27/03/2021

El la latino al la portugala lingvo (2) | cl>ch - fl>ch - pl>ch

 



La ch de la portugala lingvo (fonemo reprezentata per ŝ en E-o) devenas el la latinaj konsonantaj grupoj cl, fl e pl:

clamare> chamar (voki)

clave> chave (ŝlosilo)

flagrare> chairar> cheirar (flari)

afflare> achar (trovi) 

inflare> inchar (ŝveli)

planu> chão (planko)

plenu> cheio (plena)

plorare> chorar (plori)

plovere> chover (pluvi)

plumbu> chumbo (plumbo)


Referenco:

UBIALI, Nelson Attílio. Do latim ao português sem dicionário. Londrina: Ed. da UEL, 1998.

Plie:  https://cesardorneles4.blogspot.com/2021/02/do-latim-ao-portugues-2.html

Bildo:

Muro en Ostia Antica, Roma (detalo). Foto de César Dorneles (2016)

4 comentários:

  1. Kaj kion diri pri la portugallingva "lh"?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Oni demandu al Pita...

      Excluir
    2. Ili povas deveni rekte el la latina -li-, kiel folia> folha, aŭ el la grupo -cul- kiu, evolvis al -cl- kaj poste al -lh-, kiel aŭricŭla > orelha. Aŭ fine, el la grupo -cl- mem, kiu antaŭ ol ties evoluo al ch, kristaliĝis kiel lh (fakto pli komuna en la hispana ol en la portugala).

      Excluir