14/07/2021

KAPOJ PENSAS (4) | Ni ne beligu la pasintecon/ E-o: socia kreaĵo/ "Latin-Ameriko" ne spegulas la realecon

 



La sekreto malplaĉi 
estas diri ĉion.
(Voltaire)


Memoru pri la tre kristanaj konkerantoj kaj pri la mortigadoj kiujn ili faris kontraŭ milionoj da amerikaj indiĝenaj individuoj. Memoru pri la religiaj militoj. Memoru pri la komercado de nigrulaj sklavoj. Memoru pri stalinismo, pri naziismo, pri faŝistaj diktatoroj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. Ni ĉesu beligi la pasintecon. Nia epoko estas tre malperfekta, tre maljusta kaj multfoje kruela. Sed en la pasintaj jarcentoj, en la tempo en kiu la religioj dominis ĉion, tio estis pli malbona. (André Comte-Sponville, franca filozofo, en intervjuo al la brazila taggazeto Zero Hora)


Zamenhof estis sufiĉe modesta por konscii pri tio, ke la lingvo, kiu estas socia fenomeno, ne povas esti kreaĵo de unu sola homo kaj li konfidis al esperantistoj la ellaboron, la perfektigon de la lingvo. Kaj unu el la plej geniaj trovaĵoj de la Majstro, estis ke Esperanto tuj post ĝia naskiĝo, li fianĉigis al la poezio. (Kolomo Kalocsay)


Latin-Ameriko ne estas "latina", nek en la sudo, nek en la mezo. Ĝi estas hegemonie anglfranca en la Nordo. Kaj demografie kaj kulture, indian-afrik-latina en la Mezo kaj en la Sudo de la kontinento. Paroli pri Latin-Ameriko estas eŭropeca banalaĵo. (Eduardo A. Vizer, doktoro pri sociologio en la Universitato de Bonaero)


Plie |



Nenhum comentário:

Postar um comentário