Kiel privatigi
Tio estas la modela tekniko pri privatigo: Malgrandigi la moninvestojn, certiĝi, ke la aferoj ne plu bone funkciu, ke la homoj fariĝu malkontentaj kaj tiam liveru ĝin al la privata kapitalo.
Noam Chomsky (1928-...), usona lingvisto
Robotoj
Plej terura afero pri la robotoj ne estas tio, ke ili tre similas al ni, sed ke ni tre similas al ili.
Mário Quintana (1906-1994), brazila poeto
Ĉu bildo valoras pli ol mil vortoj?
Oni kutimas diri, ke bildo valoras pli ol mil vortoj, sed tio ne estas vera. Bildo havas limojn, la enkadrigo ignoras tion kio restas for de ĝi. Tio kion ni ne vidas sur fotografiaĵo povas helpi nin kompreni tion kio aperas sur la bildo.
José Saramago (1922-2010), portugala verkisto
Maljusteco
La maljusteco kiun oni faras al iu estas minaco kiun oni faras al ĉiuj. Barono de Montesquieu (1689-1755), franca politikisto, filozofo kaj verkisto
Birdo
La birdo kiun vi bredas en kaĝo ne estas via. Ĝi estus via se eĉ libera ĝi decidus resti.
Carlise Alemeida
Plie |
Nenhum comentário:
Postar um comentário