Kaj nokte mi ŝatas aŭdi la stelojn. Ili estas kvazaŭ cent milionoj da etaj sonoriletoj.
> Antoine de Saint-Exupéry/ La Eta Princo
24/10/2019
18/10/2019
TEAM | En Kaĉ
TEAM estis dum la 80-aj jaroj la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson "Zlatý slávik" (Esperante: "Ora Najtingalo"). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio "kantisto", superante i.a. Karel Gott-on.
En 1989, Team' eldonis la albumon "En Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček.
17/10/2019
12/10/2019
Fotoj miaj de Milano (2016)
La Katedralo (Duomo)
Piazza del Duomo
Piazza del Duomo
Parko Sempione
Arco della Pace (Arko de la Paco)
Castello Sforzesco. Mi estas tiu kun blanka ĉemizo...
10/10/2019
La perfektemuloj
James Joyce, Irlanda verkisto, (1882-1941), de
tempo al tempo revizii sian ĉefverkon
Ulysses (Uliso).
Pierre Bonnard (1867-1947), franca post-impresionisma pentristo, kutimis viziti galeriojn kaj muzeojn portanta penikojn kaj farbon por kaŝe ete refari siajn pentraĵojn.
Jorge Luis Borges (1899-1986), argentina verkisto, je
ĉiu nova eldono de El Aleph (La
Alefo), ŝanĝis kvarfoje la nombron da noveloj de la libro.
Francis Ford Coppola (1939-...), usona reĝisoro,
relanĉis kvarfoje sian filmon Apocalypse
Now (1979) kun modifoj pri la
scenoj kaj tempodaŭro. Pasintmonate la kvara versio Apocalypse Now – Final Cut
estis lanĉita pere de blue-ray.
(Referenco: revuo Época de 02/sep/19)=
Vizito al abelkolonio
Abelkolonio
havas mezume 50 mil plenkreskajn abelojn kiuj laboras per organiza kaj
hierarkia maniero. La abelreĝino respondecas pri generado de posteuloj post
kiam ĝi kopulacias kun la virabeloj, la reproduktantoj de la komunumo. En la
apogeo de ĝia ekzisto, ĝi sukcesas ovumi eĉ mil ovojn potage. El la plejmulto
de tiaj ovoj, derivas la laboristinoj, malfertilaj femaloj kiuj konsistigas 96%
el la abelujo. Ili estas 12 milimetrojn altaj, ili pezas 60 miligramojn kaj
vivas de 35 ĝis 50 tagoj. La vivodaŭro de la reĝino estas proksimume kvarjara.
La virabeloj vivas ĝis naŭdek tagoj. (Fragmento de la reporteraĵo Operação Zangão (Operacio
Virabelo), de Leonardo Pujol, pulikigita en la
revuo Piauí de aŭg/2019.=
Miaj preferataj TV-serioj
Sur la
televidilo mi precipe spektas TV-seriojn kaj futbalmatĉojn. Por
bona informiĝo mi utiligas interreton. La 24an de septembro komenciĝis la 4a
sezono de unu el miaj preferataj serioj: This
Is Us (Fox Premium). Ĝi rakontas la historion de tri gefratoj, unu el ili
(nigrhaŭtulo) estas adoptita. La intrigo disvolviĝas tra malsimilaj epokoj. La
5a sezono de Outerland (Fox Premium),
mia preferata serio, debutos nur komence de 2020. Ĝi estas bazita sur libroj de
usona verkistino Diana Gabaldon kaj miksas elementojn de sciencfikcio, fantazio kaj historio: Claire Handall, angla flegistino dum la 2a Granda
Milito, post la evento, okaze de vojaĝo kun la edzo al Skotlando, pro ia magia
procedo, vojaĝas tra la tempo kaj subite ŝi troviĝas en la jaro 1743 en la sama
regiono en kiu ŝi gastis kun la edzo.
Nuntempe mi ankaŭ akompanas la intrigdisvolviĝon de aliaj serioj. Succession (HBO), jam en la 2a sezono,
spegulas la vivon de la familio Roy kaj la konfliktemajn rilatojn de ĝiaj
membroj. La patro estas posedanto de granda aro da amaskomunikiloj, li estas
maljuna kaj malsana kaj la filoj luktas por la kontrolo de la entreprenoj. Big Little Lies (HBO) pritraktas la envolviĝon de kvin
virinoj en murdinvestigado. Kun Nicole Kidman, Reese Witherspoon kaj
Meryl Streep. Ho! Divorce
(HBO) rakontas al ni pri la postdivorca vivo de mezaĝa paro. Ŝajnas al mi, ke
ĉe la fino ili interpaciĝos...=
04/10/2019
La ĉefpunktoj en la portugala lingvo
La ĉefpunktoj en la portugala lingvo havas la jenan etimologian devenon:
Norte devenas el
la angla north, maldekstra flanko, ĉar la ĝermanoj havis kiel punkton pri orientiĝo
la orienton, en kiu la suno naskiĝas.
Sul devenas el
la antikva angla suth, siavice el la
ĝermana sunthaz, la flanko de la suno, tio estas, la Suda
Hemisfero, kien la suno inkliniĝas tagmeze.
Leste devenas el
la franca l’est, ĉi tiu el la angla east, siavice el la hindeŭropa aus (brilo)
– kp. kun la esperanta aŭro.
Oeste devenas el
la angla west, el la radiko de vespertino (E-a vespera), rilata al Venuso, la unua stelo aperanta sur la ĉielo okaze de la... vesperiĝo.=
Esperantaj sinonimoj (02)
bankroti – fiaski –
malsukcesi
bari – bloki – obstrukci
barbaro – sovaĝulo – brutulo
barbiro
– frizisto – razisto
batali
– lukti
bazo
– fundamento
bebo
– etinfano – suĉinfano
ĵusnaskito
bela
– plaĉaspekta
belvedero
– belvidejo=
;Referencoj:
Esperantaj
Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA, 1999)
Assinar:
Postagens (Atom)