06/07/2021

KAPOJ PENSAS (3) | Hipokrituloj/ Soleco/ Lumo/ La Dalai-Lamao kaj tiel plu

 




Ankoraŭ estas, kaj ĉiam estos, multe da farsoj por fali. Antaŭ ĉio, ni volas scii tion: kiuj malpuraj konspiroj subtenas en la regado iun krimulon kiu jam de longa tempo devus esti elpostenigita kaj enprizonigita? Kiaj estas se ne hipokritaj, la aŭtoritatuloj kiuj koruptiĝas kaj preterlasiĝas dum ni falas kelkmile, el la Nordo ĝis la Sudo, pro la malica nescio de iu senpripensa kaj malagrablega gvidanto?

Francisco Marshall, brazila historiisto, arkeologo kaj professoro, en sia artikolo Os Hipócritas [La Hipokrituloj], publikigita en la taggazeto Zero Hora de 3-4/jul/2021, en Porto Alegre. 


Se vi timas la solecon, ne provu esti justa.

Jules Renard (1864-1910), franca verkisto 


Ekzistas du manieroj por disvastigi la lumon: esti kandelo aŭ la spegulo kiu ĝin reflektas.

Edith Wharton (1862-1937), usona verkistino


La Dalai-Lamao, kiam li estis demandita pri tio kio plej surprizis lin en la homaro, respondis: "La homon. Ĉar li oferas la sanon por sukcesi monon. Tiam li oferas monon por reakiri la sanon. Tiam li restas tiel anksia pri la estonteco ke li ne ĝuas la estantecon; la rezulto estas tio, ke li vivas nek la estantecon nek la estontecon; li vivas kvazaŭ li neniam estus mortinta kaj tiam li mortas neniam reale esti vivinta."


Neniam nia mondo havis tiom da komunikado. Kaj neniam estis tiel drama nia soleco. Neniam estis tiom da vojoj. Kaj neniam ni intervizitis tiom malmulte.

Mia Couto (1955-...), mozambika verkisto


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/pensantaj-kapoj-2-pri-ideologia-bazo-la.html


Nenhum comentário:

Postar um comentário