25/03/2021

Dependigo al poŝtelefono ekde la infanaĝo

 



La troa utiligado de poŝtelefonoj povas kaŭzi serion da damaĝoj al la sano de ĉiuj ni, kio inkluzivas infanojn kaj adoleskantojn. Laŭ Jordana Tonezer Tedesco, faka psikiatrino pri infan- kaj adoleskantaĝo, la tro multa uzado povas influi negative la cerban disvolviĝon. La disvolviĝo de la cerbo, de ĝiaj konektoj kaj funkciado estas determinitaj de la spertoj kiujn ni vivas tra la vivo. La uzata tempo antaŭ la ekranetoj por distraj celoj povas malfruigi la maturiĝon, tiel anatomian kiel funkcian, de la cerbo, ŝi asertas.

Akorde kun Brazila Societo pri Pediatrio, la idealo estas tio, ke oni limigu la uzon de poŝtelefonoj rilate al la infanoj tiamaniere: 2-4jara, unu horo potage; 6-10jara, du horoj maksimume. En la aliaj aĝoj, inkludante plenkreskulojn, tri horoj. Laŭ studo realigita en Hindio antaŭnelonge, sufiĉe bone konata, 65% el la infanoj en la tuta mondo suferas pri elektronika dependo.

Por la pediatrino Mara Mendes, ankaŭ intervjuita por la raportaĵo el kiu mi prenis informojn pri la temo (vd. sube), en la listo de fizikaj kaj mensaj malordigoj kaŭzitaj de la malbona utiligado de poŝtelefonoj (kompreneble ankaŭ de aliaj ekranaparatoj) troviĝas la jeno i.a.:


- nesufiĉeco pri atentkapablo

- aŭdvidaj problemoj

- problemoj pri vertebla kolumno

- hejmemo kaj trograseco

- socia izoliĝo

- anksio

- incito

- deprimo


Referenco:

ANDRADE, Andrei. Desafios Extrajogo. Zero Hora, Porto Alegre, 20-21 mar. 2021. Vida, p. 4.

Nenhum comentário:

Postar um comentário