Aborti = Halti en sia evoluo, kreskado: Kiom
da laŭte reklamitaj projektoj
de internacia lingvo ridinde
abortis!
Kuri = (io) Rapide moviĝi de iu loko al
alia: Malbona famo kuras rapide. (Z)
Levi = Pliintensigi, altigi la gradon de
io: levi sian voĉon
= Meti en pli valoran, pli brilan staton: Per mirakloj ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo.
Morti = Ne plu esti, forpasi, malaperi: Jam
mortis la printempo, mia
juneco.
Naski = Estigi (ion abstraktan): naski disputojn, malpacon.
Nudigi = Fari iun, ion –a: nudigi al iu sian koron.
;PIV - Plena Ilustrita Vortaro
Nenhum comentário:
Postar um comentário