- Soldato Petro, hodiaŭ mi ne vidis vin dum la instruo pri kamuflado!
- Dankon, sinjoro serĝento!
En ĉi tiuj pandemiaj tempoj, mi estas releganta kelkajn librojn miajn kaj samtempe mi antaŭeniras en la lego de portugallingve Mundo sem Fim [Mondo sen Fino], de Ken Follet. Kiel relego ĉimomente mi okupiĝas pri A Arte da Ficção [La Arto de la Fikcio], de David Lodge, en kiu la aŭtoro disvolgas 50 ĉapitetrojn pri la arto rakonti bonan historion.
En tiu de n-ro 11, pri fremdigo, termino kreita de Viktor Shklovsky/ ruse Виктор Шкловский (1893-1984), literatura kritikisto, verkisto kaj scendekoraciisto kiu agadis iam antaŭ kaj post la Rusa Revolucio: "La Arto ekzistas por ke ni povu reakiri la sensacion esti vivaj; ĝi ekzistas por fari nin senti aferojn, por igi la ŝtonon "malmola". La celo de la Arto estas havigi al ni la sperton pri la aferoj tiel kiel ni ilin perceptas, ne kiel ni ilin konas."
Referencoj:
LODGE, David. A arte da ficção. Porto Alegre: LP&M, 2017.
VIKTOR CHKLOVSKY. In: Vikipédia, a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Viktor_Chklovsky. Aliro je: 27 nov. 2020.
La Apostola Biblioteko de Vatikano estas konsiderata unu el la plej gravaj esplorinstituicioj en mondo, kun vasta kolekto da manuskriptoj (inkludante eĉ tiujn el inkaa deveno), libroj, bildoj, moneroj, medaloj kaj artverkoj. Ĝi estis fondita de Nikolao la 5a kaj estas la plej antikva en Eŭropo.
En 2012 oni komenci la ciferadon de ĝia materialo kun imensa historia valoro kun 41 milionoj da paĝoj. Pro la kibernetikaj atakoj pli kaj pli oftaj de hakeroj, Vatikano kontraktis la servojn de entrepreno pri kibernetika sekureco por la protektado de la cifererigita laboro.
"Ni devas protekti nian interretan laboron por ke la legantoj povu fidi, ke la registroj temas pri preciza kaj neŝanĝita historio", asertis Malio Miceli, direktoro pri informado de la biblioteko.
Referencoj:
BIBLIOTECA APOSTÓLICA VATICANA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Biblioteca_Apost%C3%B3lica_Vaticana. Aliro: 19 nov. 2020.
SHERWOOD, Harriet. Anjos robôs. CartaCapital, San-Paŭlo, 18 nov. 2020. QI p. 49.
Bildo:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Codice_Palatino_927_-_part.jpg. En 19 nov. 2020.
"Do, mi opinias ke raŭmismo kaj finvenkismo ne plu gravas kaj la vortoj ne helpas kompreni nian movadon. Oni ne devas elekti inter la kvaliton aŭ la kvanton de esperantistoj, oni devas prizorgi ambaŭ. Oni ne bezonas iun -ismon por kompreni la gravecon de nia kulturo aŭ valori la etoson de Esperantujo."
> Robert Nielson, en https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/04/05/raumismo-post-40-jaroj-cu-gi-ankorau-gravas-por-la-nova-generacio/
"Ĉi tiu aspektas kiel ia stranga Esperanto-naciismo, kiu estas bizara laŭ mi. Ni ne estas popolo aŭ etno, kun nia propra identeco, ni ne estas minoritato. La celo de Esperanto estas kunigi homojn, ne krei apartan identon. Esperanto estas tre grava al mi, sed ĝi ne estas mia lando aŭ nacieco."
> Robert Nielson, en https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/04/05/raumismo-post-40-jaroj-cu-gi-ankorau-gravas-por-la-nova-generacio/
Laŭ genetikistino Lygia da Veiga Pereira ['liĵja da 'vejga pe'rejra], kiu respondecas pri la projekto DNA de Brazilo, la genetika diverseco de la brazilano povos kontribui por la progresoj rilataj al la antaŭzorgo de hipertensioj, diabetoj kaj kankro, se ne paroli pri la ebleco faciligi studojn de historia naturo.
"Danke al la analizado de DNA, eblos diri kiujn regionojn de Afriko rilatiĝis al la prapatraro de ĉiuj analizitaj brazilanoj. Oni povos ekkoni la historion de tiaj homoj", asertis la esploristo en intervjuo. Studgrafikaĵoj indikas, ke "la plej granda parto de la patrina heredo estas el afrika deveno (36%) kaj indiana (34%)". Aliflanke rilate al la patra heredo, 75% estas el eŭropa deveno; 14,5%, afrika kaj 0,5%, indiana, kio estas klarigata de la historia dominado de la maskloj sub la femaloj, kiel rimarkis la esploristo. Rimarkindas la fakto, ke la esploroj povos esti aplikataj je la medicino okaze de interpretoj de genetikaj testoj. Variaĵoj pri genetikaj tratoj povas indiki genetikan inklinon al la kankro ekzemple aŭ simple tion, ke ili estas normalaj, ordinare troveblaj en la loĝantaro.
Referenco:
SILVA, Gabriela da. Lygia da Veiga Pereira: o brasileiro será uma fonte de descobertas para toda a humanidade. Zero Hora, Porto Alegre, 08-09 nov. 2020. Com a palavra, Doc, p. 2-3.
Bildo:
Por Courtesy: National Human Genome Research Institute - [1] (file), Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=212144
- Mi volas scii: post kiam oni estas feliĉa, kio okazas? Kio venas poste? (Clarice Lispector, brazila verkistino)
En la finnlanda lingvo, "Päästää sammakko suustaan" signifas "liberigi la bufon el la buŝo", populara esprimo kiu estas dirata kiam vi diras ion tute malkonvenan ekzemple demandi al virino ĉu ŝi estas graveda kaj ŝi ne fakte ne estas.
Referenco:
VAIANO, Bruno. Päästää sammakko suustaan. Superinteressante. San-Paŭlo, okt. 2020. Oráculo, p. 70.
Kio okazus se la nederlandanoj estus venkitaj la portugalojn kaj ili estus koloniintaj Brazilon? Por komenci, niaj modeloj pri beleco estus tute aliaj. Anstataŭ nigrharaj, niaj virinoj estus brunaj kun glataj haroj kaj la plej konata brazilanino en la mondo estus ia longstatura ino de la norda tipo, nomata Gisele al io simila. Oni tute ne povas imagi.
Oni uzas -n de akuzativo en plene esperantigitaj propraj nomoj:
Mi ŝatis legi La Etan Princon.
Li ekkonis Parizon en la lasta vojaĝo.
Neesperantigitaj propraj nomoj povas esti skribitaj sen o-finaĵo:
Mi tre admiras Shakespeare.
Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir.
Sed:
Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir - kun aldono de o-finaĵo+ -n.
Aŭ:
Li renkontis Vigdís-on Fiinbogadóttir - kun aldono de o-finaĵo apartigita per "-" + -n.
Referenco:
WENNERGREN, Bertilo. Detala Gramatiko de Esperanto. S/l: E@I, 2012.