31/10/2020

FUTBALO | La lastaj tagoj de Messi en la Futbalklubo Barcelono

 


La erao de Messi kiel ludisto de la futbalklubo Barcelono tre verŝajne alvenantas al la fino. Lia kontrakto kun la kataluna klubo finiĝos je 30/jun/2021 kaj li jam esprimis publike sian deziron ne plu porti la tradician ĉemizon kun bluaj kaj ruĝaj strioj de la teamo.

En aŭgusto ĉijare li petis por foriri surbaze de persona kaj misa interpreto de sia kontrakto. Li kredis, ke li povus serĉi alian klubon ĉe la fino de la futbalsezono, sed tio tute ne efektiviĝis. La asertis, ke ĝi havas juran apogon por nei la peton. El nuligo de kontrakto rezultus je monpuno de 700 milionoj da eŭroj kaj pro tio Messi rezignis pri la ideo, inkluzive pro la fakto, ke jura proceso povus daŭri dum multaj monatoj.

La fakto estas tio, ke la ludisto, kiu alvenis al Barça ['barsa] kiam li estis 12jara, veninta el la argentina Newell's Old Boys, restas malkontenta pri la klubo kiu faris lin internacie konata. La klubo frontas krizon pri mastrumado kaj grandaj ekzemploj estas la elspezado de milionoj da euroj por kontraktoj de novaj ludistoj kiuj bedaŭrinde tute fiaskis kiel ludistoj de Barcelono samkiel la perdoj de Puyol, Xavi, Alves, Iniesta kaj antaŭnelonge tiu de Luis Suárez.

En 2021 eble ni vidos Lionel Messi ludanta en Manchester City aŭ en alia klubo.


Referenco:

PUNTI, Jordi. Adeus à espreita. Piauí, Rio-de-Ĵanejro, okt. 2020, p. 90.


27/10/2020

Esperantaj sinonimoj (10)

 



trakti - priparoli, diskuti

tre - ege

treti - piedpremi

triumfo - sukceso, venko

trompi - fraŭdi; perfidi


Referenco:

OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999

Ekzistas nur du partioj: tiu de la egoismo kaj tiu de la empatio

 


Mi akompanas kun intereso la rubrikon, en loka taggazeto, de prof. Francisco Marshall - historiisto, arkeologo kaj profesoro. En la lasta, publikigita dimanĉe li parolas pri la ekzisto de nur du partioj: tiu de la egoismo kaj tiu de la empatio. Mi parolus alivorte en partio de la ekskludeco kaj partio de la inkludeco. Lastinstance stariĝas la demando: ĉu la politika agado celas al partikulara intereso aŭ al tiu kolektiva? Privataj gajnoj aŭ tiuj de publika intereso? Bonfaro al grupo aŭ klaso aŭ socia harmonio? La postviveco kaj vivkvalito de malmultaj aŭ de ĉiuj?

Kompreneble, ke tio tute ne signifas idealigi politikajn grupojn/partiojn kiuj iele zorgumas pri sociaj aferoj. Ili ankaŭ perdiĝas multfoje en la ideo pri la potenco antaŭ ĉio, partoprenantaj en la aĉa ludo de la politiko kaj ties marĉandoj. Alia mondo eblas, sed oni ankoraŭ havas longan vojon por trairi.

24/10/2020

Panlatino, la planlingvo kreita de brazila diplomato

 

William Agel de Mello, 83jara, estas eksa brazila diplomato el la  ŝtato Goiás [goj'as] kiu eĉ laboris kune kun nacifamaj brazilaj verkistoj Guimarães Rosa kaj João Cabral de Melo Neto. Lia plaĉo pri la studo de lingvoj rezultis je la kreo de du vortaroj: unu pri la latinidaj lingvoj kaj alia pri la latinidaj lingvoj en la Iberia Duoninsulo. Pro tio, ke kelkaj leksikonoj de lingvoj ankoraŭ ne ekzistis, li eĉ kelkajn vizitis lokojn en kiuj ili estis parolataj, kiel Sardion por studi la sardon kaj verki siajn vortarojn sarda-portugala kaj portugala-sarda. La rumana lingvo estis tiu kiu plej laboro postulis de li kaŭze de la granda influado de la slavaj lingvoj sur ĝia leksikono.

Kiel poligloto li finkonkretigis ideon ekde sia adoleskantaĝo krei planitan lingvon, kiun li nomis Panlatino, bazita sur la novlatinaj lingvoj kaj dialektoj, kun la celo senbabeligi la mondon, laŭ lia propraj vortoj. Laŭ li Panlatino estis kreita matematike, per komputilo, ne sekvanta la ekzemplon  de Esperanto, kiu laŭ li temas pri artefarita lingvo formita trosenĝene, sen kriterioj, kio mi diru montras lian mankon pri pli profunda kono pri la zamenhofa lingvo. Ekzemplo de teksto en la pantalina lingvo: Recordo hata hoi. Va tenir l'inspiración en una note d'insomnia signifas Mi rememoras pri tio ĝis hodiaŭ. Mi havis la inspiron dum sendorma nokto.

Panlatino meritis ian atenton ĉe la akademia mondo. Krom sindediĉi al ĝi, la aŭtoro ankoraŭ verkis librojn pri fikcio kaj tradukadis.


Referenco: 

SAGGESE, Ana. Recordo hata oi. Piauí, Rio-de-Ĵanejro, okt. 2020, p. 12.

21/10/2020

Kiam la kadavro kuŝis duone en iu lando, duone en alia

 

Post la eltrovo de mortigito en dormoĉambro en vilaĝeto kiu estas parte belga, parte nederlanda, fakaj termezuristoj estis venigitaj al la du landoj por eviti procedurajn misojn fare de la polico: okazas, ke la landlimo ofte passas tra privataj domoj kaj la kadavro unuavide kuŝis duone en Belgio, duone en Nederlando - informis la revuo Monato en sia numero de oktobro 2008. Post tritaga ekzameno de la problemo, oni science pruvis, ke la kadavro kuŝis en nederlanda teritorio.

15/10/2020

Kiel diri en Esperanto (6)

 


abre-latas = ladmalfermilo

cerva-viva = heĝo

funcho = fenkolo

mindinhomínimo = etfingro

orelha (de livro) = klapoteksto

recheio = farĉo

streaming = elsendfluo


Referenco: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html

07/10/2020

Porto Alegre (Brazilo) | Esperanto en la Mondaj Sociaj Forumoj de 2003 kaj 2005

 



Surfote: Marcelo Stoduto, Renato Oliveira Pereira, Tereza Jobim, (?), César Dorneles Soares kaj Maria da Glória Geyer, el Porto Alegre okaze de la granda inaŭgura marŝado 
de la MSF 2003Foto de Jozefo Paŝeko.

2003

100 mil homoj el 156 landoj, 5.717 NRO-j, 4.094 ĵurnalistoj: jen gravaj statistikoj de la 3a Monda Socia Forumo realigita en Porto Alegre inter 23-28/jan/2003, kies forumejo estis denove PUC-Pontifícia Universidade Católica. Denove la esperantistaro de la urbo samkiel E-istoj venintaj el aliaj lokoj, inkluzive el la eksterlando, kaptis  la okazon por disvastigi Esperanton al ege vasta publiko.

Atelieroj

Sub la aŭspicioj de UEA-Universala Esperanto-Asocio kaj organizado de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio, estis aranĝitaj tri priesperantaj atelieroj: 

Esperanto, uma alternativa democrática à hegemonia linguística (Esperanto, iu demokratia alternativo al la lingva hegemonio), sub la kunordigo de César Dorneles Soares kaj kun prelegoj de Jimes Vasco Milanez (Volta Redonda, RJ), Jozefo Paŝeko, Marcelo Stoduto kaj Miguel Boeira Vianna (Porto Alegre, RS).

Esperanto - the neutral international language, prelego de Paulo Izaías Ereno (Canoas, RS)

Por el derecho a la comunicación: justicia en la dimensión ligüística (Por la rajto al la komunikado: justeco en la lingva dimensio), prelego de José Antonio Vergara (Ĉilio)

Kontaktoj kun la amasmedioj

Samkiel en 2002, oni kaptis la olazon por disvastigi Esperanton ĉe la amasmedioj ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ekz. oni estis intervjuita de Givanildo Gomes Costa pertelefone kaj vive al lia programero Esperanto - A Língua da Fraternidade (Esperanto - la Lingvo de la Frateco), de la radiostacio Rio de Janeiro.

Esperanto en la Forumeto

En la Forumeto, en kiu estis porinfanaj aktivecoj, okazinta en la ŝtata lernejo Júlio de Castilhos, esperantistoj aranĝis malgrandan skeĉon, dancadon de folklora muziko (parte en E-o) kaj prezenton de kantojn - ĉilastajn pere de aro da infanaj gelernantoj de instr. Maria Elisabeth Gomes Diehl en la urbo Dois Irmãos.

2005 

Atelieroj

La Monda Socia Forumo en 2005 okazis inter 26-31/jan denove en Porto Alegre kaj kalkulis je la ĉeesto de 155 mil homoj el 135 landoj. Krom la jam kutima partopreno en la gradioza inaŭgura marŝado, en kiu la esperantistoj disdonadis kelkajn milojn da faldfolioj, oni aranĝis du atelierojn: Esperanto, uma solução viável para o babelismo (Esperanto, iu realigebla solvo por la babeleco) kaj A riqueza linguística do esperanto na expressão do pensamento (La lingva riĉeco de Esperanto ne la esprimado de la penso). En ambaŭ partoprenis kiel atelieruloj César Dorneles Soares kaj  Marcelo Stoduto el Porto Alegre, Paulo Izaías Ereno (Jaguari, RS), José Antônio Vergara (Ĉilio) kaj Neil Blonstein (Usono). Menciinda estas la kontribuo de la publiko por altnivela diskutado.

Provkurso

Marcelo Stoduto respondecis pri unuhora provludo pri Esperanto tuj post la dua ateliero supre menciita.

15 mil faldfolioj

Tra la tagoj de la evento estis disdonitaj 15 mil faldfolioj farigitaj de Jozefo Paŝeko al la partoprenantoj, kun speciala atento al la Junulara Kampadejo.




Referencoj:
ABZ de Esperanto en la 3a MSForumo. Gaja Haveno, Porto Alegre, jan./mar. 2003.
Esperanto en la 5-a MSForumo: denove unika diskonigo. Gaja Haveno, Porto Alegre, mar./apr. 2005.

06/10/2020

Porto Alegre (Brazilo) 2002 | Esperanto en la 2a Monda Socia Forumo

 

Foto: Jozefo Paŝeko

La Monda Socia Forumo estas granda evento organizata de sociaj movadoj en la mondo kun la celo ellabori alternativojn por iu tutmonda socia transformado (Pt-Vikipedio) kaj havanta kiel sloganon Alia mondo eblasSub kunordigo de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio, la loka esperantista movado de Porto Alegre (sude de Brazilo) ĉiam kaptis la okazon pri realigo de la MSForumo en la urbo (2001, 2002, 2003 k 2004) por diskonigi Esperanton – precipe ekde la dua okazintaĵo. Sube ion pri nia ege grava kaj memorinda partopreno en 2002 (*).

La 2a Monda Socia Forumo realiĝis en Porto Alegre inter 31/01-05/02/2002 kaj la partopreno de la Esperanta movado en la evento estis aŭspiciata de Brazila E-Ligo, Universala E-Asocio (UEA) kaj Gaŭĉa E-Asocio (GEA).

Surstrate


La 31an de januaro, okaze de la malferma tago de la Forumo, ĉ. 50 mil homoj kompreneble ne nur brazilanoj sed ankaŭ homoj el aliaj mondpartoj, partoprenis en dukilometra grandioza marŝado el la urbocentro de la urbo ĝis la Anfiteatro Pôr-do-Sol ĉe la Lago Guaíba. La esperantistoj de la regiono, en konsiderinda nombro, samkiel E-istoj el aliaj lokoj, en ĝi ĉeestis portantaj aron da atentokaptaj reklamrubandoj. Ĉe la anfiteatro oni kaptis la okazon por distribuado de multnombra kvanto da faldfolioj pri E-o.

Prelego ĉe ADURGS

La 1an de februraro, ĉe ADURGS – Associação de Docentes da URGS, Instr.
César Dorneles Soares, akompanata de diversaj E-istoj kiuj kaptis la okazon por sin manifesti, partoprenis en la panelo Por uma nova Babel: tradução e tradutores no mundo global (Por iu nova Babelo: tradukado kaj tradukistoj en la tutmondiĝa mondo). Oni kaptis la okazon por disdonado de faldfolioj.


Surfote: Jozefo Paŝeko, Marcelo Stoduto, César Dorneles,
Ilda Pinto kaj Maria da Glória Geyer.

Ateliero pri Esperanto: 
120homa publiko

La 2an de februaro, ĉe PUC-Pontifícia Universidade Católica, oni realigis la atelieron A Língua Internacional Esperanto como promoção da  Paz (La Internacia Lingvo Esperanto kiel impulso por la Paco). Onidire troviĝis 120 homoj en homplena ĉambro al kiu multaj interesatoj ne sukcesis eniri. La ĉeestantoj akompanis sciigadon pri Esperanto pere de la jena programo:  O que é o esperanto/ Kio estas Esperanto) (Luiz Fernando Puhl),  Como é o esperanto/ Kiel estas Esperanto (Marcelo Stoduto), O esperanto na atualidadeEsperanto en la nuntempo (César Dorneles Soares), O esperanto e a internet/ Esperanto kaj interreto (Jozefo Paŝeko), O esperanto e a paz/Esperanto kaj paco (Maria da Glória Geyer). Informmaterialon ricevis ĉiuj partoprenantoj).

La laborado por disvastigi Esperanton

Dum la tuta periodo de la Forumo, la esperantistoj diskonigis pere de atentokaptaj faldfolioj la celojn de Esperanto al la granda publiko ne nur brazila sed eksterlanda. Ĉicele oni ankaŭ utiligis laŭeble la kvar oficialajn lingvojn de la evento: portugalan, anglan, hispanan kaj francan. Oni elstarigu la valoran kontribuon de Jozefo Paŝeko, kiu kompleze farigis 15 mil kopiojn de la belaspekta faldfolio Esperanto – A Língua Neutra Internacional, laboraĵo de Renato Oliveira Pereira.  Portante reklamrubandojn ĉiutage ĉefe ĉe la halo de la Eventocentro de PUC, la esperantista anaro vokis la atenton de miloj da preterpasantoj kiuj plurfoje eĉ fotis kaj filmis nian E-diskonigadon.

Esperanto kaj la amaskomunikiloj

Aparte gravaj estis la diversaj intervjuoj donitaj al la amaskomunikiloj el kiuj oni elstarigu la jenajn:

= Al la itala taggazeto Corriere della Sera
Al la franca revuo Le Monde Diplomatique
A la brazila taggazeto Folha de S.Paulo
Al la novaĵagentejo Associated Press
Al la retnovaĵagentejo Informes
Al la retnovaĵagentejo Carta Maior
Al la radiostacio France International
Al la germana radiostacio Attac-Stuttgart
Al la gaŭĉa radiostacio Gaúcha
Al la gaŭĉa radiostacio Cultura/FM
Al la gaŭĉa komunuma radiostacio Rádio Muda
Al la gaŭĉa televidstacio TVE dufoje vive
Al la gaŭĉa televidstacio Bandeirantes/Porto Alegre
Al la televidstacio Comunitária, de la ŝtato Santa Catarina
Al la televidstacio Cultura, de la ŝtato São Paulo
Al la transnacia Radikala Partio

(*) En la 2a Monda Socia Forumo partoprenis 68 319 homoj parolantaj 156 lingvojn, 35 000 aŭdantoj, 15 230 delegitoj, 
11 600 kampaduloj, 4 909 organizoj, 3 050 ĵurnalistoj, 2 500 infanoj (Forumeto), 135 invititoj, 700 atelieroj, 100 seminarioj, 28 konferencoj. (Fonto: Registaro de Rio Grande do Sul)


Referenco:
Amase! Esperanto diskonigata al miloj da homoj dum la 2a Monda Forumo. Gaja Haveno. Porto Alegre, mar. 2002.

05/10/2020

"The Social Dillema": io naiva en la starpunktoj de la pentitoj...

 


The Social Dillema [La Socia Dilemo], usona dokumentfilmo lanĉita antaŭnelonge de Netflix, analizas la rolon de la sociaj retejoj kaj la damaĝojn kiuj ili kaŭzas al la socio (Olhar Digital). Por tio ĝi kalkulas je la asertoj de multaj eksaj funkciuloj de sociaj retoj, samkiel tiuj de akademiuloj. En sia rubriko en loka taggazeto, de 3-4/okt, verkistino Julia Dantas ne malagnoskas la valoron de la filmo, sed atentigas pri la naiva starpunkto de eks-altrangaj funkciuloj de Google kaj Facebook.  Kvankam ili faras siajn "mea-kulpa", ŝi diras, ŝajnas, ke ili ankoraŭ vivas en aparta mondo, donante la ekzemplon de unu el la pentitaj altoficistoj, kiu asertas, ke malgraŭ ĉio, la teknologio havas sian pozitivan flankon, magian, kiel la eblo uzi aplikaĵon por disponi pri aŭtomobilo post kelkaj minutoj pere de Uber kaj aliaj. Tia aserto eble resumas la mondpercepton kiu la dokumenta filmo adoptas: la ideo laŭ kio kiu aperas ĉe nia pordo estas "iu aŭtomobilo", kaj ne iu kompatinda laboristo kiu sen laborsekureco transdonas altan elcentecon de mongajnoj al entrepreno pri teknologio, memorigas la rubrikisto. La novaj herooj sugestas, ke ĉio temas pri simple malfunkciigi la sciigojn de la saĝtelefonoj, spite al la fakto, ke la problemoj estas neapartigitaj de la grandaj korporacioj, preskaŭ tute indiferentaj al la grandaj sociaj demandoj de la ordinaraj homoj. 

  
Referencoj:
DANTAS, Julia. O dilema está fora das redes. Zero Hora, Porto Alegre, 03-04 out. 2020, Doc, p. 5.

THE SOCIAL DILLEMA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/The_Social_Dilemma. Aliro en: 05 okt. 2020.

04/10/2020

Falsos amigos esperanto/português (6)

 


cigaro = charuto e não cigarro = cigaredo

polucio = polução e não poluição = polu(ad)o

puŝi = empurrar e não puxar = tiri

separo = separação (de casais) e não separação, no sentido geral = apartigo

stalo = estábulo e não estalo = krako 

taso = xícara e não taça = kaliko


Referenco :
LEAL, César Barros. Falsaj amikoj, Revista de Letras, Fortaleza, jan. dez. 1989. p. 42-43