06/10/2020

Porto Alegre (Brazilo) 2002 | Esperanto en la 2a Monda Socia Forumo

 

Foto: Jozefo Paŝeko

La Monda Socia Forumo estas granda evento organizata de sociaj movadoj en la mondo kun la celo ellabori alternativojn por iu tutmonda socia transformado (Pt-Vikipedio) kaj havanta kiel sloganon Alia mondo eblasSub kunordigo de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio, la loka esperantista movado de Porto Alegre (sude de Brazilo) ĉiam kaptis la okazon pri realigo de la MSForumo en la urbo (2001, 2002, 2003 k 2004) por diskonigi Esperanton – precipe ekde la dua okazintaĵo. Sube ion pri nia ege grava kaj memorinda partopreno en 2002 (*).

La 2a Monda Socia Forumo realiĝis en Porto Alegre inter 31/01-05/02/2002 kaj la partopreno de la Esperanta movado en la evento estis aŭspiciata de Brazila E-Ligo, Universala E-Asocio (UEA) kaj Gaŭĉa E-Asocio (GEA).

Surstrate


La 31an de januaro, okaze de la malferma tago de la Forumo, ĉ. 50 mil homoj kompreneble ne nur brazilanoj sed ankaŭ homoj el aliaj mondpartoj, partoprenis en dukilometra grandioza marŝado el la urbocentro de la urbo ĝis la Anfiteatro Pôr-do-Sol ĉe la Lago Guaíba. La esperantistoj de la regiono, en konsiderinda nombro, samkiel E-istoj el aliaj lokoj, en ĝi ĉeestis portantaj aron da atentokaptaj reklamrubandoj. Ĉe la anfiteatro oni kaptis la okazon por distribuado de multnombra kvanto da faldfolioj pri E-o.

Prelego ĉe ADURGS

La 1an de februraro, ĉe ADURGS – Associação de Docentes da URGS, Instr.
César Dorneles Soares, akompanata de diversaj E-istoj kiuj kaptis la okazon por sin manifesti, partoprenis en la panelo Por uma nova Babel: tradução e tradutores no mundo global (Por iu nova Babelo: tradukado kaj tradukistoj en la tutmondiĝa mondo). Oni kaptis la okazon por disdonado de faldfolioj.


Surfote: Jozefo Paŝeko, Marcelo Stoduto, César Dorneles,
Ilda Pinto kaj Maria da Glória Geyer.

Ateliero pri Esperanto: 
120homa publiko

La 2an de februaro, ĉe PUC-Pontifícia Universidade Católica, oni realigis la atelieron A Língua Internacional Esperanto como promoção da  Paz (La Internacia Lingvo Esperanto kiel impulso por la Paco). Onidire troviĝis 120 homoj en homplena ĉambro al kiu multaj interesatoj ne sukcesis eniri. La ĉeestantoj akompanis sciigadon pri Esperanto pere de la jena programo:  O que é o esperanto/ Kio estas Esperanto) (Luiz Fernando Puhl),  Como é o esperanto/ Kiel estas Esperanto (Marcelo Stoduto), O esperanto na atualidadeEsperanto en la nuntempo (César Dorneles Soares), O esperanto e a internet/ Esperanto kaj interreto (Jozefo Paŝeko), O esperanto e a paz/Esperanto kaj paco (Maria da Glória Geyer). Informmaterialon ricevis ĉiuj partoprenantoj).

La laborado por disvastigi Esperanton

Dum la tuta periodo de la Forumo, la esperantistoj diskonigis pere de atentokaptaj faldfolioj la celojn de Esperanto al la granda publiko ne nur brazila sed eksterlanda. Ĉicele oni ankaŭ utiligis laŭeble la kvar oficialajn lingvojn de la evento: portugalan, anglan, hispanan kaj francan. Oni elstarigu la valoran kontribuon de Jozefo Paŝeko, kiu kompleze farigis 15 mil kopiojn de la belaspekta faldfolio Esperanto – A Língua Neutra Internacional, laboraĵo de Renato Oliveira Pereira.  Portante reklamrubandojn ĉiutage ĉefe ĉe la halo de la Eventocentro de PUC, la esperantista anaro vokis la atenton de miloj da preterpasantoj kiuj plurfoje eĉ fotis kaj filmis nian E-diskonigadon.

Esperanto kaj la amaskomunikiloj

Aparte gravaj estis la diversaj intervjuoj donitaj al la amaskomunikiloj el kiuj oni elstarigu la jenajn:

= Al la itala taggazeto Corriere della Sera
Al la franca revuo Le Monde Diplomatique
A la brazila taggazeto Folha de S.Paulo
Al la novaĵagentejo Associated Press
Al la retnovaĵagentejo Informes
Al la retnovaĵagentejo Carta Maior
Al la radiostacio France International
Al la germana radiostacio Attac-Stuttgart
Al la gaŭĉa radiostacio Gaúcha
Al la gaŭĉa radiostacio Cultura/FM
Al la gaŭĉa komunuma radiostacio Rádio Muda
Al la gaŭĉa televidstacio TVE dufoje vive
Al la gaŭĉa televidstacio Bandeirantes/Porto Alegre
Al la televidstacio Comunitária, de la ŝtato Santa Catarina
Al la televidstacio Cultura, de la ŝtato São Paulo
Al la transnacia Radikala Partio

(*) En la 2a Monda Socia Forumo partoprenis 68 319 homoj parolantaj 156 lingvojn, 35 000 aŭdantoj, 15 230 delegitoj, 
11 600 kampaduloj, 4 909 organizoj, 3 050 ĵurnalistoj, 2 500 infanoj (Forumeto), 135 invititoj, 700 atelieroj, 100 seminarioj, 28 konferencoj. (Fonto: Registaro de Rio Grande do Sul)


Referenco:
Amase! Esperanto diskonigata al miloj da homoj dum la 2a Monda Forumo. Gaja Haveno. Porto Alegre, mar. 2002.

Nenhum comentário:

Postar um comentário