Mostrando postagens com marcador Sportoj/Ludoj. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Sportoj/Ludoj. Mostrar todas as postagens

09/08/2021

Parizo promesas renovigon en la Olimpiaj Ludoj de 2024




La Olimpiaj Ludoj en 2024, jam anoncitaj okaze de la malfermo de la konkurso en Tokio, estos en Parizo triafoje. La posttrijara evento signalos la centjariĝon de tiu okazinta en 1924.




La sportaj modalecoj disvolviĝos en diversaj lokaloj en la urbo, privilegiante tiujn kiuj ĝuas turisman karakteron. Parizo volas sin montri tiusence. Najbaraj urboj ankaŭ estos inkluditaj kiel ejoj por la olimpiaj aktivecoj. Marsejlo, sude de Francio, estos la subsidejo por sportkonkuroj pri futbalo kaj velado. Pro monŝparemaj kialoj, Parizo pensas profiti kiel eble plej multe la sportajn strukturojn jam ekzistantajn. La medaldisputoj de la surfado okazos en Teahupo'o, en la insulo Tahitio (Franca Polinezio). Gigantaj ondoj... La rompdancado (breakdance) debutos kiel olimpia modaleco.


Oni planas okazigi la malfermon de la evento borde de la rivero Sejno kaj ne kiel kutime en stadiono. Tio jam estis farita en la malfermo de la Junularaj Olimpikoj en 2018, malfemitaj ĉe la Obelisko en Bonaero. La fermaj ceremonioj estos en la Stade de France.


La Paralimpiaj Ludoj utiligos la saman logotipon de la tradiciaj Olimpiaj Ludoj, sen diferencoj pri koloroj kaj dezajno, sub la inspiro de la devizo pri libereco, egaleco kaj frateco de la Franca Revolucio.

Fonto |



29/06/2021

UEFA Eŭro 2020 | Ĉiuj matĉoj de la kvaronfinalo

 



02/jul/21 | vendredo

Svislando-Hispanio / En Sankt-Peterburgo, Rusio

Belgio-Italio / En Munkeno, Germanio


03/jul/21 | sabato

Ĉeĥio-Danlando / En Bakuo, Azerbajĝano

Ukrainio-Anglio / En Romo, Italio


Plie |

https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Futbal-%C4%88ampionado_2021


24/06/2021

UEFA Eŭro 2020 | Ĉiuj ludoj de la okonfinalo

 


26a de junio, sabato

Kimrio - Danlando (Amsterdamo)

Italio - Aŭstrio (Londono)

27a de junio, dimanĉo

Nederlando - Ĉeĥio (Budapeŝto)

Belgio - Portugalio (Sevilo)

28a de junio, lundo

Kroatio - Hispanio (Kopenhago)

Francio - Svislando (Bukareŝto)

29a de junio, mardo

Anglio - Germanio (Londono) 

Svedio - Ukrainio (Glasgovo)


Plie |

https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Futbal-%C4%88ampionado_2021

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/50-futbalaj-terminoj-portugalaesperanto.html

15/04/2021

Bobby Fischer: la ŝakludisto kiu interrompis la hegemonion de Sovetunio en la ludo

 



La ŝakludo, aperinta en Hindio (kun elefanteto anstataŭanta la episkopon), alvenis al Rusio en la 9a jc pere de Siberio. Ĝi ekfuroris ĉe la rusa aristokratio. Imperiestrino Katarina la 2a eĉ ludis partion kun la sveda reĝo Gustavo la 2a en 1796. Simpla detalo: ili ludis per giganta tabulo sur kiu la pecoj estis reprezentataj de homoj. Lenin, dum sia ekzilo en Siberio, kutime ludis per poŝa korespondado. La soveta reĝimo popularigis la ludon pro ĝiaj logikaj kaj raciaj kvalitoj por ke tio servus kiel demonstracio de intelekta supereco super aliaj popoloj. En 1948 la ruso Miĥail Botvinnik venkis la 1an Mondan Ĉampionturniron de Ŝako, aranĝitan de FIDE-Internacia Ŝaka Federacio. Tiamaniere komenciĝis longa hegemonia periodo de sovetaj mondaj ŝaktitoloj kiu estis interrompita nur en 1972 kiam usona defianto Bobby Fischer, 28jara, venkis Boris Spasskij, mondan ĉampionon ekde 1969 el Rusio, en serio da partioj realigitaj en Rejkjaviko, Islando, en kiu la fina rezulto estis 12,5-8,5 favora al la usonano.

Robert James Fischer, konata kiel Bobby Fischer, naskiĝis en Ĉikago en 1943. Lia patrino estis svisino el judpola familio kiu fuĝis al Usono dum la Milito. Ŝi edukis lin tute sola samkiel lian plej aĝan fratinon. La patro estis germana fizikisto pri kiu li ekkonis ion nur kiam li estis 9jara. Kiam poste li loĝis en Novjorko, 19jarulo, li fariĝis la plej juna grandmajstro en la ŝako. Kiam li estis 21jara, li venkis samtempan ludadon kontraŭ 50 oponantojn kaj venkis 47! Por la rajto defii la mondan ĉampionon, en serio da partioj, li devis venki la Turniron de Kandidatoj, specon de mondpokalo de la ŝako, kun 8 ĝis16 ludistoj, kun kvaronfinaloj-, duonfinaloj kaj finalon. 

"En 1992, Fischer kaj Spasskij ludis festan partion pri la finalo en 1992. La partio okazis en Jugoslavio - kiu tiuepoke troviĝis meze de milito kiu fine dispartigi la landon. Iu problemo: la ĉeesto de Fischer malobservus embargon de UN, kio estigus diplomatian problemon al Usono." (revuo Superinteressante). La monda ĉampiono en 1972 malobeis al la determinoj de sia lando por respekti la embargon, venkis la disputon, gajnis kelkajn milionojn da dolaroj kaj neniam plu revenis al Usono pro kaptordona letero. Li estis arestita en Japanio kaj post unu jaro luktanta kontraŭ la ekstradicio al lia patrio, li sukcesis diplomatian azilon en la propra Islando en kiu li monde famiĝis. Li forpasis en 2008 kiam li estis 64jara. 


Referencoj:

BATTAGLIA,  Rafael. O gambito do rei. Superinteressante, San- Paŭlo, feb. 2021.

BOBBY FISCHER. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Bobby_Fischer. Aliro: 14 apr. 2021.

LISTA DOS CAMPEÕES MUNDIAIS DE XADREZ. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Lista_dos_Campeonatos_Mundiais_de_Xadrez. Aliro: 14 apr. 2021.


Foto:

Bundesarchiv_Bild_183-76052-0335,_Schacholympiade,_Tal_(UdSSR)_gegen_Fischer_(USA).jpg: Kohls, Ulrichderivative work: Karpouzi, CC BY-SA 3.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0>, via Wikimedia Commons

Ankaŭ pri ŝakludo:

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/01/du-retejoj-por-ludi-kaj-plibonigi-vian.html


03/03/2021

FUTBALO | La plej grandaj golaroj en la Historio

 



1 149-0 - AS Adema-SOE, en Antananarivo, Madagaskaro (2002). Kiel protesto kontraŭ la agado de la arbitraciisto, ĉiuj temis pri memgoloj!

2 36-0 - Arbroath-Bon Accord, en Skotlando (1885)

3 34-0 - Dundee Harp-Aberdeen Rovers, en Skotlando, samtage al tiu de la antaŭa matĉo.

4 31-1 - Aŭstralio-Usona Samoo, en Aŭstralio (2001)

5 30-0 - Tahitio-Kukinsuloj, en Tahitio (1971)


Referenco:

Lista: qual foi o jogo de futebol com maior goleada? Superinteressante, San- Paŭlo, n-ro 424, p. 60, feb. 2021. Oráculo.

02/02/2021

Ĉilio 1-0 USSR | La plej malĝoja golo en la historio de Ĉilio

 



La 11an de septembro, 1973. Militista puĉo en Ĉilio. En la sekvanta tago, kamionoj kaj busoj irigis al la Nacia Stadiono grandan nombron da arestitoj, ne nur ĉilianojn sed eksterlandanojn el ĉirkaŭ 40 naciecoj, akuzitajn de revolucio. Entute 7 mil homoj. Sekve vestejoj fariĝi ĉambroj por demandado aŭ ĉeloj tiel plenhomigitaj ke ne estis spaco por ke ĉiuj dormu samtempe.

Estis difinita antaŭe la dato de la 21a de novembro por la realigo de la dua matĉo inter Ĉilio kaj Sovet-Unio, kiu validus por kvalifiko al la Monda Futbal-Pokalo de 1974 en Germanio. La du teamoj bezonis venki ĝin. Samtempe estis necese montri al la mondo, ke Ĉilio revenis al la normaleco. Pro tio, en la tago en ke la reprezentantoj de FIFA iris al la stadiono por inspektado, la plej granda nombro da malliberiguloj estis ŝlositaj en la vestejoj. Post kiam ili ekzamenis la ludkampon, ili konkludis, ke ĉio estis en ordo. Malgraŭ tio, okazis, ke la USSR de Leonid Breĵnev minacis bojkoti la ludon.

La ĉilia militistaro kiel antaŭzorgo invitis Santos, brazila futbalklubo, por anstaŭigi la teamon de USSR se hazarde tio estu necesa. Iu ludo devis okazi. Konsekvenco: la ludistoj de Ĉilio eniris en la kampon, tute solaj sen la ĉeesto de la antaŭuloj, faris kelkajn pasmovojn kaj tiam iu ŝotis en la golejon kaj la pilko atingis la reton. 1-0. La golo estas konsiderata la plej malĝoja en la historio de Ĉilio. Post tio, realiĝis la matĉo kontraŭ Santos (sen Pelé). 5-0 por la brazila teamo.

Video pri la golo:

Referenco:

SIMON, Roberto. O Brasil contra a democracia. Piauí, Rio de Janeiro, jan. 2021, p. 16.

31/10/2020

FUTBALO | La lastaj tagoj de Messi en la Futbalklubo Barcelono

 


La erao de Messi kiel ludisto de la futbalklubo Barcelono tre verŝajne alvenantas al la fino. Lia kontrakto kun la kataluna klubo finiĝos je 30/jun/2021 kaj li jam esprimis publike sian deziron ne plu porti la tradician ĉemizon kun bluaj kaj ruĝaj strioj de la teamo.

En aŭgusto ĉijare li petis por foriri surbaze de persona kaj misa interpreto de sia kontrakto. Li kredis, ke li povus serĉi alian klubon ĉe la fino de la futbalsezono, sed tio tute ne efektiviĝis. La asertis, ke ĝi havas juran apogon por nei la peton. El nuligo de kontrakto rezultus je monpuno de 700 milionoj da eŭroj kaj pro tio Messi rezignis pri la ideo, inkluzive pro la fakto, ke jura proceso povus daŭri dum multaj monatoj.

La fakto estas tio, ke la ludisto, kiu alvenis al Barça ['barsa] kiam li estis 12jara, veninta el la argentina Newell's Old Boys, restas malkontenta pri la klubo kiu faris lin internacie konata. La klubo frontas krizon pri mastrumado kaj grandaj ekzemploj estas la elspezado de milionoj da euroj por kontraktoj de novaj ludistoj kiuj bedaŭrinde tute fiaskis kiel ludistoj de Barcelono samkiel la perdoj de Puyol, Xavi, Alves, Iniesta kaj antaŭnelonge tiu de Luis Suárez.

En 2021 eble ni vidos Lionel Messi ludanta en Manchester City aŭ en alia klubo.


Referenco:

PUNTI, Jordi. Adeus à espreita. Piauí, Rio-de-Ĵanejro, okt. 2020, p. 90.


09/06/2020

Porto Alegre | La fondo de Grêmio kaj Inter


Je la 15a de septembro, 1903, 31 junuloj kunvenis ĉe Praça XV, en Porto Alegre, por fondi futbalklubon kiun ili nomis Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense. Je la 4a de aprilo, 1906, ĉe avenuo Redenção, n-ro 141 (nuntempe av. João Pessoa, n-ro 1025), nova klubo estis kreita: Sport Club Internacional. Ĉe Grêmio komence la apogantoj estis precipe germandevenuloj; ĉe Inter, la plejmulto de la kvardek membroj-fondintoj estis junuloj kiuj laboris en la loka komerco. 

11/11/2019

River Plate-Flamengo: la granda finalo de la Liberigintoj de Ameriko



Kiel certe multaj legantoj jam scias, la finalo de la Pokalo Liberigintoj de Ameriko, kies oficiala nomo estas Conmebol Liberigintoj, okazos la 23an de novembro en Limao, Peruo. Tiam estos difinita kiu estos la ĉampiono de la turniro al la jaro 2019 – ĉu River Plate aŭ Flamengo?

Club Atlético River Plate, fondita en 1901, estas argentina futbalklubo de Bonaero kaj kune kun Boca Junios, sia granda rivalo, formas la duon de la plej sukcesaj kluboj en la argentina futbalo. La matĉo inter ili estas konata kiel El Superclásico. River jam gajnis 4foje la Liberigintojn de Ameriko: 1986, 1996, 2015 kaj 2018 kaj ĝi estis ĉampiono de la Sud-Amerika Pokalo en 2014, inter aliaj internaciaj sportkonkeroj. En 1986 ĝi fariĝis ĉampiono de la Pokala Toyota, titolo nuntempe oficialigita de FIFA kiel monda ĉampiono samkiel tiuj de ĝia Monda Pokalo de Kluboj (Club World Cup), kies unua eldono okazis en la jaro 2000.

Clube de Regatas do Flamengo, fondita en 1895 kiel klubo dediĉita nur al la boat-konkurado, estas brazila klubo de Rio-de-Ĵanejro kiu agadas ĉe diversaj sportoj precipe futbalo kaj ĝi estas la plej populara futbalklubo en la lando. Ĝi havas unu titolon kiel ĉampiono de la Liberigintoj de Ameriko (1981), kvin titolojn kiel ĉampiono de la Brazila Turniro de Futbalo – 1a Divizio (1980, 1982, 1983, 1992 kaj 2009) kaj tri ĉampiontitolojn en la Pokalo de Brazilo: 1990, 2006 kaj 2013.

La Pokalo Liberigintoj de Ameriko, oficiale CONMEBOL Liberigintoj, estas la ĉefa futbalkonkurso interkluba de en Sud-Ameriko kaj ĝi estas organizata de CONMEBOL – Sud-Amerika Konfederacio pri Futbalo (portugallingve Confederação Sul-Americana de Futebol), fondita en 1916, kun sidejo en Luque, Paragvajo. La nomo de la turniro, kreita en 1960, omaĝas la ĉefajn historiajn figurojn en la proceso de sendependigo de la landoj en la kontinento:  José ArtigasSimón BolívarJosé de San MartínJosé Bonifácio de Andrada e SilvaPedro la 1aAntonio José de Sucre e Bernardo O'Higgins.

La venkinto de la Liberigintoj klasifikiĝas al la Monda Pokalo de Kluboj de FIFA kiel reprezentanto de CONMEBOL. Club Atlético Independiente, de (Avellaneda, Argentino), kun 7 ĉampiontitoloj. Argentino havas pli da titoloj (25) danke al siaj kluboj. Brazilo estas la lando kun pli da malsimilaj kluboj kiel ĉampionoj (10), kiuj estas la jenaj: Santos (1962, 1963, 2011), Cruzeiro (1976, 1997), Flamengo (1981), Grêmio (1983, 1995, 2017), São Paulo (1992, 1993, 1995), Vasco da Gama (1998),  Palmeiras (1999), Internacional (2006, 2010) kaj Corinthians (2012), Atlético Mineiro (2013).

26/09/2019

Fondoj de Grêmio kaj Internacional


Je la 15a de septembro, 1903, 31 junuloj kunvenis ĉe Praça XV, en Porto Alegre, por fondi futbalklubon kiun ili nomis Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense. Je la 4a de aprilo, 1909, ĉe avenuo Redenção, n-ro 141 (nuntempe av. João Pessoa, n-ro 1025), nova klubo estis kreita: Sport Club Internacional. Ĉe Grêmio komence la apogantoj estis precipe germandevenuloj; ĉe Inter, la plejmulto de la kvardek membroj-fondintoj estis junuloj kiuj laboris en la loka komerco.

25/05/2019

Futbalfanoj ne plu estas tiel fidelaj...



Se dependus de mia patro, mi estus Grêmio-ano ĝis hodiaŭ kaj mia frato, Internacional-ano... Sed kiam mi atingis la adoleskantaĝon mi mem elektis mian futbalklubon por apogi: Sport Club Internacional (1906). Nuntempe krom Internacional, en mia koro de fano ankaŭ troviĝas spaco por Liverpool Foot-ball Club (1892) kaj Società Sportiva Calcio Napoli (1926).

Ho jes! Mi sekvas modernan tendencon en kiu futbalaj fanoj ie ajn ne restas tiel fidelaj kiel en la pasinteco, laŭ artikolo de la ĵurnalisto Nirlando Beirão en CartaCapital de 16/jan - "Réquiem para o torcedor fiel".


Laŭ li tio ŝuldiĝas al la tutmondiĝo de la sporto danke al iu ega eksponado sur la TV de aliaj futbalkonkuroj en la mondo, precipe en Eŭropo, se ne paroli aliflanke pri la malalta kvalito de la praktikado de futbalo nuntempe en Brazilo, kun multe da faŭloj kaj malmulte da steluloj, kiuj brilas eksterlande. Nirlando mencias la penson de Alan Tapp, profesoro pri merkatumo de British Business School: la amo al la teamo eble ne ŝanĝiĝis sed la intenseco jes.