10/10/2019

La perfektemuloj





James Joyce, Irlanda verkisto, (1882-1941), de tempo al tempo revizii sian ĉefverkon Ulysses (Uliso).

Pierre Bonnard (1867-1947), franca post-impresionisma pentristo, kutimis viziti galeriojn kaj muzeojn portanta penikojn kaj farbon por kaŝe ete refari siajn pentraĵojn.

Jorge Luis Borges (1899-1986), argentina verkisto, je ĉiu nova eldono de El Aleph (La Alefo), ŝanĝis kvarfoje la nombron da noveloj de la libro.

Francis Ford Coppola (1939-...), usona reĝisoro, relanĉis kvarfoje sian filmon Apocalypse Now (1979) kun modifoj pri la scenoj kaj tempodaŭro. Pasintmonate la kvara versio Apocalypse NowFinal Cut estis lanĉita pere de blue-ray. (Referenco: revuo Época de 02/sep/19)=

Nenhum comentário:

Postar um comentário