El
intervjuo al la taggazeto Zero Hora,
de 14-15/sep/2019, de argentina vinologo Adolfo Lonani, 71jara, kiu vivas en
Porto Alegre jam delonge kaj sindediĉas al sia propra vinproduktado, ni
elstarigu la jenajn donitaĵoj pri la situacio de la konsumo de vino en Brazilo:
= La brazilano drinkas mezume 1,8 litron da vino jare, el kiu 0,7 litro
temas pri altkvalita trinkaĵo, 0,15 litro estas ŝaŭmvino kaj preskaŭ 1 litro
estas ordinara vino.
= En Brazilo oni trovas, ke la vino devas esti multekosta por esti bona.
Tio estas granda eraro. Por ekzemplo, la vino chardonnay kiun mi drinkas ĉiutage kostas R$ 24. La homoj pensas, ke se iu vino estas gaŭĉa
kaj havas tian prezon, ĝi ne povas esti bona. Ili ne trinkas ĝin kaj aĉetas
ĉilian vinon kontraŭ tiu prezo, kun tre malsupera kvalito – asertas la
vinologo.
= La nacia vino havas la defion allogi novajn konsumantojn. La intervjuito
mencias la manfaritajn vinojn kiel ekzemplon, kiuj sukcesis revolucii la
merkaton. Laŭ li kiam la homo alkutimiĝas pagi plialtpreze pri biero, tio
instigas lin fari la saman aferon rilate al la vino.
Nenhum comentário:
Postar um comentário