĉemizon, kiu simple estis portita ĝis putriĝo sur la korpo.
Referencoj:
Séculos de Imundície [Jarcentoj da Malpureco], artikolo de la brazila revuo Veja, de 12/dec/2007, bazita sur la libroj Clean - A history of Personal Hygiene and Purity, de Virginia Smith kaj The Dirt on Clean, de Katherine Ashenburg
La simbolo da la heliko diverslingve
Bulgara -simivosto aŭ simieto
Ĉina - muso
Dana - elefantnazego
Franca - heliko
Germana -simivosto aŭ simieto
Greka - anaseto
Hebrea - strudelo
Hungara -tervermo aŭ larvo
Indoneza -simivosto aŭ simieto
Itala - heliko
Korea - marheliko
Finna - katvosto
Kazaĥa -lunorelo (malkreskanta)
aŭ hundovizaĝo
Norvega - rokambolo
Pola - simivosto aŭ simieto
Rusa - hundeto
> Fonto: Revuo Superinteressante
29/07/2020
Falsos amigos português/esperanto
Atrakcio = "Cada um dos programas atraentes de um espetáculo de variedades." (PIV-2005)
Cafeteria = "Estabelecimento comercial onde se vende sobretudo cafezinho, e, ainda, sanduíches, etc." (Aurélio)
Kafeterio = "Restaurante onde os próprios clientes se servem do bufê aquilo que eles desejam, e geralmente comem em pé." (PIV-2005)
27/07/2020
Brazilo/Argentino: ŝercemaj frazoj sur kotŝirmiloj de kamionoj
En la 19a jc en Argentino oni havis la ideon ornami la kotŝirmilojn de kamionoj kun desegnaĵoj kaj humuraj, ŝercemaj frazoj, kiuj poste fariĝis kutimo ankaŭ en Brazilo, precipe en la 80aj jaroj. Jen brazilaj ekzemploj pri ili:
Ĝojo de fosto estas troviĝi en arbaro sen hundo.
Mi neniam dormis antaŭ la stirilo... sed jam vekiĝis stiranta.
Se ne plaĉas al vi la manieron pere de kiu mi stiras, for de la trotuaro!
Mi estas pli perdita ol kalsono dum la miela tempo!
Estas du vortoj kiuj malfermas ĉiujn pordojn: tiru kaj puŝu.
La diferenco inter la prizono kaj la geedziĝo estas tio, ke oni povas ludi futbalon en dimanĉo.
Mono ne alportas feliĉon, sed helpas suferi en Parizo.
Dio faris la viron unue por virino ne fari konjektojn.
Ne estas rapidemo, estas resopiro.
Sur kamiono de porkoj: Mi ne estas... (nomo de futbalklubano), sed mi portas la fanaron.
Ĉu vi kredaj je amo en la unua ekvido aŭ vi volas, ke mi preterpasu denove?
Esperantaj Sinonimoj (7)
ŝanĝi - variigi, aliformigi
> Referenco:
Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)
24/07/2020
Turismo en la Antikva Romo
Férias Pagãs: na trilha dos antigos turistas romanos [Paganaj Ferioj: sur la spuroj de la antikvaj romiaj turistoj], de Tony Perrot (portugallingve pere de Eld. Rocco), estas tre interesa libro tiuj kiuj volas koni iom pli pri la grekromia antikveco. La aŭtoro, aŭstraliano loĝanta en Usono, kune kun sia koramikino travojaĝis utiligante la kutiman turisman itineron faritan de monhavaj romianoj dum ilia libertempo - el Grekio al la t.n. Malgranda Azio (Anatolio) kaj poste al Egiptio, jen raportanta pri sia propra vojaĝsperto jen raportanta pri aferoj kiuj ordinare okazis en la antikvaj tempoj al la turismantoj.
23/07/2020
22/07/2020
La premsonĝoj de la pandemio
VARGAS, Bruna. Sonhos contaminados. Zero Hora, Porto Alegre, 18-19 jun. 2020. Vida, p. 4.
21/07/2020
20/07/2020
Gaŭĉa E-Asocio: Realigoj de la estrarperiodo 2018-2020
En la pasinta sabato la 18an de julio estis elektita kaj enpostenigita la nova estraro de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio al la estrarperiodo 2020-2022, kun la elekto de Eugênio Carlos Gallichio Hansen kiel prezidanto. Finiĝis tiamaniere la mandato de la antaŭa estraro, kiu dum du jaroj respondecis pri la aktivecoj de GEA: César Dorneles Soares (prezidanto), Euĝenio Carlos Gallichio Hansen (Vicprezidanto), Miguel Rocha Bento (1a Sekretario), Marco Aurélio Roncatti (2a Sekretario) kaj Renato Oliveira Pereira (Kasissto). Sube malonga raporto pri la ĉefaj realigoj de GEA tiuperiode:
Eventdiskonigado per propraj paĝoj en Eventa Servo kaj Duolingo Events.
Kreo de la portugallingva virtuala bulteno GEA Informa.
18/07/2020
Aŭtopromeno tra urbostratoj de la mondo aŭdante lokajn radiostaciojn
Danke al la la retejo Drive and Listen eblas al vi simuli agrablajn promenojn pere de aŭtomobilo tra stratoj de diversaj urboj en la mondo kiel Berlino, Budapeŝto, Seulo, San-Peterburgo kaj Tokio, en kiu vi samtempe aŭdas lokajn radiostaciojn. Vi povas ankaŭ duobligi la rapidecon de la veturilo.
16/07/2020
Bestnomoj en la prahindeŭropa lingvo kaj Esperanto
katta - kato
porkos - porko
kapros - kapro
tauros - bovo
kóllumbhos - kolumbo
kikonja - cikonio
korwos - korvo
sérpernos - serpento
mus - muso
Rimarko: pro teknikaj kialoj oni ne reproduktis ekzate ĉiujn supersignojn kutime uzatajn por skribi la nomojn de la bestoj en la protohindeŭropa.
Referenco:
15/07/2020
12/07/2020
Numeroj 1-10 en la prahindeŭropa lingvo kaj Esperanto
óynom = unu
dwóh = du
tríms = tri
kwetwós = kvar
pénkwe = kvin
swéks = ses
septm = sep
hoktow = ok
knéwn = naŭ
dékm= dek
Rimarko: pro teknikaj kialoj oni ne reproduktis ekzate ĉiujn supersignojn kutime uzatajn por skribi la nomojn de la numeroj.
Pri la sama temo en komparo kun la franca lingvo vidu:
11/07/2020
Esperantaj Sinonimoj (6)
subite - abrupte - neatendite
subvencio - monhelpo
sugesti - proponi
supozi - konjekti
surfaco - supraĵo
surprizi - mirigi
> Referenco:
Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)
10/07/2020
La Nigra Pesto (14a jc) instigis profundajn modifojn
La Bubona Pesto, ankaŭ konata kiel Nigra Pesto, kiu disvastiĝis tra Eŭrazio inter 1347 kaj 1351, provokis la morton inter 30% kaj 60% de la eŭropanoj kaj preskaŭ duonon de la ĉina loĝantaro ekzemple. Sed fine estas interese atentigi al la fakto, ke ĝi respondecis en diversaj gradoj pri profundaj ŝanĝoj en societo de la epoko.
La rimarkinda reduktado de la enloĝantaro en la feŭdoj determinis la finon de la eŭropa Feŭdismo kaj la manlaborado fariĝis tre valorigita aktiveco. Nepre necesis daŭrigi la plantadon, necesis alporti homojn el aliaj lokoj: liberaj homoj, sen servuteca kondiĉo, kiel tiuj kiuj naskiĝis en urboj aŭ translokiĝis el forlasitaj feŭdoj, klarigas la artikolo E se... a peste negra não tivesse acontecido? (Kaj se la Nigra Pesto ne estis okazinta), de Fábio Marton, en la brazila revuo Superinteressante de maj/2020, sur kiu mi baziĝis por verki tiun ĉi afiĉon.
Terareoj dediĉitaj al la agrokulturo transformiĝis en paŝtejoj por la brutaro. Tio malmultekostigis la viandon kiel homan nutraĵon kaj sekve faciligis la konsumon al pli granda enloĝantara kontingento. Alivorte: manĝi viandon ne plu estis privilegio de la riĉuloj.
Pro la malpligrandigo de la nombro da manlaboristoj, estis stimulo rilata al al plibonigo de la maŝinoj, en la kampo de la minekspluatado, metalurgio, teksado, segado kaj konstruado.
La mortigado kaŭzita de la pandemio rapidigis la malplifortigon de la potenco de la Eklezio, iamaniere instigante la ekapero de la Protestanta Reformo. Oni spekulacias, ke la rezultanta familiareco kun la morto faris, ke la pensuloj pli pensis pri siaj vivoj sur la Tero, anstataŭ pri la spiritualeco kaj postmorta vivo. (Vikipedio PT). Sekve al tio malfermiĝis vojoj por la ekakpero de la Renecanso kaj valorigo de la scienca penso ne plu ligita al religiaj konceptoj.
En ĉi tiu momento de nova pandemio, imageblas, ke ĝi povos influi almenaŭ certagrade en plensignifaj ŝanĝoj eĉ pozitivaj por la homaro, malgraŭ ĉio.
Referencoj:
MARTON, Fábio, E se... a Peste Negra não tivesse acontecido?. Superinteressante n-ro 415, p. 84-85, maj/2020.
https://pt.wikipedia.org/wiki/Peste_Negra