19/03/2021

La Antikveco malkonis la bluon

 



Brita William Ewart Gladstone (1809-1898), intelektulo, kaj diversfoje Unua Ministro, admiranto de la verkoj de Homero, estis tiu kiu unuafoje rimarkis, ke la greka poeto malgraŭ liaj multnombraj priskriboj, neniamomente faris aludon al la tonoj de la koloro bluo, ĉeestantaj en la Naturo. En siaj esploroj rilataj al la mencio de koloroj  ĉu en Iliado ĉu en Odiseado, li konstatis, ke dum la blanko estis menciita centfoje kaj la nigro preskaŭ ducent, la ruĝo, la verdo kaj la flavo estis malofte menciitaj. Nenia aludo al la bluo, inkluzive en aliaj verkoj de la epoko. 

Germana lingvistiko Lazarus Geiger konstatis, ke la fenomeno samokazis en aliaj kulturoj, tiaj kiaj en la araba (Alkorano), ĉina, hebrea (en la unuaj partoj de la Biblio), islanda kaj hinda (Vedoj).

Jules Davidoff, psikologo (Londono), levis demandon pri la kuriozeco pri la blua koloro por la ĉielo kaj la maro, konsiderante, ke la kolorecoj estas ŝanĝemaj en ambaŭ kazoj. En eksperimento ĉe tribo de Namibio, li observis, ke homoj havis neniun vorton por nomumi la bluon. Kompense ili uzis diversajn terminojn por nomumi malsimilajn verdtonojn.

Deutscher, alia esploristo scivolema pri la demando, faris eksperimenton kun la propra filino kiam ŝi estis infaneto: Li instruis al ŝi la nomojn de la koloroj de objektoj inkluzive la bluon. "Kiam mi certis, ke ŝi sciis uzi la vorton blua por la objektoj, mi eliris kun ŝi en tagoj de blua ĉielo kaj demandis pri kia estis ĝia koloro." Ŝi ne sciis respondi. Li komprenis, ke ne estis urĝa neceso por ŝi por atribui koloron al la ĉielo. Ĝi ne estas objekto... La antikvaj popoloj pensis sammaniere.


Referenco:

Por que civilizações antigas não conheciam o azul? Disponebla ĉe: https://www.bbc.com/portuguese/noticias/2016/02/160221_civilizacoes_antigas_cor_azul_rb?. Aliro en: 18 mar. 2021


3 comentários:

  1. Por la maro, Grekoj uzis la vorton γλαυκός, blueverda. Eĉ nuntemaj lingvoj, kiel la bretona, ne distingas verdan kaj bluan.

    ResponderExcluir
  2. Tre interesa afero. Konceptoj existas en nia menso nur kiam ni havas vortojn por esprimi ilin.

    ResponderExcluir