05/10/2020

"The Social Dillema": io naiva en la starpunktoj de la pentitoj...

 


The Social Dillema [La Socia Dilemo], usona dokumentfilmo lanĉita antaŭnelonge de Netflix, analizas la rolon de la sociaj retejoj kaj la damaĝojn kiuj ili kaŭzas al la socio (Olhar Digital). Por tio ĝi kalkulas je la asertoj de multaj eksaj funkciuloj de sociaj retoj, samkiel tiuj de akademiuloj. En sia rubriko en loka taggazeto, de 3-4/okt, verkistino Julia Dantas ne malagnoskas la valoron de la filmo, sed atentigas pri la naiva starpunkto de eks-altrangaj funkciuloj de Google kaj Facebook.  Kvankam ili faras siajn "mea-kulpa", ŝi diras, ŝajnas, ke ili ankoraŭ vivas en aparta mondo, donante la ekzemplon de unu el la pentitaj altoficistoj, kiu asertas, ke malgraŭ ĉio, la teknologio havas sian pozitivan flankon, magian, kiel la eblo uzi aplikaĵon por disponi pri aŭtomobilo post kelkaj minutoj pere de Uber kaj aliaj. Tia aserto eble resumas la mondpercepton kiu la dokumenta filmo adoptas: la ideo laŭ kio kiu aperas ĉe nia pordo estas "iu aŭtomobilo", kaj ne iu kompatinda laboristo kiu sen laborsekureco transdonas altan elcentecon de mongajnoj al entrepreno pri teknologio, memorigas la rubrikisto. La novaj herooj sugestas, ke ĉio temas pri simple malfunkciigi la sciigojn de la saĝtelefonoj, spite al la fakto, ke la problemoj estas neapartigitaj de la grandaj korporacioj, preskaŭ tute indiferentaj al la grandaj sociaj demandoj de la ordinaraj homoj. 

  
Referencoj:
DANTAS, Julia. O dilema está fora das redes. Zero Hora, Porto Alegre, 03-04 out. 2020, Doc, p. 5.

THE SOCIAL DILLEMA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/The_Social_Dilemma. Aliro en: 05 okt. 2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário