28/05/2021

La unuaj tri eŭropaj virinoj alvenintaj al Brazilo (1551) kaj aliaj kuriozaĵoj

 


En 1551 tri orfinoj fratinoj estis la unuaj tri eŭropaj virinoj kiuj alvenis al Brazilo. Multaj, en tia kondiĉo, eke estis senditaj por edziniĝi al kolonianoj, kio reprezentis monŝparon por la Eklezio en la senco de orfejoj.


Kelkaj plantoj perceptas la sonojn, eĉ se ili kompreneble ne havas la kapablon aŭdi. Ekzemplo: Plantoj Arabidopsis thaliana povas detekti la bruon de maĉado de raŭpeto kaj produkti toksinojn en la folioj por lukti kontraŭ ĝi.


La aligatoro, kiam ĝi eventuale perdas sian voston, povas kreskigi ĝin denove ĝis 22 cm.


La plej antikva respubiko en la mondo estas San-Marino, kreita en 301 p.K.. En Eŭropo ankoraŭ troviĝas 12 monarkioj.


Vi lernis en la lernejo: primo estas natura nombro kies ununuraj naturaj divizoroj estas 1 kaj ĝi mem. Ili estas senfinaj. La plej granda jam konata havas 17,4 milionojn da ciferoj.


Fonto | Brazila revuo Superinteressante

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/en-akvoguto-en-la-maro-trovigas-1.html

26/05/2021

La plej antikva sporto, alergio al katoj kaj aliaj kuriozaĵoj


En akvoguto en la maro troviĝas 1 miliono da
 bakterioj.


La biblia esprimo "doni perlojn al la porkoj" havas version en la ĉina lingvo: "ludi pianon al bovino".


Ĉu vi estas alergia al katoj? Atentu! Ĉar tio estas kaŭzata de proteino nomata Fel d1. Ĝi ĉeestas en la salivo tiaj felisoj, kiu disiĝas tra la hararo kiam ĝi sin lekas. Entrepreno Purina kreis novan porcion kiu parte eliminas la alergenon, kio estas sufiĉa por malaperigi la homan alergion.


Onidire estas pruvite, ke ĉevaloj sin rekonas antaŭ spegulo, tio estas, ili havas memkonscion.


Estas 1,01 telefonlinio por ĉiu enloĝanto en la planedo.

La forĵeto de ĵetlancoj estas konsiderata la unua sporto kiu aperis en la mondo. Konata ankaŭ de la neandertaloj, la ĵetlanco estis uzata por la ĉaso. Arkeologiaj evidentaĵoj atestas, ke estis trejnadoj per ĝi antaŭ ol la prahistoriaj homoj foriros por ĉasado. Verŝajne konkuroj inter ili rezultis el tia praktiko.


Fonto | Brazila revuo Superinteressante

Prie | 

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/maksimuma-nombro-da-skribsignoj-en.html

25/05/2021

Ĉu la Universo estas inteligenta? Iu demando ja diskutinda

 




Nur homaj vaneco kaj orgojlo povas koncepti la ideon nei apriore, ke la Universo estas inteligenta. Malfeliĉe tra mia vivo de tempo al tempo mi legis/aŭskultis kontraŭsciencan starpunkton, mi diru, de eĉ de eminentaj gravuloj de la akademio rilate al tiu demando. Kiom da tromemfido!


Unu el la problemoj de la Scienco, kiel iam mi legis, estis la fakto, ke ĝi estis en la pasinteco tiel severe persekutata de la religio, ke kiam ĝi fine sukcesis disvolviĝi tute libere, ĝi forpelis ian ajn ideon el religieca deveno. Feliĉe la pensmaniero evoluas kaj pli kaj pli, en la scienca kampo, la ideo de iu Universo haviganta inteligenton sukcesas sekvantojn - ne forlasante la teorion pri Evoluado. Mi persone kredas, ke en la venontaj jardekoj la diskutado pri la temo troviĝos en la tagordo de la sciencistoj sen iaspecaj antaŭjuĝoj.


Alie mi pensas, ke estontece ni havos sciencon ne nur deduktan sed ankaŭ intuician. Ĉio estas demando pri malfermo de la intuiciaj kanaloj de la estulo por realecoj kiuj ne povas esti pruvitaj en laboratorioj. Des pli pro tio, ke imagi, ke ĉio en la Universo estas rezulto de simpla hazardo danke al blindaj fortoj en interago estas minimume digna je demandoj. Ĉu vere? Certaj fenomenoj defias eĉ matematikajn probablecojn, laŭ dokumentfilmo kiun vi vidis sur la TV. Sed fine la tempo respondos al la demando pri kiu pravas aŭ ne.


22/05/2021

Pedro Cavalheiro | La rolo de Esperanto en la lingva diverseco

La romanoj (10) | "Neniu soldato devas ŝteli kokinojn."/ La linĉo de roma ambasadoro en Egiptio

 



Amfiteatro de Ostia Antica, Romo. Foto de C.D. (2016)


"Iam estis proponita al la Senato, ke la sklavoj devu esti diferencigitaj de liberaj homoj pere de la vestaĵoj, sed tuj oni perceptis da danĝeron, kiu la ideo povus reprezenti, se la sklavoj komencus kalkuli kiom ni estas." (Seneko, en De clementia)

Rim.: Kaj se ili ekkonstatus kiom pli grandnombra ili estis..


"Neniu soldato devas ŝteli kokinojn de aliuloj aŭ rabi ŝafinojn. Neniu soldato devas ŝteli vinberojn, aŭ mueli maizon kiu apartenas al aliulo, aŭ trudpreni olivoleon, salon aŭ brullignon. Soldatoj devas kontentiĝi per siaj propraj provizoj kaj vivi el rabado de eroj de la malamikoj, kaj ne de la larmoj de la provincanoj. (Aŭgusta Historio. La vivo de Aŭreliano)


"Antaŭe la homoj lavis la brakojn kaj la krurojn ĉiutage, sed ili baniĝis nur post la tagoj de foiro." (Plinio, Natura Historio)

Rim.: La foiroj estis realigataj je ĉiu ok tagoj.


Historiisto Diodoro Sicila, en Historia Biblioteko, rakontas, ke iam en la 1-a jc a.K., li atestis la fakton, ke roma ambasadoro estis linĉita en Egiptio pro tio, ke li senintence mortigis katon, sanktegan beston.


Fonto | O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo, de J.C. McKeown

Plie en |

16/05/2021

L'Anse Aux Meadows, Kanado | Antikva vikinga kolonejo en Ameriko

 





L'Anse Aux Meadows estas arkeologia loko situata en la insulo Novlando, en la provinco de Novlando kaj Labradoro, en la nordo de la atlantika regiono de Kanado. Ĝia historia graveco ŝuldas al la fakto, ke ĝi estis pruvita vikinga kolonejo en la komenco de la 11a jc, eltrovita en 1960 de norvega esploristo Helge Ingstad kaj lia edzino Anne-Stine Ingstad, arkeologo.

La vikingoj havis skandinavan devenon kaj estis konataj de angloj kaj francoj kiel danoj. En la Orienta Eŭropo ili estis nomataj rus. Origine ili loĝis en Norvegio, Svedio kaj Danlando kaj estis esploritoj, militistoj, komercistoj kaj piratoj. Inter la 8a kaj 11a jarcentoj, ili invadis, rabis, starigis kolonejojn samkiel subtenis komercajn kontaktojn en vasta regiono de la norda hemisfero, kiu inkludis Novlandon, en Kanado, Gronlandon, Islandon, Brition, Irlandon, Iberion, Francion, Italion, Konstantinopolon, Rusion kaj Palestinon. Iliaj koloniejoj en la Orienta Eŭropo devenigis Rusion kaj Ukraininon.

Eriko la Ruĝa (c. 950-1003) eltrovis Gronlandon kaj ĝin nomis "Verdan Landon" kun la celo instigi la elmigradon de siaj samlandanoj al la nova tero. Ia speco de malvera propagando... Lia filo Leif Eriksson (ĉ. 970-1020) atingis Nord-Amerikon, plej precize Kanadon. Oni kalkulas, ke la malgranda setlejo tie daŭris nur 20 jarojn. La arkeologia loko indikas, ke rigore temis pri simpla bazo por iu lignejo kaj eĉ barkfabriko. 

Konfliktoj kun la indiĝenoj kaj inter la propraj partoprenantoj de la ekspedicio, krom la ekonomia malintereso, rezultigis la forlason de la kolonejo kaj ili revenis hejmen, kio estas rakontata de la nordaj sagaoj, ankaŭ montrata en la kanada TV-serio "Vikings" (2013). Lignoj ankaŭ por la konstruado barkoj? Ili jam povis kalkuli je Islando...



Fontoj |

Brazila revuo Superinteressante






Foto |  L'Anse Aux Meadows, Novlando kaj Labradoro, Kanado
Dylan Kereluk, CC BY 2.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/2.0>, via Wikimedia Commons

Prie pri la vikingoj |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2020/08/kontribuo-de-la-vikingoj-al-la.html

14/05/2021

NAZIISMO | La rasa apartigismo estis inspirita de la usona leĝaro

 




En la brazila revuo Piauí de aprilo, 6paĝa reporteraĵo havanta kiel titolo Os nazistas e a aceleração das castas [La naziistoj kaj la akcelado de la kastoj], Isabel Wilkerson montras kiel la usona leĝaro inspiris la Trian Regnon (1933-1945). En la 5a de junio, 1934, nazia komiteo kunvenis por debati la juran bazon de la nova reĝimo starigita en Germanio kaj en la tagordo troviĝis diskuto pri kiel aliaj landoj protektis sian rasan purecon. Tiusence la leĝoj pri usona rasa apartigado, ekzistantaj en la epoko, ĝuis specialan atenton precipe tiuj pri enmigrado kaj interrasaj geedziĝoj.

Okaze de la 1a Granda Milito, asertas la reporteraĵo, Germana Societo pri Rasa Higieno laŭdis la "dediĉon de la usonanoj al la aranĝo de esploroj en la kampo de la rasa higieno kaj transloko de la teoria kono al la praktiko". La eŭgenika movado en Usono estis laŭmoda kaj famuloj kiel la inventisto Alexander Graham Bell kaj la magnato en la aŭtomobila industrio Henry Ford estis inter ĝiaj ĉefaj sekvantoj.

Hitler estis admiranto de Usono kaj laŭdis la genocidon de la usonaj indianoj samkiel la kreon de rezervejoj por tiuj kiuj postvivis, Ironie malgraŭ la laŭdoj al la leĝoj de rasa apartigo en Usono, la naziistoj konsideris troigaj la rigorojn rilataj al la klasifikado de la homoj en la demando esti aŭ ne esti nigrhaŭtulo, laŭ James Q. Whitman, citita en la teksto, historiisto pri juro en la Universitato Yale.


Paulo Sérgio Viana | Metonimio

13/05/2021

Maksimuma nombro da skribsignoj en Facebook, WhatsApp k.a./ Pli multekostaj TV-serioj kaj aliaj kuriozaĵoj

 




Maksimuma nombro da skribsignoj po unu afiŝo | Instagram: 2.200, WhatsApp: 65.536, Facebook: 63.206, Telegram: 4.096.


La plej multekostaj TV-serioj1º - Game of Thrones: US$ 15 milionoj, 2º The Crown: US$ 13 milionoj, 3º - ER: US$ 12,5 milionoj.


Oni kalkulas, ke jam ekzistis 108 miliardoj da homoj en la planedo.


En la sensencaj konkursoj por vidi kiu manĝas plie kaj pli rapide, usonano Joey Chestnut havas la rekordon pri manĝado de kolbasobulkoj: 75 en 10 minutoj.


La esprimo propeka kapro en sia deveno rilatiĝas kun la Malnova Testamento: okaze de la juda festo pri Yom Kipur (Tago de la Pardono), du kaproj estis elektitaj. Unu estis oferbuĉata kaj alia elpelita al la dezerto kiel ofero. De tio la esprimo, kiu signifas "kapro prenanta sur sin la pekon de aliaj" (PIV).


8,7 milionoj da specioj ekzistantaj en la mondo ankoraŭ ne estis klasifikitaj, tio estas, 80% el la tuto.


Fonto | Brazila revuo Superinteressante

Plie en |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/kiomo-da-infandemandoj-cina-ideogramo.html


12/05/2021

La granda prestiĝo de la rusa literaturo en Brazilo

 



Antaŭkelktage mi pensis (re)legi ion de la grandaj rusaj verkistoj kiel ekzemplo Dostojevskij aŭ Ĉeĥov kaj tuj poste mi legis recenzon de Éder da Silveira, brazila historiisto, pri la ĵus lanĉita libro Como ler os russos [Kiel legi la rusojn], de Irineu Franco Perpétuo (Eld. Todavia). La verko altiras nian atenton pri la fakto, ke ekde la 19a jc la rusa literaturo ĉiam ĝuis konsiderindan prestiĝon inter la brazilanoj, kio povas esti ekzemplata de difinitaj faktoj.

La grandaj naciaj eldonejoj kavas en siaj katalogoj literaturajn verkojn el rusa deveno. Du tradukoj rekte el la rusa jam estis faritaj de Anna Kariênina (1887), de Lev Tolstoj, konsiderata de multaj homoj la plej bona romano el ĉiuj tempoj, rimarkas Silveira. Eldonejo José Olympio publikigis meze de la pasinta jarcento ĉiuj verkojn de Dostojevskij, kiu estis la unua eksterlanda verkisto favorita de tia distingo. Nuntempe la kolekto Leste [Oriento], de Eldonejno 34 kalkulas je sia katalogo pri tradukaĵoj de rusaj verkistoj eĉ tiuj neeldonitaj antaŭe en Brazilo. Eldonejo Kalinka ekskluzive publikigas librojn el rusaj literaturistoj.

La aŭtoro de Como ler os russos, krom tio, ke li prezentas historian panoramon pri la deveno de la rusa lingvo kaj ties literaturo, kiel atendite, reliefigas la literaturan produktadon disvolviĝintan en la 19a kaj 20a jarcentoj, en kiuj la nomoj de Puŝkin, Gogol, Tolstoj, Dostojevskij, Ĉeĥov, Herzen kaj Turgenev elstariĝas. Rimarkindas la fakto, ke kvankam la rusa literaturo de la 20a jc malfeliĉe frontis severan cenzuron, samkiel aliaj artoj, precipe pro la stalinismo, aliflanke ĝi ĝuis la bonfaron de la nediskutebla progreso en la proceso pri alfabetigado de la popolo kaj estigado de multnombraj legantoj.


James G. Speth | La ĉefaj mediaj problemoj ne troviĝas en la Naturo

 



Mi kutimis pensi,

ke la plej gravaj kutimaj problemoj

estas la perdo de biodiverseco,

la ekosistema kolapso

kaj la klimata ŝanĝo.

Mi pensis, ke tridek jaroj da bona scienco

povus pritrakti pri ĉi tiuj problemoj.

Mi malpravis.

La ĉefaj mediaj problemoj estas egoismo, 

avideco kaj apatio kaj por trakti ĉi tiujn

ni bezonas kulturan kaj spiritan transformon.

Kaj ni, sciencistoj, ne scias kiel fari tion.


James G. Speth, usona advokato kaj naturmedia defendanto

11/05/2021

El la penso de Franz Kafka

 




Libro devas esti la hakilo kiu rompos la glaciigitajn marojn ene de nia animo.


Mi havas la veran sensacion de mi mem nur kiam mi estas neelteneble malfeliĉa.


Ekde kiam mi amas vin, mi amas la tutan mondon. (En letero al Milena Jesenká)


La posedo ne ekzistas, ekzistas nur la estulo: tiu estulo kiu enspiras ĝis la lasta elspiro, ĝis la asfikcio.


La junaĝo estas feliĉa ĉar ĝi havas la kapablon vidi belecon. Iu ajn kiu havas la kapablon vidi belecon tiu ne maljuniĝas.


La solidareco estas la sento kiu plej bone esprimas la respekton al la homa digneco.


Pri la aŭtoro |

https://eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Kafka


Foto: 

Por Atelier Jacobi: Sigismund Jacobi (1860–1935) - http://www.bodleian.ox.ac.uk/news/2008_july_02, Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=4300462

09/05/2021

Mallongigoj en Esperanto (2)

 



ĉ. = ĉirkaŭ

E. = Esperanto

i.a. = interalie, inter aliaj

jc = jarcento

Kp = komparu

pr. = prononcu


Fonto | Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Plie | https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/mallongigoj-en-esperanto-1.html


Kiel diri (14) | Portugala/Esperanto

 



alto-falante = laŭtparolilo

lavar a louça = lavi/purigi la manĝilaron

lentilha = lento

máquina de lavar roupa = lavmaŝino

pia = lavujo, lavabo

sapão em pó = lavpulvoro


Fonto | 

 https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK

Plie | 

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/kiel-diri-13-portugalaesperanto.html

05/05/2021

La romanoj (09) | Cindroj sur Pompejo / Virseksaj kaj inseksaj urinujoj/ Skribaĵo sur tombo

 




"Ĉio ĉirkaŭ Vezuvio estis subterigita de malĝojaj flamoj kaj cindroj; nek eĉ la dioj dezirus havi tiel grandan povon. (Marcialo, Epigramoj)


La matella estis urinujo propra por viroj kaj la scaphium, por virinoj. La ĝentlemanoj kalkulis je kuvoj surstrate por urini. La akumulita urino estis poste vendata por la vestlavistoj kiel purigilon. Romo inventis la reutiligadon...
 

"Ĉi tie tombkuŝas Leburna, administranto de teatra trupo, kiu vivis plimalpli dum cent jaroj. Mi mortis kelkfoje [verŝajna aludo al la roloj kiujn li ludis en la teatro] sed neniam tiamaniere. Mi deziras bonan sanon al ĉiuj kiuj estas en la supra mondo."



Fonto | O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo, de J.C. McKeown

Foto: Pompejo, de C.D.

03/05/2021

Esperantaj Sinonimoj (16) | Por ĉampano, ĉarma, ĉefo, ĉesi, ĉiĉerono kaj ĉuro

 



ĉampano - ŝaŭmvino

ĉarma - alloga 

ĉefo - estro - gvidanto - superulo

ĉesi - finiĝi

ĉiĉerono - turistgvidanto

ĉuro (tabua) - spermo


Fonto | Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo

Plie en|

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/esperantaj-sinonimoj-15.html


01/05/2021

Unikaj vortoj de kelkaj lingvoj!

 



Olfrygt - el la dana: timo manki bieron


Catra patra - el la turka: fuŝe paroli lingvon


Bakkushan - el la japana: bela virino dorse vidata


Kummerspeck - el la germana: pezo kiun oni akiras kiam ekmanĝadas pro deprimo


Yugen - el la japana: konscienco pri la Universo kiu vekas tro profundajn  kaj misterajn sentojn por esti esprimeblaj per vortoj


Mokita - el la kiwana Papuo-Nov-Gvineo): la vero pri kiuj ĉiuj scias sed pri kiu neniu volas paroli


Koro - el la japana: timo, ke la peniso estas mallongiĝanta enen de la korpo


Fonto | Tingo: o irresistível almanaque das palavras que a gente não tem, de Adam Jacot Boinod