16/05/2021

L'Anse Aux Meadows, Kanado | Antikva vikinga kolonejo en Ameriko

 





L'Anse Aux Meadows estas arkeologia loko situata en la insulo Novlando, en la provinco de Novlando kaj Labradoro, en la nordo de la atlantika regiono de Kanado. Ĝia historia graveco ŝuldas al la fakto, ke ĝi estis pruvita vikinga kolonejo en la komenco de la 11a jc, eltrovita en 1960 de norvega esploristo Helge Ingstad kaj lia edzino Anne-Stine Ingstad, arkeologo.

La vikingoj havis skandinavan devenon kaj estis konataj de angloj kaj francoj kiel danoj. En la Orienta Eŭropo ili estis nomataj rus. Origine ili loĝis en Norvegio, Svedio kaj Danlando kaj estis esploritoj, militistoj, komercistoj kaj piratoj. Inter la 8a kaj 11a jarcentoj, ili invadis, rabis, starigis kolonejojn samkiel subtenis komercajn kontaktojn en vasta regiono de la norda hemisfero, kiu inkludis Novlandon, en Kanado, Gronlandon, Islandon, Brition, Irlandon, Iberion, Francion, Italion, Konstantinopolon, Rusion kaj Palestinon. Iliaj koloniejoj en la Orienta Eŭropo devenigis Rusion kaj Ukraininon.

Eriko la Ruĝa (c. 950-1003) eltrovis Gronlandon kaj ĝin nomis "Verdan Landon" kun la celo instigi la elmigradon de siaj samlandanoj al la nova tero. Ia speco de malvera propagando... Lia filo Leif Eriksson (ĉ. 970-1020) atingis Nord-Amerikon, plej precize Kanadon. Oni kalkulas, ke la malgranda setlejo tie daŭris nur 20 jarojn. La arkeologia loko indikas, ke rigore temis pri simpla bazo por iu lignejo kaj eĉ barkfabriko. 

Konfliktoj kun la indiĝenoj kaj inter la propraj partoprenantoj de la ekspedicio, krom la ekonomia malintereso, rezultigis la forlason de la kolonejo kaj ili revenis hejmen, kio estas rakontata de la nordaj sagaoj, ankaŭ montrata en la kanada TV-serio "Vikings" (2013). Lignoj ankaŭ por la konstruado barkoj? Ili jam povis kalkuli je Islando...



Fontoj |

Brazila revuo Superinteressante






Foto |  L'Anse Aux Meadows, Novlando kaj Labradoro, Kanado
Dylan Kereluk, CC BY 2.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/2.0>, via Wikimedia Commons

Prie pri la vikingoj |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2020/08/kontribuo-de-la-vikingoj-al-la.html

Nenhum comentário:

Postar um comentário