Mostrando postagens com marcador Literaturo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Literaturo. Mostrar todas as postagens

12/05/2021

La granda prestiĝo de la rusa literaturo en Brazilo

 



Antaŭkelktage mi pensis (re)legi ion de la grandaj rusaj verkistoj kiel ekzemplo Dostojevskij aŭ Ĉeĥov kaj tuj poste mi legis recenzon de Éder da Silveira, brazila historiisto, pri la ĵus lanĉita libro Como ler os russos [Kiel legi la rusojn], de Irineu Franco Perpétuo (Eld. Todavia). La verko altiras nian atenton pri la fakto, ke ekde la 19a jc la rusa literaturo ĉiam ĝuis konsiderindan prestiĝon inter la brazilanoj, kio povas esti ekzemplata de difinitaj faktoj.

La grandaj naciaj eldonejoj kavas en siaj katalogoj literaturajn verkojn el rusa deveno. Du tradukoj rekte el la rusa jam estis faritaj de Anna Kariênina (1887), de Lev Tolstoj, konsiderata de multaj homoj la plej bona romano el ĉiuj tempoj, rimarkas Silveira. Eldonejo José Olympio publikigis meze de la pasinta jarcento ĉiuj verkojn de Dostojevskij, kiu estis la unua eksterlanda verkisto favorita de tia distingo. Nuntempe la kolekto Leste [Oriento], de Eldonejno 34 kalkulas je sia katalogo pri tradukaĵoj de rusaj verkistoj eĉ tiuj neeldonitaj antaŭe en Brazilo. Eldonejo Kalinka ekskluzive publikigas librojn el rusaj literaturistoj.

La aŭtoro de Como ler os russos, krom tio, ke li prezentas historian panoramon pri la deveno de la rusa lingvo kaj ties literaturo, kiel atendite, reliefigas la literaturan produktadon disvolviĝintan en la 19a kaj 20a jarcentoj, en kiuj la nomoj de Puŝkin, Gogol, Tolstoj, Dostojevskij, Ĉeĥov, Herzen kaj Turgenev elstariĝas. Rimarkindas la fakto, ke kvankam la rusa literaturo de la 20a jc malfeliĉe frontis severan cenzuron, samkiel aliaj artoj, precipe pro la stalinismo, aliflanke ĝi ĝuis la bonfaron de la nediskutebla progreso en la proceso pri alfabetigado de la popolo kaj estigado de multnombraj legantoj.


11/05/2021

El la penso de Franz Kafka

 




Libro devas esti la hakilo kiu rompos la glaciigitajn marojn ene de nia animo.


Mi havas la veran sensacion de mi mem nur kiam mi estas neelteneble malfeliĉa.


Ekde kiam mi amas vin, mi amas la tutan mondon. (En letero al Milena Jesenká)


La posedo ne ekzistas, ekzistas nur la estulo: tiu estulo kiu enspiras ĝis la lasta elspiro, ĝis la asfikcio.


La junaĝo estas feliĉa ĉar ĝi havas la kapablon vidi belecon. Iu ajn kiu havas la kapablon vidi belecon tiu ne maljuniĝas.


La solidareco estas la sento kiu plej bone esprimas la respekton al la homa digneco.


Pri la aŭtoro |

https://eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Kafka


Foto: 

Por Atelier Jacobi: Sigismund Jacobi (1860–1935) - http://www.bodleian.ox.ac.uk/news/2008_july_02, Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=4300462

31/03/2021

Oni ekkreas distopian mondon

 


Klarigas PIV, ke utopio temas pri "1. Fantazia lando ("sen loko"), imagita de la angla verkisto Morus (en la samnoma verko, 1518, en kiu ĉiu perfektas por ĉies feliĉo." El tio devenis nova senco: "2. Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla." Bona ekzemplo por tia dua senco estis la ideo ekzistanta fine de la 19a jarcento, ke la Scienco kreos per si mem mondon de paco kaj feliĉo. Aliflanke, oni povas paroli pri malutopiodistopio, kiu temas pri vizio de "malbona, malfeliĉa utopio" karakterizata pri "eventuala terura kaj malespera mondo" (Vikipedio). Fikciaĵoj kiel la verkoj 1984, de George Orwell (1948) aŭ Fahrenheit 451, de Ray Bradbury (1953) estas bonaj ekzemploj de distopioj.

En recenzo verkita antaŭnelonge de Luisa Geisler, por la brazila prilibra revuo Quatro Cinco Um, ŝi mencias la fakton, ke "unu el la palacetoj de la plej riĉa homo en la mondo havas 25 banĉambrojn dum ĝiaj funkciuloj estas kontrolataj laŭ produkteco tiamaniere, ke ili urinas en botelojn por ne perdi tempon", iu ekzemplo de la multnombraj sociaj negativaj utopioj de ĉi tiu civilizo en kiu la plej granda aspiro de ĝiaj ekonomiaj elitoj ŝajnas voli subjugi pli kaj pli tiujn kiuj ne apartenas al ĝi.


10/11/2020

Kio venas poste?

 


- Mi volas scii: post kiam oni estas feliĉa, kio okazas? Kio venas poste? (Clarice Lispector, brazila verkistino)

07/11/2020

Maria Firmina dos Reis, la unua romanistino en Brazilo

 




Maria Firmina dos Reis, deveninta el malriĉa familio de  nigrhaŭtuloj, naskiĝis en 1822 en São Luiz do Maranhão, kaj mortis en 1917 malriĉa kaj blinda. Sed ŝi eniris  en la historion de la brazila literaturo kiel la unua nigrhaŭta verkisto kaj la unua romanistino de Brazilo.

Se ne paroli pri la la fakto, ke ŝi verkis la unuan aboliciistan romanon: Úrsula (1859), kiu nun gajnas kvar novajn eldonojn kaj estis deviga legaĵo ĉijare por la enira ekzameno de UFRGS – Universidade Federal do Rio Grande do Sul (Federacia Universitato de Rio Grande do Sul).

Maria Firmina, lernantino, estis la unua virino aprobita en publika konkurso en la ŝtato Maranhão por la posteno de instruistino al elementa lernejo. Poste ŝi skandalis sian epokon kiam ŝi kreis la unuan ambaŭseksan lernejon... La iniciato daŭris nur tri jarojn.

Úrsula rakontas la historion de neebla kaj tragedia amrilato inter du blankhaŭtaj gejunuloj, en kiu reliefiĝas forta kritiko al la sklavismo, seksismo, mizogineco kaj rasismo, kiel observas Jarid Arraes en recenzo pri la verkaĵo al la prilibra revuo Quatro Cinco Um.

La verkistino dum la vivo adoptis dekunu infanojn, inter ili filoj de sklavigitaj personoj. Ŝi ankaŭ aŭtoris aliajn romanojn.

22/09/2020

Porto, Portugalio | Librovendejo kreis miton pri Harry Potter

 



Angla verkistino J.K. Rowling dum du jaroj vivis en Porto, la dua plej granda urbo en Portugalio laborante kiel instruistino pri la angla, veninta el Manĉestro en 1991 kiam ŝi estis 26jara kaj partumis apartamenton kun du aliaj britaj instruistinoj. Post kelktempe ŝi enamiĝis de portugalo kiun ŝi konatiĝis en drinkejo. Ili edziniĝis, ŝi perdis la infanon en la unua gestacio sed fariĝis patrino de knabino en la dua gravedeco. En 1993 post malsukcesa geediziĝo ŝi divorciĝis kaj revenis al sia lando kune kun sia filino.

En 1997 ŝi lanĉis la unuan volumon de la sago kiu faris ŝin riĉa kaj fama: Harry Potter and the Philosopher's Stone [Harry Potter kaj la Filozofa Ŝtono]. Posta onidiro ne konfirmita de la verkistino laŭ kio ŝi estus inspirita je la ruĝkoloraj ŝtuparoj de la tradicia Librovendejo Lello, en Porto, kie ŝi verkis parton de la historio, laŭ sia biografiisto, igis la lokon motivo de konstanta pilgrimado de ŝiaj sennombraj fanoj, legantoj de la sagao. La ŝtuparo estus estita fonto de inspiro por la kreo de lernejo pri sorĉado en kiu Potter studis.

En 2015 la librovendejo preskaŭ bankrotis por financaj kialoj. Ĝiaj novaj posedantoj havis la ideon profiti pere de la vizitado de fanoj de Harry Potter: la aliro al la vendejo fariĝis per pago, kontraŭ 3 kaj poste 5 eŭroj. Post kelkaj jaroj oni elspezis 2 milionojn da eŭroj en la librovendeja reformado. Estas interese, ke la aŭtorino neis, ke ŝi iam vizitis la vendlokon, kiun ŝi eĉ ne konis pri ekzisto...


Referenco: 

NEGREIROS, Adriana. A lenda portuguesa de Harry Potter. Piauí, Rio-de- Ĵanejro, n-ro 167, p. 8, aŭg. 2020.

Ilustraĵo: <https://img.freepik.com/vetores-premium/fundo-de-halloween-grunge_23-2148644662.jpg?w=826>

30/07/2020

Iu poemeto



Post multe mediti
Mi decidis editi
Ĉion kion la koro
Al mi diktos

> Paulo Leminski, brazila poeto


06/06/2020

Gaŭĉaj diraĵoj | Ditados Gauchescos (3)


Pli timigita ol majskarabo trairanta kokinejon.
Mais medroso que nem cascudo atravessando galinheiro.

Varma kiel fritilo sen tenilo.
Quente que nem frigideira sem cabo.

Pli grashava ol telefonaparato de buĉisto.
Mais gorduroso que telefone de açougueiro.

Senmova kiel hundo en boato.
Imóvel que nem cachorro em canoa.

Malpura kiel kokineja stango.
Sujo que nem pau de galinheiro.

Dika kiel hundo de kuiristino.
Gordo que nem cachorro de cozinheira.

Longa kiel insulto de balbutulo.
Comprido que nem insulto de gago.

> Referenco: Gaŭĉa Vivo, de Ivo Sanguinetti

23/05/2020

Esperanto en la romanoj de Isabel Allende



En la momento en kiu mi estis leganta la unuajn paĝojn de la nova romano de Isabel Allende lanĉita en la portugala, Longa Pétala de Mar [Longa Petalo de la Maro], subite mi trovis alineon en kiu Esperanto estas menciita. Kuriozas, ke tio okazis ne unuafoje en ŝia literatura kariero. Ni plibone vidos tion poste. Unue mi diru ion pri Isabel Allende, la plej fama hispanlingva verkistino en la mondo. Ŝi naskiĝis en Limao, Peruo, en 1942, sed ŝi estas ĉilia laŭ nacieco kaj poste ankaŭ akiris la usonan naciecon.

Ekde 1988 ŝi loĝas en Usono. En 1983 ŝi publikigis sian unuan romanon: La casa de los espíritus [La domon de la spiritoj], grandan literaturan sukceson kiu poste transformiĝis en filmo kun usonaj geaktoroj Jeremy Irons kaj Wanona Ryder. 

Poste venis aliaj romanoj kiel Eva Luna, Hija de la fortuna [Filino de la ŝanco] kaj Retrato en sépia [Sepikolora portreto] – ĉiuj kun granda publika akceptado.


Kio pri Esperanto? En La Casa de los espíritus, la protagonistino Clara havas la kutimon kontaktiĝi kun spiritoj, kiuj parolas al ŝi nur en la hispana aŭ en Esperanto. Ŝi eĉ skribas al ambasatoroj kaj ministroj pri edukado por enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la tuta mondo, sed neniu reagas al ŝia propono.

En la romano El cuaderno de Maya, la verkistino utiligas la vorton esperanto laŭfigurasence. Pri sia hundo ŝi komentas: "No es cariñoso, pero nos entendemos en el lenguaje de la flora y la fauna:  esperanto telepático." [Ĝi ne estas karesema, sed ni komprenas unu la alian per la lingvo de floro kaj faŭno: telepatia Esperanto.]

En Longa Pétala de mar (2019), la intrigo disvolviĝas inter la Civila Milito en Hispanio (1936-1939) kaj la ekzilo de la geprotagonistoj en Ĉilio. Ĉe la fino de la milita konflikto, ĉefgeneralo Francisco Franco [Francisko Franko] triumfe eniras en Barcelonon kun sia armeo. Pri la okazintaĵo jen la fragmento menciita en la komenco:

Primeiro prendiam os combatentes, se os achassem, em qualquer condição que estivessem, e pessoas denunciadas por outros como colaboradoras ou suspeitas de alguma atividade considerada antiespanhola ou anticatólica; isso incluía membros de sindicatos, partidos de esquerda, praticantes de outras religiões, agnósticos, maçons, professores, maestros, cientistas, estudiosos de esperanto, estrangeiros, judeus, ciganos, e assim seguia a lista interminável.

Unue ili arestis la batalantojn, se ili trovis ilin, sub ia ajn kondiĉo en kiu ili estis, kaj homojn denuncitajn de aliaj kiel kunlaborantojn aŭ suspektindajn pri aktiveco konsiderata kontraŭhispania aŭ kontraŭkatolika; tio inkludis membrojn de sindikatoj, maldekstraj partioj, praktikantojn de aliaj religioj, agnostikulojn, framasonojn, instruistojn, maestrojn, sciencistojn, studantojn de Esperanto, alilandanojn, judojn, ciganojn, kaj tiele sekviĝis la senfina listo.=


;Referencoj:

ALLENDE, Isabel. Longa Pétala de Mar. Rio de Janeiro: Bertrand Brasil, 2019.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Isabel_Allende

09/05/2020

Gaŭĉaj diraĵoj (2) | Ditados Gauchescos (2)




Popoldiraĵoj el la plej suda regiono de Brazilo:

Firme que nem prego em polenta.
Firma kiel najlo en polento.

Saracoteando mais que bolacha em boca de veia.
Svigante pli ol biskvito en buŝo de oldulino.

Calmo que nem água de poço.
Trankvila kiel akvo de puto.

Mais perdido que cego em tiroteio.
Pli perdiĝinta ol blindulo ene de pafado.

Mais faceiro que guri de bombacha nova.
Pli gaja ol knabo kun nova bombaĉo.

02/12/2019

Iutage en la vivo de Dimitri Mereĵkovski


Dimitri Mereĵkovski, unu el la plej gravaj rusaj romanistoj kaj kritikistoj en la 19a jc, rakontis, ke kiam li estis adoleskanto, li eke verkis poemojn. Lia patro okaze de noktomanĝo aŭdace petis de Dostojevskij, ke li opiniu pri la verkaĵoj de lia filo. Post kelkatempe Mereĵkovski, akompanata de la patro, vizitis la faman verkiston en lia malgranda apartamento. Embarase kaj eĉ balbutante li komencis legi siajn adoleskantecajn poeziaĵojn al la aŭtoro de Krimo kaj Puno. Bedaŭrinde al Dostojevskij tute ne plaĉis la enhavo de la lego kaj diris al la knabo, ke liaj poemoj valoras nenion. Por bone verki oni bezonas suferi, suferi!, aldonis Dostojevskij en frazo kiu fariĝis fama. La patro aŭdinte tion replikis: Do li ne verku plibone, ĉar mi ne volas, ke li suferu.=

;Referenco: Paulo Nogueira Batista Jr. en As crianças de Fossoli, artikolo publikigita en CartaCapital de 28/aŭg/2019.

21/11/2019

Gaŭĉaj diraĵoj | Ditados gauchescos




Mais assustado que veia em canoa.

Pli timigita ol oldulino en kanuo.


Mais sofrido que joelho de freira em Semana 

Santa.

Pli suferanta ol genuo de monakino en la 

Sankta Semajno.


Mais conhecido que parteira de campanha.

Pli konata ol akuŝistino en kamparo.


Mais ansioso que anão em comício.
Pli aflikta ol nano en mitingo


Devagarzito como enterro de viúva rica.

Malrapida kiel entombigo de riĉa vidvino.


Extraviado que nem chinelo de bêbado.

Malaperigita kiel pantoflo de ebriulo.


Mais faceiro que mosca em tampa de xarope.

Pli gaja ol muŝo sur ŝtopilo de siropo.


Mais feliz que puta em dia de pagamento no 

quartel.

Pli feliĉa ol putino en tago de pago en la 

kazerno.

24/10/2019

Etaj sonoriletoj

Kaj nokte mi ŝatas aŭdi la stelojn. Ili estas kvazaŭ cent milionoj da etaj sonoriletoj.

> Antoine de Saint-Exupéry/ La Eta Princo

22/06/2019

Mankas krotaloj



Mi ĝojas,
ke ĉi tie ni ne havas
krotalojn.

ni havas financistojn
politikistojn
televidon
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenaĵojn.
Sed krotalojn
ni ne havas.

La vivo povus esti
eĉ pli malagrabla.


William Auld (2024-2006) - skota E-verkisto 

07/06/2019

"La fina deziro/ estas la amo."



Ne estas paco
sen amo
Ne estas dormo
sen sonĝoj
pri amo -
Ĉu freneza, ĉu malvarma
obsedata pri anĝeloj
aŭ maŝinoj,
la fina deziro
estas la amo.

> Allan Ginsberg (1926-1997), usona poeto