07/10/2020

Porto Alegre (Brazilo) | Esperanto en la Mondaj Sociaj Forumoj de 2003 kaj 2005

 



Surfote: Marcelo Stoduto, Renato Oliveira Pereira, Tereza Jobim, (?), César Dorneles Soares kaj Maria da Glória Geyer, el Porto Alegre okaze de la granda inaŭgura marŝado 
de la MSF 2003Foto de Jozefo Paŝeko.

2003

100 mil homoj el 156 landoj, 5.717 NRO-j, 4.094 ĵurnalistoj: jen gravaj statistikoj de la 3a Monda Socia Forumo realigita en Porto Alegre inter 23-28/jan/2003, kies forumejo estis denove PUC-Pontifícia Universidade Católica. Denove la esperantistaro de la urbo samkiel E-istoj venintaj el aliaj lokoj, inkluzive el la eksterlando, kaptis  la okazon por disvastigi Esperanton al ege vasta publiko.

Atelieroj

Sub la aŭspicioj de UEA-Universala Esperanto-Asocio kaj organizado de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio, estis aranĝitaj tri priesperantaj atelieroj: 

Esperanto, uma alternativa democrática à hegemonia linguística (Esperanto, iu demokratia alternativo al la lingva hegemonio), sub la kunordigo de César Dorneles Soares kaj kun prelegoj de Jimes Vasco Milanez (Volta Redonda, RJ), Jozefo Paŝeko, Marcelo Stoduto kaj Miguel Boeira Vianna (Porto Alegre, RS).

Esperanto - the neutral international language, prelego de Paulo Izaías Ereno (Canoas, RS)

Por el derecho a la comunicación: justicia en la dimensión ligüística (Por la rajto al la komunikado: justeco en la lingva dimensio), prelego de José Antonio Vergara (Ĉilio)

Kontaktoj kun la amasmedioj

Samkiel en 2002, oni kaptis la olazon por disvastigi Esperanton ĉe la amasmedioj ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ekz. oni estis intervjuita de Givanildo Gomes Costa pertelefone kaj vive al lia programero Esperanto - A Língua da Fraternidade (Esperanto - la Lingvo de la Frateco), de la radiostacio Rio de Janeiro.

Esperanto en la Forumeto

En la Forumeto, en kiu estis porinfanaj aktivecoj, okazinta en la ŝtata lernejo Júlio de Castilhos, esperantistoj aranĝis malgrandan skeĉon, dancadon de folklora muziko (parte en E-o) kaj prezenton de kantojn - ĉilastajn pere de aro da infanaj gelernantoj de instr. Maria Elisabeth Gomes Diehl en la urbo Dois Irmãos.

2005 

Atelieroj

La Monda Socia Forumo en 2005 okazis inter 26-31/jan denove en Porto Alegre kaj kalkulis je la ĉeesto de 155 mil homoj el 135 landoj. Krom la jam kutima partopreno en la gradioza inaŭgura marŝado, en kiu la esperantistoj disdonadis kelkajn milojn da faldfolioj, oni aranĝis du atelierojn: Esperanto, uma solução viável para o babelismo (Esperanto, iu realigebla solvo por la babeleco) kaj A riqueza linguística do esperanto na expressão do pensamento (La lingva riĉeco de Esperanto ne la esprimado de la penso). En ambaŭ partoprenis kiel atelieruloj César Dorneles Soares kaj  Marcelo Stoduto el Porto Alegre, Paulo Izaías Ereno (Jaguari, RS), José Antônio Vergara (Ĉilio) kaj Neil Blonstein (Usono). Menciinda estas la kontribuo de la publiko por altnivela diskutado.

Provkurso

Marcelo Stoduto respondecis pri unuhora provludo pri Esperanto tuj post la dua ateliero supre menciita.

15 mil faldfolioj

Tra la tagoj de la evento estis disdonitaj 15 mil faldfolioj farigitaj de Jozefo Paŝeko al la partoprenantoj, kun speciala atento al la Junulara Kampadejo.




Referencoj:
ABZ de Esperanto en la 3a MSForumo. Gaja Haveno, Porto Alegre, jan./mar. 2003.
Esperanto en la 5-a MSForumo: denove unika diskonigo. Gaja Haveno, Porto Alegre, mar./apr. 2005.

Nenhum comentário:

Postar um comentário