27/07/2021

Verboj uzataj figurasence (2)

 





Balai = En la senco de dispuŝi, perforte forigi: Vento balaas la nubojn.

Detrui = Meti finon abruptan al io, difekti ĝis tuta forigo: Detrui la sanon, niaj detruitaj esperoj (Z.)

Dormi = "Neagadi, resti senaga": Ne veku malfeliĉon kiam ĝi dormas.

Frukti = "Doni profitan rezulton": Liaj streboj fine bone fruktis.

Lumigi = "Klarigi, evidentigi, gajigi, serenigi": Tiu frazo lumigas la tutan argumentadon./ La rideto lumigis ŝian malgajan vizaĝon.

Perei = "Neatendite detruiĝi, neniiĝi": La fruktoj de lia laboro neniam pereos.

Fonto |

Plie |

Nenhum comentário:

Postar um comentário