Antaŭkelktage mi pensis (re)legi ion de la grandaj rusaj verkistoj kiel ekzemplo Dostojevskij aŭ Ĉeĥov kaj tuj poste mi legis recenzon de Éder da Silveira, brazila historiisto, pri la ĵus lanĉita libro Como ler os russos [Kiel legi la rusojn], de Irineu Franco Perpétuo (Eld. Todavia). La verko altiras nian atenton pri la fakto, ke ekde la 19a jc la rusa literaturo ĉiam ĝuis konsiderindan prestiĝon inter la brazilanoj, kio povas esti ekzemplata de difinitaj faktoj.
La grandaj naciaj eldonejoj kavas en siaj katalogoj literaturajn verkojn el rusa deveno. Du tradukoj rekte el la rusa jam estis faritaj de Anna Kariênina (1887), de Lev Tolstoj, konsiderata de multaj homoj la plej bona romano el ĉiuj tempoj, rimarkas Silveira. Eldonejo José Olympio publikigis meze de la pasinta jarcento ĉiuj verkojn de Dostojevskij, kiu estis la unua eksterlanda verkisto favorita de tia distingo. Nuntempe la kolekto Leste [Oriento], de Eldonejno 34 kalkulas je sia katalogo pri tradukaĵoj de rusaj verkistoj eĉ tiuj neeldonitaj antaŭe en Brazilo. Eldonejo Kalinka ekskluzive publikigas librojn el rusaj literaturistoj.
La aŭtoro de Como ler os russos, krom tio, ke li prezentas historian panoramon pri la deveno de la rusa lingvo kaj ties literaturo, kiel atendite, reliefigas la literaturan produktadon disvolviĝintan en la 19a kaj 20a jarcentoj, en kiuj la nomoj de Puŝkin, Gogol, Tolstoj, Dostojevskij, Ĉeĥov, Herzen kaj Turgenev elstariĝas. Rimarkindas la fakto, ke kvankam la rusa literaturo de la 20a jc malfeliĉe frontis severan cenzuron, samkiel aliaj artoj, precipe pro la stalinismo, aliflanke ĝi ĝuis la bonfaron de la nediskutebla progreso en la proceso pri alfabetigado de la popolo kaj estigado de multnombraj legantoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário