23/05/2020

Esperanto en la romanoj de Isabel Allende



En la momento en kiu mi estis leganta la unuajn paĝojn de la nova romano de Isabel Allende lanĉita en la portugala, Longa Pétala de Mar [Longa Petalo de la Maro], subite mi trovis alineon en kiu Esperanto estas menciita. Kuriozas, ke tio okazis ne unuafoje en ŝia literatura kariero. Ni plibone vidos tion poste. Unue mi diru ion pri Isabel Allende, la plej fama hispanlingva verkistino en la mondo. Ŝi naskiĝis en Limao, Peruo, en 1942, sed ŝi estas ĉilia laŭ nacieco kaj poste ankaŭ akiris la usonan naciecon.

Ekde 1988 ŝi loĝas en Usono. En 1983 ŝi publikigis sian unuan romanon: La casa de los espíritus [La domon de la spiritoj], grandan literaturan sukceson kiu poste transformiĝis en filmo kun usonaj geaktoroj Jeremy Irons kaj Wanona Ryder. 

Poste venis aliaj romanoj kiel Eva Luna, Hija de la fortuna [Filino de la ŝanco] kaj Retrato en sépia [Sepikolora portreto] – ĉiuj kun granda publika akceptado.


Kio pri Esperanto? En La Casa de los espíritus, la protagonistino Clara havas la kutimon kontaktiĝi kun spiritoj, kiuj parolas al ŝi nur en la hispana aŭ en Esperanto. Ŝi eĉ skribas al ambasatoroj kaj ministroj pri edukado por enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la tuta mondo, sed neniu reagas al ŝia propono.

En la romano El cuaderno de Maya, la verkistino utiligas la vorton esperanto laŭfigurasence. Pri sia hundo ŝi komentas: "No es cariñoso, pero nos entendemos en el lenguaje de la flora y la fauna:  esperanto telepático." [Ĝi ne estas karesema, sed ni komprenas unu la alian per la lingvo de floro kaj faŭno: telepatia Esperanto.]

En Longa Pétala de mar (2019), la intrigo disvolviĝas inter la Civila Milito en Hispanio (1936-1939) kaj la ekzilo de la geprotagonistoj en Ĉilio. Ĉe la fino de la milita konflikto, ĉefgeneralo Francisco Franco [Francisko Franko] triumfe eniras en Barcelonon kun sia armeo. Pri la okazintaĵo jen la fragmento menciita en la komenco:

Primeiro prendiam os combatentes, se os achassem, em qualquer condição que estivessem, e pessoas denunciadas por outros como colaboradoras ou suspeitas de alguma atividade considerada antiespanhola ou anticatólica; isso incluía membros de sindicatos, partidos de esquerda, praticantes de outras religiões, agnósticos, maçons, professores, maestros, cientistas, estudiosos de esperanto, estrangeiros, judeus, ciganos, e assim seguia a lista interminável.

Unue ili arestis la batalantojn, se ili trovis ilin, sub ia ajn kondiĉo en kiu ili estis, kaj homojn denuncitajn de aliaj kiel kunlaborantojn aŭ suspektindajn pri aktiveco konsiderata kontraŭhispania aŭ kontraŭkatolika; tio inkludis membrojn de sindikatoj, maldekstraj partioj, praktikantojn de aliaj religioj, agnostikulojn, framasonojn, instruistojn, maestrojn, sciencistojn, studantojn de Esperanto, alilandanojn, judojn, ciganojn, kaj tiele sekviĝis la senfina listo.=


;Referencoj:

ALLENDE, Isabel. Longa Pétala de Mar. Rio de Janeiro: Bertrand Brasil, 2019.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Isabel_Allende

Nenhum comentário:

Postar um comentário