22/03/2020

Greta Thunberg


Kiel diri en Esperanto? (2)


balanço (brinquedo) = balancilo
controle remoto = telekomando (IT telecomando)
escola fundamental = bazlernejo
gangorra = baskulo
gesso ortopédico = gibsobandaĝo
lego = briketo, bloketo
mingau, papinha = bebokaĉo
pão integral = branpano, integra pano
torrada = biskoto

Referenco: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html

12/03/2020

Lingvaj kuriozaĵoj (2)



“Mi amas la vorton mamihlapinatapai el la lingvo jaghana, parolata sur la duoninsulo de la ĉilia Tierra del Fuego. La vorto estas tre precisa kaj konciza en sia signifo. Provi ĝin traduki ne eblas per malpli da vortoj ol rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi.” (Ghil’ad Zuckermann, en la artikolo Revivigi lingvon por redoni dignon al la homoj, en Brita Esperantisto de aŭg/2019 - elanglangis Trevor Steele) 

En la angla lingvo, la vortoj ewe (ŝafo) kaj you (vi) havas la saman prononcon. Samkiel eye (okulo) kaj I (mi). La vorto set havas ĉirkaŭ 450 signifoj.

11/03/2020

La portugala lingvo volis malproksimiĝi de la hispana



Dum pli ol mil jaroj de ĝia historio, Portugalio ĉiam sentis sin minacata de la najbara Hispanio, pli granda kaj pli potenca. Unu el la manieroj kiun la portugaloj trovis por refortigi sian aŭtonomion estis la lingva izolado, la rifuzo de iu ajn ago kiu povus reprezenti alproksimiĝon al la hispana. 


Pro tio, en la skribado, ili adoptis la LH kaj la NH de la provenca lingvo kaj ne la Ñ kaj la LL de la hispana. Dum la hispanoj ĉiam adoptis politikon de adaptado aŭ kreado de propraj terminoj en ilia lingvo, la portugaloj dum jarcentoj sin ligis umbilike al Francio, importante centojn da vortoj kaj eĉ sintaksajn konstruaĵojn el la la franca, se ne paroli pri propraj nomoj kiel Alexandre (kiu devus esti Alexandro, ĉar estas per O, ke finiĝas la masklajn nomojn en la portugala).


;Marcos Bagno, lingvisto, en sia artikolo Espanhol para todos e já! (La hispana por ĉiuj kaj nun!, en la revuo Caros Amigos)

09/03/2020

Bolak - la blua lingvo



La artikolo de Bill Chapman publikigita en Brita Esperantisto n-ro 987 de aŭgusto 2019 vekis mian specialan atenton: temis pri Léon Bollack (1859-1925), franco loĝanta en Londono kaj unu el la multaj kreintoj de planlingvoj, kiuj aperis kaj malaperis en dua duono de la 19aj jc, escepte de Esperanto kiel la leganto bone scias.

La lingvo nomiĝis Bolak, kiu signifis samtempe lingvo-n blua-ngenia-n kreaĵo-n, kaj estis prezentata de la kreinto al la publiko en 1899. Ĝi miksas elementojn de naturaj kaj logikaj lingvoj, klarigas Chapman. Kontraŭe al Zamenhof, Bollack tute ne agnoskis la valoron de poezio en planitaj lingvoj kaj li kutimis fanfaronis pri la perfekteco de sia inventaĵo. Rezigninte pri la projekto, li fariĝis poste adepto de Ido (1908) kaj onidire estis li kiu proponis la bluon kiel simbolan koloron por la menciita lingvo.

La egoismo, avideco kaj apatio estas la ĉefaj mediaj problemoj



Mi kutimis pensi, ke la plej gravaj kutimaj problemoj estas la perdo de biodiverseco, la ekosistema kolapso kaj la klimata ŝanĝo. Mi pensis, ke tridek jaroj da bona scienco povus pritrakti pri ĉi tiuj problemoj. Mi malpravis. La ĉefaj mediaj problemoj estas egoismo, avideco kaj apatio, kaj por trakti ĉi tiujn ni bezonas kulturan kaj spiritan transformon. Kaj ni, sciencistoj, ne scias kiel fari tion.

> James G. Speth, usona advokato kaj naturmedia defendanto