Mostrando postagens com marcador Politiko k Ekonomio. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Politiko k Ekonomio. Mostrar todas as postagens

15/11/2020

Balota merkatumo en la Antikva Romo

 

Romo | Panteono (foto de César Dorneles)

"Necesas, ke via balota kampanjo havu etoson de iu granda defilo, belega, splenda, sub la apogo de la popola ŝato kaj prezentanta dignan kaj unikan spektaklon. Laŭeble estas interese, ke estu ia tipo de skandalo kontraŭ viaj oponantoj, io kio rilatiĝas al krima sinteno, aŭ sekso, aŭ ĉantaĝo, tio kio estu pli propra de iliaj karakteroj." (Atribuita al Cicerono la Kvina, donanta konsilojn al la frato kiu kandidatiĝis al la Konsulejo)


Referenco:
MACKEOWN, J.C.. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

01/11/2019

Ni parolu pri vino



El intervjuo al la taggazeto Zero Hora, de 14-15/sep/2019, de argentina vinologo Adolfo Lonani, 71jara, kiu vivas en Porto Alegre jam delonge kaj sindediĉas al sia propra vinproduktado, ni elstarigu la jenajn donitaĵoj pri la situacio de la konsumo de vino en Brazilo:

= La brazilano drinkas mezume 1,8 litron da vino jare, el kiu 0,7 litro temas pri altkvalita trinkaĵo, 0,15 litro estas ŝaŭmvino kaj preskaŭ 1 litro estas ordinara vino.


= En Brazilo oni trovas, ke la vino devas esti multekosta por esti bona. Tio estas granda eraro. Por ekzemplo, la vino chardonnay kiun mi drinkas ĉiutage kostas R$ 24. La homoj pensas, ke se iu vino estas gaŭĉa kaj havas tian prezon, ĝi ne povas esti bona. Ili ne trinkas ĝin kaj aĉetas ĉilian vinon kontraŭ tiu prezo, kun tre malsupera kvalito – asertas la vinologo.

= La nacia vino havas la defion allogi novajn konsumantojn. La intervjuito mencias la manfaritajn vinojn kiel ekzemplon, kiuj sukcesis revolucii la merkaton. Laŭ li kiam la homo alkutimiĝas pagi plialtpreze pri biero, tio instigas lin fari la saman aferon rilate al la vino.

07/08/2019

Bolivio ĝuas plifavoran situacion


Dum la brazila ekonomio stagnas jam de kvar jaroj kaj tiu de Argentino kolapsas, Bolivio ĝuas plifavoran situacion, sub la regado de Evo Morales, ĉiam subestimita de niaj elitoj ĉirkaŭbrakitaj al la novliberalismo se ne paroli pri antaŭjuĝoj rilate al liaj indiĝenaj devenoj. La lando jam de pli ol sinsekvaj 12 jaroj vivas stabilan ekonomian fazon kaj oni antaŭvidas por 2019 kreskon de la malneta interna produkto laŭ 4%, plie ol Brazilo. Kompreneble niaj amaskomunikiloj ĝenerale tute silentiĝas pri tio samkiel kiel pri la krizo en la lando de la novliberalulo Macri.