Gramatikaĵo
Oni utiligas la us-finaĵon (kondicionalon) en situacio kiu indikas nerealan, imagan aŭ fantazian aferon:
Se mi povus, mi irus. (Sed mi ne povas iri)
Se mi estus vi, mi akceptus la dungon. (Sed mi ne estas vi)
Ha, se mi estus riĉa! (Sed mi ne estas riĉa)
Portugallingvanoj atentu pri eventuala misuzo de -us. Ekz-e:
Ele pediu que eu fosse.
Estus erare diri: *Li petis, ke mi irus.
Ĝusta frazo: Li petis, ke mi iru.
Rekta parolo:
Li diris: "Iru."
Nerekta parolo:
Li diris, ke mi iru.
Estas probable, ke mi iru. Sekve ne estas la kazo uzi -us.
Substantivoj uzataj figurasence
Ĉeno = "Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj" (PIV): ĉeno de ideoj,
Fadeno = "Sinsekva interligeco" (PIV): Nia savo pendas nur sur fadeno malforta. (Z)
Fajro = "Granda ardo, ekscito, fervoro" (PIV): En io la fajro de la venĝemo.
Sinonimoj/ Substantivoj
floto - ŝiparo
patrio - patrolando, hejmlando
stupro - seksperforto
vorto - termino
Kiel diri
Portugala/Esperanto
Andador = paŝlernilo
Bacia = pelvo
Picejo = pizzaria
Pisi = mijar
Salsa = petroselo
Fontoj |
https://bertilow.com/pmeg/enhavo.html
https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#AA
Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)
Gramática Completa do Esperanto, de Geraldo Mattos (Fonto)
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/01-ellernu-esperanton-gramatikajoj-kaj.html
Nenhum comentário:
Postar um comentário